slogan/o SPV

slogano

Frapfrazo celanta agiti, varbi homojn: [li] lanĉis la sloganon „Ni fosu nian sulkon!“ por instigi al celkonscia laboro nedeflankiĝanta EeP ; la sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi ChB ; tiun koncepton resumas daŭre nia slogano „ĉiu rajtas lerni sian gepatran lingvon kaj la internacian lingvon Esperanto“ [1]; per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj [2]; Hanojo estis flagita per portretoj de Ho Ĉi Min kaj sloganoj laŭdantaj la partion [3]; reklam-slogano (de la ĵurnalo): malantaŭ ĝi sidas prudenta kapo [4]; novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, […] kriis malamajn sloganojn [5]; viraro krianta kontraŭ-kristanismajn sloganojn ĉirkaŭis la veturilon [6]; ekster Kebekio patriotismo en Kanado ne ekzistas, krom sloganaj vortoj de la kanada himno [7]; rezulto de la Ĝenerala Kunveno de UL estis la uzo de la slogano „unu mondo – unu lingvo – unu mono“ [8]. VD:hura!, moto, propagando
Rim.: Dum devizo reklamas principon, kiun iu grupo pretendas sekvi mem, slogano celas influi la konduton de publiko, tio inkluzivas timigon de malamiko.
1. R. Corsetti: Deklaro okaze de la tago de gepatraj lingvoj, 2006-04-25
2. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
5. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
6. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita, 2004
7. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
8. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
angle:
slogan
beloruse:
слоган
bulgare:
слоган
ĉeĥe:
propagační heslo, slogan
ĉine:
口号 [kǒuhào], 口號 [kǒuhào], 标语 [biāoyǔ], 標語 [biāoyǔ], 横幅标语 [héngfúbiāoyǔ], 橫幅標語 [héngfúbiāoyǔ], 广告词 [guǎnggàocí], 廣告詞 [guǎnggàocí], 座右銘 [zuòyòumíng], 座右铭 [zuòyòumíng]
france:
slogan
germane:
Losung, Wahlspruch, Schlachtruf, Slogan, Parole (Wahlspruch)
hungare:
jelmondat
japane:
スローガン [すろーがん], 標語 [ひょうご], キャッチフレーズ [きゃっちふれーず]
nederlande:
slogan, slagzin
perse:
شعار
pole:
slogan
slovake:
propagačné heslo, reklamné heslo
svede:
slogan
ukraine:
гасло, заклик

slogani

(x)
Eldiri frapfrazon, prezenti kiel frapfrazon: la Pekinaj Olimpikoj sloganas „Unu Mondo, Unu Sonĝo“ [9]; la partio sloganas: „de betono al homoj“, tio signifas, ke baldaŭ malaperos kelkaj flughavenoj [10]. VD:disfamigi, diskonigi, heroldi, reklami, manifesti, proklami, propagandi
9. Ĉina Radio Internacia: Alte ondas ĉinlingva varmiĝo..., 2008-05-19
10. Monato, Hori Jasuo: Fluginte bankroten, 2010
beloruse:
выкрыкваць слоган, ужываць слоган, скандаваць
france:
avoir pour slogan, scander (un slogan)
nederlande:
scanderen
perse:
شعار دادن
pole:
używać sloganów, mówić sloganami

administraj notoj