*valiz/o

*valizo

Vojaĝa pakumo, proksimume paralelepipeda, malfermiĝanta en du partojn, portebla de unu homo: mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj FK ; pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo PrV ; al via servanto mi diros, ke li transportu la valizon [1]; kiel dando […] dumtage portas fonografvalizon [2]; ni ellitiĝis je la 3a horo frumatene por pretigi la valizojn kaj vojaĝsaketojn [3]; mi portis valizeton kaj tekon, sed evidentiĝis, ke la tekon mi forgesis [4]; iama kasisto de CDU […] ricevis milionojn da germanaj markoj en valizeto de tiu armilkomercisto, donace por la partio [5].
Rim.: La valizoj estas relative nova objekto. Antaŭ la mezo de 19a jarcento ilian funkcion plenumis kofroj2.
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Muziko
3. José de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
4. Monato, Julian Modest: Labirinto en ĉina loĝkvartalo, 2011
5. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
angle:
suitcase
beloruse:
валізка, чамадан, сакваяж
bretone:
malizenn
bulgare:
куфар
ĉeĥe:
kufřík, ruční zavazadlo, tlumok, vak
france:
valise
germane:
Koffer
hebree:
מזווזה
hispane:
maleta
hungare:
bőrönd
indonezie:
koper
japane:
旅行かばん [りょこうかばん], スーツケース, 小形トランク [こがたとらんく]
katalune:
maleta, valisa
nederlande:
koffer, valies
portugale:
valise, maleta
ruse:
чемодан, саквояж
slovake:
batožina (ručná), kufrík, vak
turke:
bavul, valiz
ukraine:
валіза, саквояж

administraj notoj