*grimac/o
*grimaco
-
Vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj,
kiu misformanta la trajtojn donante al ili neordinaran kaj ofte
ridindan aspekton:
grimaco de abomeno
Metrop
;
la grafo […] faris grimacon de doloro
[1];
kio estas al vi? kial vi faras grimacojn?
[2];
mi ĉiam devas gaje petoli, fari grimacojn por ke la homoj ridu
[3];
sur la mallarĝaj lipoj ironio anstataŭis la maldolĉan grimacon
[4];
trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon […] kiom da respekto
vi havas
[5];
li metante la monon en sian buŝon, montris per penaj maĉgrimacoj, ke el tiu ne
eblas kuiri manĝaĵon
[6].
karikaturo, masko, mieno
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Dua
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro

- angle:
- grimace
- beloruse:
- грымаса
- bulgare:
- гримаса
- ĉeĥe:
- grimasa, pitvoření, úšklebek, šklebení
- ĉine:
- 鬼脸 [guǐliǎn]
- france:
- grimace
- germane:
- Grimmasse
- hispane:
- mueca
- hungare:
- fintor, grimasz
- japane:
- しかめつら, 渋面 [じゅうめん]
- katalune:
- ganyota, carassa
- nederlande:
- grimas
- pole:
- grymas, dąs, foch
- portugale:
- careta
- ruse:
- гримаса
- slovake:
- grimasa, úškľabok
- ukraine:
- ґримаса
grimaci
(ntr)
-
Fari grimacojn:
kiu grimacas per la okulo kaŭzas suferon
[7];
grimacanta statuo
[8];
malsekorelaj buboj […] plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar
ili devas raporti pri ili lecionojn
[9];
Maziero […] ne povis aŭdi tiun cinikan rakonton, kaj samtempe ne
grimaci pro naŭzo
[10];
ŝi grimacis pro tedo
[11];
kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue
ekgrimacis pro malŝato
[12].
mieni, paŭti, rikani
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:10
8. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara

- грымасьнічаць, крыўляцца
- bulgare:
- гримаснича, правя гримаса
- ĉeĥe:
- dělat úšklebky, grimasovat, pitvořit se, ušklíbat se, ušklíbnout se, šklebit se
- ĉine:
- 做鬼脸 [zuòguǐliǎn]
- france:
- grimacer
- germane:
- eine Grimmasse ziehen, zur Grimmasse verzerren
- hispane:
- hacer muecas
- hungare:
- fintorog, grimaszol
- japane:
- 顔をしかめる [かおをしかめる]
- katalune:
- fer ganyotes
- nederlande:
- grimassen maken
- pole:
- grymasić, dąsać się, stroić fochy
- portugale:
- fazer careta, caretear
- ruse:
- делать гримасы, гримасничать, кривляться
- slovake:
- robiť grimasy
- ukraine:
- ґримасувати, кривитися, кривлятися
grimacema
- Kutimanta grimaci.
- beloruse:
- грымасьнічаючы
- france:
- grimacier
- japane:
- 顔をしかめる癖のある [かおをしかめるくせのある]
- katalune:
- ganyotaire
- pole:
- grymaśny
- portugale:
- careteiro