*mor/o PV

*moro

Ĝenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu popolo aŭ persono: alia tempo, aliaj moroj; PrV leĝo malaperas, moro daŭras PrV ; la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirusZ ; fariĝis moro en Izrael, ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ [1]; la tradiciaj, la novaj moroj; mildigi la morojn.
angle:
general custom, habitual conduct, mores
beloruse:
звычай
ĉeĥe:
nadložní humus, pokryvný humus, povrchový humus, surový humus
ĉine:
习俗 [xísú], 習俗 [xísú]
france:
mœurs, style de vie, usages alia tempo, aliaj ~oj: autres temps autres mœurs.
germane:
Sitte, Lebensart
hispane:
costumbre, modo de vida
indonezie:
adat
japane:
風俗 [ふうぞく], 慣習 [かんしゅう], 風習 [ふうしゅう], 習わし [ならわし]
nederlande:
zede, gebruik (zede)
pole:
obyczaj, zwyczaj, obrzęd
portugale:
costume (de um povo), comportamento
rumane:
obicei, manieră, rit
ruse:
обычай alia tempo, aliaj ~oj: другие времена, другие нравы. ~oj: нравы, обычаи.
slovake:
mrav, obyčaj, správanie sa
ukraine:
звичай, норов, звичка (тварин)

bonmora

Kiu havas bonajn morojn, kondutas laŭorde: tie knabinoj de bonmoraj familioj vivas sendistinge kun eksaj karceraninoj, publikulinoj, narkotistinoj [2].
2. B. Cadei: Se Dio frapetas la pordon de malliberejo, Espero Katolika, 1984:10
france:
de bonnes mœurs
pole:
obyczajny, moralny
rumane:
moral, modest

bonmoroj

Moroj konformaj al la moralo aŭ al la dececo. VD:bontono
france:
bonnes mœurs
pole:
moralność
rumane:
morală

facilmora

Kiu ne serioze, ne respondece rilatas al homoj laŭ la komunaj moroj: en sia juneco Liu Bang estis facilmora kaj malatentis klerulojn [3].
3. -: Liu Bang – fondinto de la dinastio Okcidenta Han, Ĉina Radio Internacia, [vidita en 2016]
france:
de mœurs légères
pole:
lekkich obyczajów
rumane:
maniere ușoare

facilmoreco

Senzorga vivado laŭ facilaj moroj, kun eventuala inklino al diboĉo. ANT:severmoreco
france:
dévergondage, légèreté de mœurs
pole:
bezwstyd, lekkie maniery
rumane:
tupeu, maniere ușoare

severmora

Aganta skrupule laŭ principoj, sen devojiĝo, sen facilanimeco. severmora homo.
ĉine:
清苦 [qīngkǔ]
france:
austère (personne, milieu)
japane:
戒律の厳しい [かいりつのきびしい]
pole:
o ostrych obyczajach
rumane:
cu morală ascuțită

severmoreco

Vivado laŭ striktaj principoj, atente al devoj prefere ol al plezuroj: ĉe tiaj personoj vidiĝas nur malafabla seriozeco, malkvietaj suspektoj, senkora severmoreco [4] ANT:facilmorecoVD:puritanismo2
4. Ramo: Sankta Tereso de Jesu-infano, Espero Katolika, 1925-05 (9), p. 142a
france:
austérité
pole:
surowość, szorstkość
rumane:
austeritate, ferocitate

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
bon~oj: Mankas dua fontindiko.
bon~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
facil~eco: Mankas dua fontindiko.
facil~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sever~a: Mankas dua fontindiko.
sever~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.