*tiel PV

*tiel

(adverbo)
Tiamaniere, tiagrade: mi estas tiel forta, kiel vi [1]; ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue [2]; mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem [3]; tiel vi kontentigos ĉiujn; se efektive estas tiel, tiam […] [4]; estu tiel afabla kaj sciigu min; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [5]; elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi Hamlet ; vi agu tiel kiel vi decidos Hamlet ; la kreado de […] vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas EE ; timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel timi, ke la poŝto […] minacas neniigi la buŝajn interparoladojn EE ; tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, […] tiel same mi ankaŭ sentas ke […] mi estas nur homo [6]; kiel oni sternas, tiel oni dormas PrV ; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas PrV ; kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, […] tiel ni ĉiujare kunvenas [7]; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj EE ; Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK ; mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Marta ; la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado [8].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
afrikanse:
so
albane:
kështu
amhare:
ስለዚህ
angle:
so
arabe:
هكذا
armene:
այնքան
azerbajĝane:
belə
beloruse:
так, такім чынам
bengale:
সুতরাং
birme:
ဒါကြောင့်
bosne:
tako
ĉeĥe:
tak, takhle
dane:
estone:
nii
eŭske:
beraz
filipine:
kaya
france:
ainsi
galege:
así
germane:
so, auf diese Weise kiel oni sternas, ~ oni dormas: wie man sich bettet, so liegt man.
guĝarate:
તેથી
haitie:
se konsa,
haŭse:
don haka
hinde:
तो
hispane:
así, tal cual
igbe:
otú
indonezie:
seperti itu
irlande:
mar sin
islande:
svo
japane:
そう
jave:
supaya
jide:
אַזוי
jorube:
ki
kanare:
ಆದ್ದರಿಂದ
kartvele:
ასე რომ,
katalune:
així
kazaĥe:
осылай
kimre:
felly
kirgize:
ушундай
kmere:
ដូច្នេះ
koree:
그래서
korsike:
tantu
kose:
ukuze
kroate:
tako
kurde:
wiha
latine:
ita
latve:
laŭe:
ສະນັ້ນ
litove:
taip
makedone:
така
malagase:
izany
malaje:
jadi
malajalame:
അതുപോലെ
malte:
hekk
maorie:
na
marate:
त्यामुळे
monge:
yog li
mongole:
тийм
nederlande:
zo, op die manier
nepale:
यति
njanĝe:
kotero
okcidentfrise:
sa
okcitane:
atal
panĝabe:
ਇਸ ਲਈ
paŝtue:
نو
pole:
tak, w taki sposób, w ten sposób
ruande:
bityo
rumane:
asa, astfel, în acest fel
ruse:
так
samoe:
ina
sinde:
پوء
sinhale:
එසේ
skotgaele:
mar sin
slovake:
tak
slovene:
tako
somale:
si
ŝone:
saka
sote:
e le
sunde:
janten
svahile:
hivyo
taĝike:
ҳамин тавр
taje:
ด้วยวิธีนั้น, อย่างนั้น, อย่างที่
tamile:
எனவே
tatare:
шулай
telugue:
కాబట్టి
ukraine:
так
urdue:
تو
uzbeke:
shunday
vjetname:
để
volapuke:
so
zulue:
kanjalo

tiele

(emfaze)
Tiel: tiele diru al mia sinjoro […] [9]; tiele nun batalas la kolero Ifigenio ; rigardu, tiele vi devas vin teni [10]! tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo [11]! ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun [12]!
Rim.: Z. skribas: kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj „tia“ kaj „tiel“ en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn „tiela“ kaj „tiele“ tre bonaj LR .
angle:
thus (in such a manner)
beloruse:
так
ĉeĥe:
takto
france:
de telle manière (que)
germane:
derartig, also
hispane:
de tal modo (que)
nederlande:
op zodanige wijze
pole:
tak, w taki sposób, w ten sposób
rumane:
în așa fel
ruse:
так
slovake:
takto
ukraine:
так

tiela

(emfaze)
Tia: mi scias pri la tiela viro […], ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn [13]; ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda [14]; tiela peto estas rifuzata Ifigenio ; vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas Hamlet ?
Rim.: Z. notas: la diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda, ke la okazoj por „tiela“ estas tre maloftaj LR .
13. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:3
14. La Nova Testamento, Apokalipso 16:18
angle:
such a (adj)
beloruse:
такі
ĉeĥe:
takový
france:
tel, telle
germane:
solcherart
hispane:
como tal
nederlande:
zodanig
pole:
taki, taki to
rumane:
asta e
ruse:
такой, таковой, эдакий
slovake:
takýto
ukraine:
такий

tiel ke, tiel ... ke

1.
En tia maniero, ke sekve...; en tiaj cirkonstancoj ke do...: se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon... [15].
2.
En tia grado ke...; tiom ke...: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi [16].
Rim.: Tiel ke ne estas tute fiksita esprimo, ĝi akceptas interajn vortojn: nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino... [17]. [ĵv]
angle:
1. so that 2. so... that
beloruse:
так, што, так, каб
france:
à tel point que, de telle sorte que, si bien que
germane:
so dass
hispane:
de tal modo que, hasta tal punto que
pole:
tak iż
rumane:
așa că

administraj notoj