4amar/a

amara

1.
Maldolĉa por la gusto, kiel galo, aloo, genciano, leontodo, kakao: li eble mem venos supren kaj gustos la amarajn oranĝojn MortulŜip ; tre amara, malagrabla gusto, tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno ChC ; festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj MkM ; (figure) la pilolo estis amara, kaj nur dolore digestebla, sed kion fari Lanti ?
2.
Tiel maldolĉa por la koro, kiel por la lipoj; akra, malmilda: amara bedaŭro, moko, parolo, kritiko, riproĉo; kun amara sento li haltis kaj prenis cigaredon el sia poŝo LGA ; kial rigardi malantaŭen? tie […] kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj Tor ; nevidebla forto puŝis lin antaŭen […] – kun la plezuro miksiĝis la amaro de la doloro pro la malaperinta supereco kaj kreskanta necerteco KKr ; se mi venkiĝus dum tiu atako, larmfluo amara plenigus sitelon! [1]; stultaj larmoj ekrapidis, humilige, li metis la manon sur miajn harojn, la tuŝo mildigis, sed ne forigis la amaron [2].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Pri Somero
2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
bitter
beloruse:
горкі
bulgare:
1. горчив
ĉeĥe:
hořký, trpký (i citově), zahořklý
ĉine:
1. 悲痛地 [bēitòngde], 不鏽鋼的痛苦 [bùxiùgāngdetòngkǔ], 不锈钢的痛苦 [bùxiùgāngdetòngkǔ]
dane:
1. bitter
eŭske:
1. mingots
finne:
1. karvas
france:
amer
germane:
bitter
hebree:
טעם מר
hispane:
amargo
indonezie:
pahit
interlingvae:
1. amar
itale:
amaro
japane:
苦い [にがい], きびしい
kartvele:
1. მწარე
katalune:
amarg
kimre:
1. chwerw
nederlande:
bitter
norvege:
1. bitter
okcitane:
1. amar
pole:
1. gorzki
portugale:
1. amargo
rumane:
1. amar
ruse:
горький
serbe:
1. горак
slovake:
horký, trpký
svede:
1. bitter
tibete:
ཁ་ཏིག་
ukraine:
гіркий (тж перен.)

dolĉamara

Samtempe dolĉa kaj amara: (figure) dolĉamara foro Kon11 ; (figure) [la] melodio […] elvokis al mi melankolian […] dolĉamaran senton, kiun la portugaloj nomas saŭdado [3].
HOM:dolĉamaro (solano)
3. Monato, Garvan Makaj: Neniam plu, 2010
angle:
bittersweet
beloruse:
горка-салодкі
germane:
bittersüß

administraj notoj