tek/o PV

teko

1.
Firma ujo el ledo aŭ simila materialo por mane transporti dokumentojn, aktojn, lernolibrojn ks, ofte kun tenilo aŭ rimeno kaj seruro: Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn ChC ; la junulo gape vidis la trian knabon profiti de la ĝenerala konfuzo por nerimarkite interŝanĝi la tekon ChV ; Nudokrudov forigis la sigelon de la pordo de la kabineto, prenis el sia teko faldmezurilon kaj paŝis en la kabineton [1]; poŝkomputilon mi povas kunhavi ĉiam kaj ĉie [sed], tekkomputilo postulas sakon aŭ mem estas teko [2]. SIN:paperujo2VD:aktujo, dosierujo, poŝo, taŝo, tornistro, valizo

teko portata subbrake
PD  [3]
2.
PIV1 Kolektujo (aŭ kolekto) de iuspecaj dokumentoj: ŝi ankaŭ inventis kaj aranĝis valoran registrado-sistemon por ili [kiel] „kartoteko“ (sliparo) [4]; Libroteko Tokio [5].
1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 9a
2. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij: Poŝkomputilo, 2002, № 10
3. Bukk, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aktentasche.JPG
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
angle:
1. briefcase
beloruse:
1. тэчка, папка, партфэль 2. падборка дакумэнтаў, справа (падборка), -тэка
bulgare:
1. куфарче
ĉeĥe:
1. sbírka dokumentů
france:
1. attaché-case, cartable, porte-document, serviette (porte-document)
germane:
1. Aktentasche
hispane:
1. portafolios, carpeta, porta-documentos
hungare:
1. aktatáska, irattárca
japane:
手提げかばん [てさげかばん], 書類かばん [しょるいかばん], 書類入れ [しょるいいれ], ブリーフケース, 収蔵庫 [しゅうぞうこ], 資料室 [しりょうしつ], 子嚢 [しのう], 包膜 [ほうまく]
nederlande:
1. aktentas
pole:
1. teka, teczka
portugale:
1. pasta, maleta, valise
ruse:
1. папка, портфель
slovake:
1. sekréciou vytvorená ochranná schránka primitívnych živočíchov
tibete:
1. ཕད་གོག་
ukraine:
1. папка, тека, течка, портфель, капсула, оболонка, збірка, колекція, сховище

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.