*flat/i

*flati

(x)
1.
Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj aŭ falsaj laŭdoj: konformiĝante al tiu kutimo, kiel vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona Marta ; batu malbonulon, li vin flatos ― kisu, li vin batos PrV ; kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu PrV . VD:favorigi, kaĵoli, karesi, persvadi, tenti1
2.
Esti tre agrabla, eventuale iluzie, al: la interrilatoj videble […] flatis ŝian ambicion Marta ; la opinio de la gasto flatis kaj ĝojigis lin [1]; eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj [2]; tia amego flatis multege lian memestimon [3]; la edziĝo ne estas laŭ liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco [4]. VD:ĉarmi, iluzii2, plaĉi
angle:
flatter
beloruse:
лісьлівіць
ĉeĥe:
lichotit
ĉine:
[yú], 詖 [bì], 唯美 [wéiměi], 誘勸 [yòuquàn], 諂媚 [chǎnmèi], 哫 [zú], 献媚 [xiànmèi], 拍馬屁 [pāimǎpì], 媚 [mèi], 妩 [wǔ], 舔屁股 [tiǎnpìgu], 戴高帽 [dàigāomào]
france:
flatter
germane:
schmeicheln 1. sich einschmeicheln, sich einschleimen 2. etwas vormachen, anstacheln
hispane:
halagar
hungare:
hízeleg
japane:
おだてる, お世辞を言う [おせじをいう], うれしがらせる, 満足させる [まんぞくさせる]
katalune:
afalagar 1. adular, amoixar 2. lloar, delectar
nederlande:
flatteren
portugale:
lisonjear, adular, puxar o saco de
ruse:
льстить
slovake:
lichotiť
ukraine:
лестити, улещувати, надмірно хвалити, догоджати, потурати

flata

Kiu flatas, kiu konscie tro laŭdas: la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan [5].
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
beloruse:
лісьлівы
france:
flatteur (adj.)
japane:
お世辞の [おせじの], さわりのよい

flatanto, flatulo, flatisto

Homo, kiu emas flati: „ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn“ daŭrigis la flatulo, la princo tedite sin turnis [6]; „en la servado de via sankteco mi trovos fortojn“ ― „flatulo!“, ekridetis la reĝo [7]; ili estas aŭ flatuloj, aŭ ventoflagoj, aŭ sendankaj [8]; ili malamas la flatistojn [9].
angle:
flatterer
beloruse:
лісьлівец
ĉeĥe:
šplhoun
ĉine:
順民 [shùnmín], 巴儿狗 [bārgǒu]
france:
flatteur
germane:
Schmeichler, Speichellecker, Schleimer
hispane:
halagador
hungare:
hízelgő
japane:
お世辞のうまい人 [おせじのうまいじん], 追従者 [ついしょうしゃ]
katalune:
adulador, llagoter
nederlande:
vleier
ruse:
льстец
slovake:
šplhúň
ukraine:
підлесник, облесник, лестун

ĉirkaŭflatadi

(tr)
Ade ĉirkaŭigi per flatoj: ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun PrV .
beloruse:
улагоджваць
ĉine:
[féng]
france:
entourer de flatteries, lécher les bottes (de)
germane:
umschmeicheln
katalune:
encensar, ensabonar
ukraine:
улещувати

malflata

Kiu ne flatas, sed male ofendas, vundas la dignon de iu aŭ io: la popolo, kutimiĝinta al turmentoj kaj sango, enuis ankaŭ, siblis, eligadis ekkriojn, malflatajn por la kortego [10].
10. H. Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: 1933
beloruse:
няласкавы, няветлівы
france:
désobligeant

administraj notoj

~a : Mankas dua fontindiko.
ĉirkaŭ~adi: Mankas dua fontindiko.
mal~a : Mankas dua fontindiko.