1ideal/o, 3idealism/o

idealo

1.
La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi sed neniam plene atingi: regis bruta gajeco, dum li kantis pri sia idealo [1]; amikeco de la viroj, amo de la virinoj estas ŝerco de la naturo, montranta al la homoj idealojn IK ; ŝi ne estis senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas kaj ne renverŝas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo ne ekzistas sur la tero Marta ; altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure familiajn idealojn [2]; mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa [3]; ĉiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas [4]; multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi [5]; samidealanoj [6].
2.
MAT[7] (de ringo `bb R`) Tia adicia subgrupo `bb I` de `bb R`, ke al ĝi apartenas ĉiuj produtoj `a xx b` (maldekstra idealo), `b xx a` (dekstra idealo), aŭ `a xx b` kaj `b xx a` (ambaŭflanka idealo) por ajna elemento `a` en `bb I` kaj `b` en `bb R`: en la ringo de entjeroj la obloj de `p` konsistigas ambaŭflankan idealon. VD:subringo;VD: Ecoj de idealo: ĉefa, maksimuma, prima.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
7. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §165
angle:
1. ideal 2. ideal
beloruse:
ідэал
ĉeĥe:
ideál, vzor
ĉine:
2. 理想 [lǐxiǎng], 志向 [zhìxiàng]
france:
1. idéal (subst.) 2. idéal (subst., math.)
germane:
1. Ideal 2. Ideal
hispane:
1. ideal (subst.) 2. ideal (subst., mat.)
hungare:
1. eszmény, idealál 2. ideál
itale:
ideale (sost.)
japane:
理想主義 [りそうしゅぎ]
nederlande:
ideaal
pole:
2. ideał
portugale:
1. ideal (subst.)
ruse:
идеал
slovake:
ideál
svede:
1. ideal
ukraine:
ідеалізм

ideala

Konforma al la ideo, kiun ni havas pri perfekteco: idealaj formoj, virino, beleco, perfekteco; la plej ideala simpligita gramatiko FK ; vivi sen celo ideala VivZam ; la aktuala stato ŝajnas ideala [8]; marioneto, ne posedanta la idealajn mezurojn de manekeno [9]; la vetero estas ideala komunik-rimedo kun tute fremdaj homoj [10]. SIN:perfekta2, optimumaVD:definitiva
8. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
9. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
10. Monato, Stefan Maul: Varmego suferiga, 2003
angle:
ideal
beloruse:
ідэальны
ĉeĥe:
ideální, vzorný
ĉine:
理想 [lǐxiǎng], 志向 [zhìxiàng], 天造地設 [tiānzàodìshè]
france:
idéal (adj.)
germane:
ideal
hispane:
ideal
hungare:
eszményi, idealális
itale:
ideale (agg.)
nederlande:
ideaal
portugale:
ideal (adj.)
ruse:
идеальный
slovake:
ideálny
svede:
ideal

idealigi

(tr)
Doni al io aŭ iu idealan karakteron: ne estas bone tro idealigi la mondon kaj la homojn, ĉar tio preparas kruelajn elreviĝojn; la historio vidita de Josef Ŝemer estas ne malvera, sed tamen iomete idealigita [11]; la bona malnova tempo […] ― idilia nostalgia kaj idealiga esprimo [12].
11. Monato, Jean-Marc Leclercq: Israelo 60-jara (9), 2008
12. Monato, Petro De Smedt: Socia dokumento pri nia larmovalo, 2011
beloruse:
ідэалізаваць
ĉeĥe:
idealizovat
france:
idéaliser
germane:
idealisieren, verklären
hispane:
idealizar
hungare:
eszményít, idealalizál
itale:
idealizzare
nederlande:
idealiseren
portugale:
idealizar
ruse:
идеализировать
slovake:
idealizovať
svede:
idealisera

3idealismo

1.
Celado al idealo, al perfekteco; senzorgo pri la reala vulgara vivo: 27-jara junulo […] enhavanta la tutan aromon de la tiuaĝa idealismo [13]; idealisma sinteno [14]; danke al […] ilia idealisma agado entute, la movado daŭras malgraŭ ĉiuj persekutoj [15]. VD:spiritualismo
2.
(evitinde) FIL Ideismo.
3.
BELA Koncepto pri arto kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel imitanto de la realo. ANT:realismo.
Rim.: La 3a OA registras idealism/o kun propra radiko, sed ni konsideras ĝin laŭregula derivaĵo de ideal/o.
13. Monato, Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna, 2007
14. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
15. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Memore je la pereintoj, 2006
beloruse:
ідэалізм
ĉine:
唯心主义 [wéixīnzhǔyì], 理念論 [lǐniànlùn], 理想主义 [lǐxiǎngzhǔyì], 唯心論 [wéixīnlùn]
france:
idéalisme
germane:
Idealismus
hispane:
idealismo
hungare:
idealizmus
itale:
idealismo
nederlande:
idealisme
portugale:
idealismo
ruse:
идеализм
svede:
idealism

idealisto

1.
Homo, kiu celas al idealo, eventuale ne zorgante pri la krudaj faktoj de la vivo: li estas plej pura idealisto [16]; Zamenhof admiris la homecon de britaj idealistoj VivZam ; idealistoj el la generacio de Lidia kredis ke la Ligo de Nacioj povus gardi pacon kaj solvi internaciajn konfliktojn [17]. ANT:materialisto, realisto.
2.
(evitinde) FIL Ideisto.
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
17. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
beloruse:
ідэаліст
ĉeĥe:
idealista
france:
idéaliste
germane:
Idealist
hispane:
idealista
hungare:
idealista
itale:
idealista
nederlande:
idealist
portugale:
idealista
ruse:
идеалист
slovake:
idealista
svede:
idealist

ĉefideala

MAT
(p.p. ringo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj idealoj estas ĉefaj.
Rim.: Kelkaj aŭtoroj postulas krome, ke la ringo estu komutecaintegra.
angle:
principal ideal (ring)
beloruse:
(колца) галоўных ідэалаў
france:
(anneau) principal
germane:
Hauptideal-(ring)
hispane:
ideal principal (anillo)
hungare:
főideális (gyűrű)
itale:
ideale principale (mat.)
pole:
(pierścień) ideałów głównych
ruse:
(кольцо) главных идеалов

senideala

Ne zorganta pri idealo, atenta nur pri la materia flanko de la mondo: eĉ en la nuna tre konsumisma kaj senideala mondo tio vere esperigas: la allogo de Esperanto kaj ĝia idealo daŭre vivas [18]; senideala senpartieco [19].
beloruse:
безыдэйны
ĉeĥe:
bez ideálů
france:
terre-à-terre
hungare:
eszmények nélküli, anyagias
itale:
realista (concreto/pratico)
nederlande:
materialistisch
ruse:
безыдейный
slovake:
bez ideálov

administraj notoj

pri ~isto:
    Cxu derivajxo? [MB]
  
ĉef~a: Mankas fontindiko.
ĉef~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.