3tegol/o JED
tegolo
Diversforma maldika plato
el bakita argilo, ardezo,
ligno aŭ alia taŭga materialo, kiujn oni aranĝas interkovre por fari
tegmenton:
ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj
[1];
estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj
[2];
du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al [la neĝulo] kiel
okuloj
[3];
la muzeo montras ankaŭ tegolojn el la romia kaj nuna tempoj
[4];
la blankaj tegoletoj (ludpecoj) ne havas valoron
[5].
ŝindo
briko1
1.
La Nova Testamento, Luko 5:19
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
4. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 2013
5. Skrablo: Regularo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
4. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo, 2013
5. Skrablo: Regularo
- angle:
- roofing tile, shingle
- beloruse:
- дахоўка, чарапіца
- ĉeĥe:
- střešní taška
- ĉine:
- 瓦 [wǎ], 盖瓦 [gàiwǎ], 蓋瓦 [gàiwǎ], 木瓦 [mùwǎ], 屋瓦 [wūwǎ]
- france:
- tuile
- germane:
- Dachziegel
- hungare:
- tetőcserép
- japane:
- 屋根がわら [やねがわら]
- nederlande:
- dakpan
- pole:
- dachówka
- portugale:
- telha
- ruse:
- черепица
- slovake:
- škridlica
- ukraine:
- черепиця
tegoli
- 1.
Kovri tegmenton per
tegoloj:
kiel oni tegolis kaj faris pajlan tegmenton
[6]?
- 2.
- Aranĝi ion tiel ke la elementoj parte kovras unu la alian simile al tegoloj sur tegmento: tegoli fenestrojn sur komputila ekrano.
6.
Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj, 2008
- angle:
- tile, shingle
- beloruse:
- 1. крыць дахоўкай 2. класьці падобна дахоўцы
- ĉeĥe:
- pokrýt střechu taškami
- france:
- tuiler
- germane:
- 1. Dach decken 2. dachziegelartig schichten
- japane:
- 屋根がわらでふく [やねがわらでふく]
- pole:
- 1. kryć dachówką, kłaść dachówki 2. układać na zakładkę, układać w kaskadę
- slovake:
- pokrývať škridlicou
- ukraine:
- покривати черепицею
tegolisto
Homo, kiu kovras tegmenton
per tegoloj.
Coupeau estas kuraĝa kaj laborema tegolisto, kiu riparas
tegmentojn
[7].
tegmentisto
- angle:
- tiler, shingler, roofer
- beloruse:
- страхар, дахаўшчык
- ĉine:
- 屋面鋪瓦工 [wūmiànpùwǎgōng], 屋面铺瓦工 [wūmiànpùwǎgōng]
- france:
- couvreur
- germane:
- Dachdecker
- pole:
- dekarz