dosier/o PV

dosiero

1.
Kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj... rilataj al unu afero aŭ unu persono: akciuloj ricevas abundan dosieron plenan je informoj pri la projekto [1]; aktuale denove ne eblas sendi leterojn al Sarajevo, kaj des malpli tutajn dosierojn da materialoj [2]; en la arkivo de la Flandra Kultura Vivo troviĝas dosiero, kiu enhavas aron de liaj korespondaĵoj [3].
2.
JUR Ĉe la polico, aparta registro de ies antaŭaj agoj, kondamnoj ktp.: sekretaj policaj dosieroj EeP ; li petis Izabelan, la sekretariinon, serĉi en la polica arkivejo la koncernan dosieron ChC ; ĉu vi povas fermi (ne daŭrigi) la dosieron, se pensi, ke du tagojn post tiu vizito, oni trovis Onezimon morta ChR ?
3.
KOMP Organizita kolekto da datumoj en ekstera memoro, ĝenerale referencata per ĝiaj nomo kaj pozicio en dosieruja strukturo: oni simple kunĵetis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj kaj kvazaŭ ekspres-presis la tutan mikspoton [4]; la kontraŭvirusilo […] riparis du-tri difektitajn dosierojn [5]; serĉu en la helpo-dosieroj sub „tuta ĉapo“, „montru ĉapon“ aŭ io simila [6]; [la] XML-dokumentoj […] aŭtomate estas transformataj al dosieroj por la reta kaj la presita versioj [7].
1. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
2. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
3. Monato, W. M. A. de Smet: Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto, 2004
4. Pejno Simono: Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!, Monato, 2000/09, p. 23
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
6. Monato, Paŭl Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, 2003
7. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
angle:
3. file
beloruse:
1. дасье, справа 2. дасье 3. файл
bulgare:
3. файл
ĉeĥe:
fascikl, spisový obal, svazek spisů
ĉine:
1. 案宗 [ànzōng], 牍 [dú], 箧 [qiè], 卷 [juàn] 3. 計算機文件 [jìsuànjīwénjiàn], 电脑文件 [diànnǎowénjiàn]
france:
1. dossier (collection de documents) 2. casier (judiciaire), dossier (de police) 3. fichier (inf.)
germane:
1. Aktenbündel, Aktensammlung, Akten, Dossier, gesammelte schriftliche Unterlagen 2. Strafregister, Akten 3. Datei
hispane:
1. archivo (colección de documentos) 2. expediente 3. fichero, archivo
hungare:
1. ügyirat, dosszié 2. rendőrségi akta, rendőrségi nyilvántartás 3. fájl, állomány
japane:
一件書類 [いっけんしょるい], 前科簿 [ぜんかぼ], ファイル [ふぁいる]
nederlande:
1. dossier 2. dossier 3. bestand (comp.)
pole:
1. dossier, akta, teczka (pot.), papiery (pot.) 2. akta, teczka (pot.), papiery (pot.) 3. plik (danych)
portugale:
1. dossiê 2. ficha 3. arquivo
ruse:
1. досье, дело 2. досье 3. файл
slovake:
dosky na spisy, šanón
turke:
3. dosya
ukraine:
досьє, канцелярська справа, файл

dosierujo

1.
Stabila ujo por kunteni la dokumentojn de dosiero: tradicie skribitaj informoj estas kolektitaj en libroj, kajeroj, dosierujoj, skatoloj ktp [8]; en kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto ChB . VD:aktujo, paperujo2

arĥiviga dosierujo
CC BY-SA 4.0  [9]
2.
KOMP Organizita kolekto da dosieroj, ĝenerale referencata per ĝiaj nomo kaj pozicio en dosieruja strukturo: [mi] kutime metas suspektatajn rubmesaĝojn en apartan dosierujon, aŭ tuj forviŝas ilin [10]; sur la disko troviĝas […] aparta dosierujo kun karaokaj variaĵoj de ĉiuj kantoj [11].
angle:
2. folder, directory
beloruse:
1. тэчка, папка 2. каталёг, дырэкторыя, папка
ĉeĥe:
desky na spisy, pořadač, šanon
ĉine:
2. 文件夹 [wénjiànjiā]
france:
2. répertoire (inf.), classeur (inf.)
germane:
1. Aktenordner 2. Verzeichnis (Computer), Ordner
hebree:
תיקיית קבצים
hispane:
2. directorio
hungare:
2. mappa, könyvtár
japane:
ファイル [ふぁいる], フォルダ, ディレクトリ
nederlande:
2. map, bestandenlijst, directory
pole:
2. katalog, folder
portugale:
2. pasta, diretório
ruse:
2. каталог, директория, фолдер, папка
slovake:
dosky na spisy, šanón
turke:
2. dizin
ukraine:
папка, каталог, директорія, фолдер

endosierigi

(tr)
Enmeti en dosieron: li endosierigis la raporton [12]; la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis ĝialoken CKv .
12. C. Piron: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
beloruse:
падшываць (дакумэнт), далучаць да дасье
france:
classer (dans un dossier)
germane:
in einer Akte ablegen, aktenkundig machen, in einer Akte vermerken

subdosierujo

KOMP Dosierujo troviĝanta en alia dosierujo: kreu dosierujojn kaj subdosierujojn en via retpoŝtkesto, tiel kiam vi ricevas mesaĝon, vi povas rapide agi kaj meti ĝin en taŭgan lokon [13].
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Facilaj trukoj por organizi vian laborspacon
angle:
subdirectory
beloruse:
падкаталёг, паддырэкторыя
ĉeĥe:
podadresář
ĉine:
子目录 [zǐmùlù]
france:
sous-répertoire (inf.)
germane:
Unterverzeichnis, Unterordner
hebree:
תיקיית משנה
hispane:
subdirectorio
hungare:
alkönyvtár
nederlande:
onderliggende map, subdirectory
pole:
podkatalog, podfolder
ruse:
подкаталог, поддиректория
slovake:
podadresár

dosiersistemo

KOMP La tuto de la dosieroj, la dosierujoj kaj administraj kromdatumoj registritaj sur datumportilo (disko, subdisko ktp): protokoliga dosiersistemo […] registras farotajn ŝanĝojn en protokolo antaŭ ol skribi la ŝanĝojn al la ĉefa dosiersistemo [14]. TUT:disko1.b, mastruma sistemo, operaciumo
angle:
file system
beloruse:
файлавая сыстэма
ĉeĥe:
správce souborů
ĉine:
文件系統 [wénjiànxìtǒng]
germane:
Dateisystem
hebree:
מערכת קבצים
hispane:
sistema de archivos
hungare:
állományrendszer
nederlande:
bestandssysteem
pole:
system plików
ruse:
файловая система
slovake:
správca súborov

administraj notoj

~ujo: Mankas verkindiko en fonto.