bistro/o

bistroo

Simpla restoracieto; rapidmanĝejo: antaŭ la vespermanĝo estus ankoraŭ kelka tempo por trinki glason da vino kaj [do ni] direktiĝis al proksima bistroo [1]; la bistroo „Esperantos“ en Ainsdale [2]; La renkontiĝo komenciĝis en la „bistroo“ de s-ro Sottorf kun prelego [3]. VD:bufedo3, kafeterio
1. Erik Tantal: La Insulo La Mirinda, Pripensado
2. Peeter Aitai: Estona esperantisto en Britio
3. La Ondo de Esperanto, Thomas Heberlein: Esperanto-Kulturtago 2012, n-ro 217, 11/2012, p. 7
angle:
bistro
france:
bistro
germane:
Bistro
ruse:
Бистро

administraj notoj