tradukoj: bg cs de en fr hu nl pl pt ru sk sv

integr/a PV

integra

1.  
Kiu prezentas unu koheran nedisigeblan tuton, harmonian en siaj partoj: integra cirkvito; la poemo, laŭ modernaj kriterioj, estas longa ... tamen ĝi havas maloftan integron [1]; estraro povas esti efika nur, se ĝi estas integra teamo [2]; ili ĉiel atentu ke la urbo estu nek tro malgranda nek tro granda, sed precize sufiĉe granda por esti integra [3]; la kirko de la Sankta Releviĝo ... havas 12 kolonojn integrajn kaj 6 masonitajn [4]. VD:monolita
2.
Tute kompleta; el kiu oni forprenis neniun parton: integra kvanto, sumo, liveraĵo; konservi la integrecon de la lando; la integreco de deponaĵo.
3.  
MAT[5] (p.p. ringo) Sen nuldivizoroj: korpo estas integra ringo; finia, komuteca, unuhava, integra ringo estas korpo.
Rim.: Anstataŭ „integra ringo“ troviĝas ankaŭ „integreca domajno“, ekz-e en MatVort, kiu paŭsas similajn nacilingvajn formojn. Oni ĉiuokaze ne konfuzu la radikon „integr“ kun la homonimo, kiu signifas „integral“ kaj ne traduku „integreca domajno“ per „regiono de integralado“!
4.  
(evitinde) =neforprenebla, esenca en la enkonduko ĉi-foje estas substrekite, ke Kosovo plu restas integra parto de Serbio [6].
Rim.: Ĉi tiu signifo integra4 estas nemalofta en Esperanto pro la influo de kelkaj nacilingvoj, tamen ĝi malakordas kun la ceteraj, pli gravaj signifoj, kaj estas misgvida por la esperantistoj en kies gepatra lingvo ĉi tiu mallogikaĵo ne ekzistas. Cetere, la PIV-oj ĝin ne ignoras. [Sergio Pokrovskij]

integri

1.
(ntr)
(malofte) Esti integra, kunesti kiel integraj partojn de unu tuto: Urĝe mi vokas la masojn pelantajn sin ĉirkaŭ la Globo: | Vi, alianco de ŝtormo kaj fajro, kaj akvo kaj ĉio, | kio tensie integras en kresko kaj forto de l'vivo, | ĉiuj lum-son-elementoj, kaj ĉio kun ĝi kombinita, | maso atoma amasa mi ‐ vokas: Indulgu la Teron! [7].
2.  
(tr)
(evitinde) =integrigi
Rim.: Ĉi tiun formon naturisme preferas PIV2, kvankam ĝi ne estas akordigebla kun la adjektiva ĉefsenco (tiu de integra). La aŭtoroj de PIV1 pli klare konsciis tion, kaj tial la matematikan homonimon integri prezentis en aparta artikolo (cetere, tiun sencon matematikan pli sisteme kaj klare esprimas integrali). [Sergio Pokrovskij]

integrigi  

Kunigi en unu koheran tuton: li (Pierre de Chardin) elpensis kaj proponis novan teorion, kiu ree akordigu la du malamikajn tendarojn kaj ree integrigu Sav-historion kaj Mond-percepton [8]; 14. Integrigi en la formalan instruadon, samkiel en la vivlongan lernadon, la scion, la valorojn kaj la scipovojn, kiuj necesas por daŭripova vivmaniero [9]; en la estonteco Ĉina Radio Internacia pluapaŝe integrigos diversajn riĉfontojn kaj pene trovos pli multajn kaj pli bonajn ŝancojn por disvolvado [10].

integriĝi

Kuniĝi formante koheran tuton: oni devas antaŭ ĉio integriĝi al sia ĉirkaŭo (asimiliĝi) PIV1; Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo [11].

integrismo  

POL Senkompromisa defendo de integra doktrino, rigardata kiel laŭ-tradicie konservinda, ne fleksebla antaŭ alia aŭtoritato: la akuzo ankoraŭ diras ke „li favoras profitojn de ĉi tiu ekstera nacio kontraŭ la hispana sekureco kaj favoris la disvastiĝon de religia integrismo“ [12].

integristo  

Integrismano: la ĉefa grupo de mallaŭdantoj ... konsistigita de fundamentistoj kaj integristoj, nenion kontribuis, valoran aŭ ne, al nia originala beletra prozo [13].

integra cirkvito  

ELEKOMP
Elektronika cirkvito, plenumanta specifan funkcion, kaj realigita en unu duonkonduktila kristalo (plej ofte silicia), en kiu kristalo estas fabrikitaj ĉiuj elementoj, necesaj por la plenumado de la funkcio. Tiuj elementoj plej ofte estas transistoroj kaj diodoj. Kombinante ilin en unu kristalo oni povas krei tre diversajn analogajn aŭ ciferecajn integrajn cirkvitojn: la tajvana firmao Via, plej konata pro siaj ĉefkartaj blataroj (la integraj cirkvitoj, kiuj sidas ĉirkaŭ la procesoro) [14]. TUT:blato

tradukoj

anglaj

~a 3.: integral; ~igi: integrate; ~a cirkvito: integrated circuit.

bulgaraj

~a: цялостен; ~i: съчетавам се; ~igi: съчетавам, обединявам; ~iĝi: обединявам се, интегрирам се, вграждам се; ~a cirkvito: интегрална схема.

ĉeĥaj

~a: celistvý, integrovaný, integrální, nedílný; ~i: integrovat, počítat integrál, slučovat; ~a cirkvito: integrovaný obvod.

francaj

~a 2.: intègre; ~a 3.: intègre; ~iĝi: s'intégrer; ~ismo: intégrisme; ~isto: intégriste (subst.); ~a cirkvito: circuit intégré. ~eco: intégrité.

germanaj

~a 3.: Integritäts-(ring); ~a cirkvito: integrierter Schaltkreis, integrierte Schaltung.

hungaraj

~a 1.: integráns, szervesen hozzátartozó; ~a 2.: hiánytalan, teljes; ~a 3.: nullosztónélküli; ~iĝi: integrálódik; ~a cirkvito: integrált áramkör. ~eco: integritás.

nederlandaj

~a: ongeschonden, integer, volledig; ~a cirkvito: geïntegreerde schakeling. ~eco: integriteit.

polaj

~a 3.: całkowity.

portugalaj

~a 2.: integral.

rusaj

~a 1.: цельный; ~a 2.: целостный; ~a 3.: целостное (кольцо); ~i 1.: сочетаться; ~igi: соединить, объединить, интегрировать; ~iĝi: интегрироваться, встроиться; ~a cirkvito: интегральная схема.

slovakaj

~a: celistvý, integrálny; ~i: integrovať, zlučovať; ~a cirkvito: integrovaný obvod.

svedaj

~a cirkvito: integrerad krets.

fontoj

1. W. Auld: La urbo de terura nokto, La Nica Literatura Revuo, 2:1
2. Komitatano Z: Aminda ĝisostulo mislokita, La Ondo de Esperanto, 2003:6 (104)
3. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a
4. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon (2), La Ondo de Esperanto, 2000:1 (63)
5. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 47
6. B. Selimi: Kosovo: Lasta manovroMonato
7. P. Thorsen: Ribelo de l'atomoj
8. M. Halvelik: La signifo de Teilhard de Chardin por nia tempo, Espero Katolika, 1985:10
9. Ĉarto de la Tero
10. Ĉina radio internacia: Nova estonteco
11. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998
12. -: enmigrado, Nuntempe, 2013-05-12
13. J. Camacho: Originalaj romanoj en Esperanto: panoramo kaj perspektivoj, 1989
14. F. Arnaud: Intel alfrontas konkurenconMonato


ℛevo | datumprotekto | integr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2017/06/19 13:10:16