1moral/o PV

moralo

1.  
Parto de la filozofio esploranta la principojn de homa konduto kaj instruanta pri la celinda bono kaj pri la devoj; etiko.
2.
Tuto de la reguloj montrantaj al la homo liajn devojn en socia aŭ privata konduto.
3.
Tuto de la kondutreguloj kaj moroj de iu aparta socio.
beloruse:
мараль, маральнасьць
ĉeĥe:
morálka, mravnost, mravouka
france:
éthique (subst.), morale (subst.)
nederlande:
1. zedenleer 2. moraal 3. moraal
portugale:
moral
ruse:
мораль, нравственность
slovake:
morálka

morala  

1.
Koncernanta la moralon: moralaj devoj; morala instruo.
2.
Morale bona, konforma al la devo kaj virto.
3.
Spirita, nekorpa, nemateria: la moralaj bezonoj de la homo; mezuri la moralajn meritojn de ĉiu estas neebleZ ; la urbestraro donis al ni sian moralan apogonZ ; ili rigardis min kiel sian moralan ĉefonZ ; havi de Esperanto nur moralan profitonZ ; morale respondi pri io; morale tia konkurado estus peko kontraŭ la internacilingva ideo, kaj praktike ĝi kondukas al fiaskoZ .
beloruse:
маральны
ĉeĥe:
morální, mravní (týkající se mravů), přísně mravný
france:
éthique (adj.), moral (adj.)
nederlande:
moreel, zedelijk
ruse:
1. моральный, нравственный 2. моральный, нравственный 3. моральный
slovake:
morálny, mravný

moralaĵo

1.
Ago, faro, principo, stato konforma al moralo: Menzio ... resumis moralaĵojn en 4 normojn kiuj estas bonkoreco, justeco, etiketeco kaj prudenteco [1].
2.  
Moralinstruo: el la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj [2].
1. Xiong: Unu el la ĉefaj reprezentantoj de ĉina ĉefflua ideologio konfuzianismo – Menzio, Ĉina Radio Internacia, 2014-07-25
2. A. Bach: Stultulineto, Esperanta Retradio, 2015-12-27
beloruse:
2. мараль (напр., байкі)
france:
2. morale (de l'histoire etc.)
nederlande:
2. moraal, strekking
ruse:
2. мораль (басни и т.п.), нравоучение

moraleco

Konformeco al la principoj de moralo: subtenu vin per alta moraleco, apogu vin sur la perfekta virto [3].
3. trad. Wang Chongfang: Analektoj de Konfuceo, 1996
ĉeĥe:
moralita, morálnost, mravnost, mravní cítění
france:
moralité
slovake:
moralita, morálnosť, mravnosť (vlastnosť)

moralisto

Homo studanta, esploranta, instruanta moralon: estis la unua fojo, ke mi vidis tiun moraliston ruĝiĝi [4].
4. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
ĉeĥe:
moralista, mravokárce, mravouk
france:
moraliste
slovake:
moralista, moralista,

malmorala

Kontraŭa al la moralo, devo, virto: malmorala homo; malmorala ago.
ĉeĥe:
nemorální, nemravný
france:
immoral
ruse:
аморальный, безнравственный
slovake:
nemorálny, nemravný

malmoralaĵo

Ago, faro, principo, stato kontraŭa al moralo: kiam mi demandis de ŝi ĉu ŝi povas rekomendi tiajn fotojn kaj malmoralaĵojn al siaj infanoj, ŝi respondis jese kaj diris ke ili estas toleremaj kiel ŝi estas [5].
5. B. Afolaranmi, trad. A. O. Afolaranmi: Elstaraĵaj Veroj Pri Kristana Vivo (Unua Kolekto), 2016

malmoraleco

Malkonformeco al la principoj de moralo: kiam oni atakas „malmoralecon“ en literaturo, oni preskaŭ ĉiam celas nur la realisman priskribon de seksaj aferoj [6].
6. -: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, la nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08, 1/6, p. 210a-214a
ĉeĥe:
nemravnost
france:
immoralité
slovake:
nemravnosť

profesia moralo  

FIL Moralo pri la propraj cirkonstancoj kaj agoj de iuj profesianoj: s-ro Hong SokHjon, neniom kalkulante sian profesian moralon kiel ĵurnalisto, ... helpis la kandidaton de regpartio kontraŭleĝe [7].
7. Dekmil: la solidareco, 2005-08
france:
déontologie

senmoraligi  

(tr)
Deturni iun de la devo kaj virto, korupti, delogi.
beloruse:
дэмаралізаваць
france:
pervertir
nederlande:
zedeloos
ruse:
деморализовать
slovake:
demoralizovať

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.