*dolĉ/a PV

*dolĉa

1.
Agrable impresanta guston, kiel sukero aŭ mielo: la patro donis al mi dolĉan pomon [1]; pli dolĉa ol mielo [2]; dolĉa nektaro FK ; dolĉaj fruktoj [3]; [li] kuiris por li dolĉan vinon [4]; glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [5]; eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos PrV ; post dolĉa vino restas acida vinagro PrV ; akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj [6].
2.
Agrabla por la sentumoj: dolĉa kantado [7]; dolĉa voĉo, agrablega sono Ifigenio ; dolĉa odoraĵo Ifigenio . VD:ĉarma, glata, ĝuiga, plaĉa, velura.
3.
Agrabla por la korsento, milda, malsevera, karesa: dolĉa homo, vizaĝo; dolĉaj anĝelaj infanoj DL ; dolĉaj sonĝoj DL ; dolĉa estas la dormo de laboranto [8]; en plej dolĉaj tremoj tuj ekbatis homa koro FK ; dolĉa kora ĝojo FK ; dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo FK ; pri dolĉa (karesa) vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru PrV ; dolĉa melankolia rideto FK ; el [lia] buŝo fluadis dolĉamiela parolo FK ; la malbono estas dolĉa en lia buŝo [9]; dolĉanimeco de Kristo [10]. VD:delikata 2, facila, glata, kvieta, malakra, miela, modera
angle:
sweet
baŝkire:
1. siass
beloruse:
салодкі
bulgare:
сладък
ĉeĥe:
sladký
ĉine:
甜美 [tiánměi]
france:
1. doux, sucré 2. agréable, doux 3. doux
germane:
süß, lieblich
hebree:
1. מתוק
hispane:
dulce 1. dulce, azucarado 2. agradable, dulce 3. suave, dulce
indonezie:
manis
itale:
dolce
japane:
甘い [うまい], 心地好い [ここちよい], やさしい
kartvele:
1. ტკბილი
katalune:
1. dolç
kroate:
1. sladak
litove:
1. saldus
nederlande:
zoet
okcitane:
1. doç
perse:
1. شیرین 2. شیرین، خوشایند، دلنشین، دلپذیر 3. شیرین، ملایم، نرم، لطیف
pole:
słodki
portugale:
1. doce 2. doce, suave, ameno, fagueiro, meigo, agradável 3. doce, suave, ameno, fagueiro, meigo, agradável
rumane:
1. dulce
ruse:
1. сладкий 2. сладостный, приятный 3. сладостный, приятный
slovene:
1. sladek
svahile:
-tamu
taje:
1. หวาน
tibete:
མངར་མོ་
tokipone:
suwi
ukraine:
солодкий (тж перен.), прісний (про воду)

*dolĉe

En dolĉa maniero: li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable [11]; dolĉe dormadi [12]; la ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe [13]; [la] najtingalo […] kantadis tiel dolĉe [14]; dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (flati) PrV ; paroli dolĉe en la orelon PrV .
angle:
sweetly
beloruse:
салодка, соладка
france:
doucement
indonezie:
dengan manis
japane:
甘く [うまく], 心地好く [ここちよく]

dolĉaĵo

KUI Manĝaĵo kun precipe dolĉa gusto pro mielo, sukero aŭ aliaj dolĉaj konsistaĵoj: la ursoj amas dolĉaĵojn [15]; manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si [16]; Nebukadnecar, reĝo de Babel, […] plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min [17]; la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo [18]. VD:frandaĵo
angle:
piece of confectionery, sweets, candy
beloruse:
салодкае, слодыч, кандытарскі выраб
ĉine:
可口 [kěkǒu], 糖果 [tángguǒ], 甜食 [tiánshí], 喜糖 [xǐtáng]
france:
patisserie (produit), sucrerie
germane:
Süßigkeit
hebree:
ממתק
hispane:
pastel (producto), dulce
indonezie:
gula-gula, manisan, permen
itale:
dolce (cibo)
japane:
甘いもの [あまいもの], お菓子 [おかし]
nederlande:
zoetigheid, zoetwaar, snoep, suikergoed
pole:
słodycze {pl}
tibete:
བྱེ་རིལ་
tokipone:
suwi (subst.), ijo suwi

dolĉaĵejo

Vendejo kie oni vendas dolĉaĵojn: posttagmeze ili iris en dolĉaĵejon por manĝi torton [19]; okaze de la sendependiĝo de Kosovo la dolĉaĵejo […] pretigis eksterordinaran kukon [20]. SIN:sukeraĵejo
19. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo, 2007
20. Monato, Bardhyl Selimi: Dolĉa sendependiĝo, 2008
angle:
sweet shop, candy store, confectioner's (shop)
beloruse:
цукерня, кандытэрыя, кандытарская
ĉine:
糕点店 [gāodiǎndiàn]
france:
patisserie (lieu)
germane:
Konditorei, Süßwarenladen
hispane:
pastelería (tienda)
indonezie:
toko gula-gula, toko manisan, toko permen
itale:
pasticceria (negozio)
nederlande:
snoepwinkel
pole:
cukiernia
rumane:
cofetărie

dolĉigi

(tr)
1.
Igi dolĉa (per mielo, sukero kc): akvo dolĉigita per mielo QuV ; dolĉigi la adiaŭon per bombonoj [21]. SUB:sukeri
2.
(figure) Igi agrabla, tenta, ĝua: via kolero nur dolĉigos al li la triumfon [22]; ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj ChL ? aŭskultu, […] li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta [antaŭe] ChL ; per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos! Hamlet ; la bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon KPr ; reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon Iŝtar .
angle:
sweeten
beloruse:
саладзіць, падсалоджваць
ĉine:
2. 加甜 [jiātián]
france:
adoucir
germane:
1. süßen 2. versüßen
indonezie:
mempermanis
japane:
甘くする [あまくする], やわらげる
ukraine:
робити солодким, солодити

maldolĉa

1.
Havanta akran, mordan guston, kiel galo aŭ pipro: maldolĉa kiel absinto [23]; maldolĉa migdalo [24]; maldolĉa akvo [25]; macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu [26]; maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango PrV . SIN:amaraVD:acida
2.
(figure) Doloriga, prema, peza por la psiĥo aŭ rilata al tia sento: kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron [27]; ŝi verŝis maldolĉajn larmojn BonaS-ino ; tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa [28]; neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj [29]; ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino Marta ; maldolĉa sento de neplenumita espero [30]. SIN:amara
angle:
1. bitter
beloruse:
горкі
bulgare:
горчив
ĉine:
悲痛地 [bēitòngde], 辛酸 [xīnsuān], 辛辣 [xīnlà], 辛 [xīn]
france:
amer
germane:
bitter
hebree:
טעם מר
hispane:
amargo 1. amargo 2. amargo
indonezie:
pahit
itale:
amaro
japane:
苦い [にがい], つらい, きびしい
nederlande:
bitter
perse:
1. تلخ 2. تلخ، ناگوار، ناخوشایند، اندوهبار
pole:
gorzki
portugale:
1. amargo 2. amargo
rumane:
amar
ruse:
горький
ukraine:
гіркий

maldolĉigi

(tr)
1.
Igi maldolĉa.
2.
(figure) Igi malagrabla: maldolĉigis al ĝi la vivon Parasko, ukraina servistino [31].
31. Ŝ. Alejĥem, trad. I. Muĉnik: Rabĉik, en: Hebreaj rakontoj, 1923
beloruse:
рабіць горкім
france:
rendre amer
indonezie:
memperpahit
japane:
苦くする [にがくする], つらくする

administraj notoj