*ŝarg/i

*ŝargi

(tr)
1.
MAS Provizi aparaton je konsumaĵo, forto, energio necesa por ĝia funkciado: ŝargi akumulatoron, fotokameron, kondensatoron.
a)
MIL Enmeti eksplodaĵon kaj pafaĵon en ian ajn pafilon: la ĉasisto […] deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis [1]; li propramane finis ŝargi la kanonon [2].
b)
ELE Provizi elektran fonton, ekz. akumulatoron: ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon [3]; pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo [4].
c)
KOMP Provizi koncernan parton de komputila memoro je datumo necesa (programo, tiparo, valoro de variablo) por plua komputado.
2.
(arkaismo) Provizi per, ofte peza, transportaĵo; ŝarĝi: (figure) li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon [5].
Rim.: La ĝenerala regmodelo de la verbo estas kiel tiu de „plenigi“: ŝargi pafilon per kuglo. Tamen laŭ la angla modelo komputikistoj ofte uzas ŝargi simile al legi: ŝargi programon en la ĉefmemoron, ŝargebla tiparo (kio estas same stranga kiel „ŝargebla kuglo“). Aliflanke, „ŝargi per“ ŝajnas enkonduki ilon por ŝargado; tial ŝargi ion je io per ŝargilo estas preferinda.
afrikanse:
hef
albane:
ngarkuar
amhare:
ክፍያ
angle:
to charge, to load 1.a to load 1.c to load
arabe:
تهمة
armene:
անվճար
azerbajĝane:
ittiham
beloruse:
1.a зараджаць 1.c загружаць (нешта ў кампутарную памяць) 1. зараджаць
bengale:
চার্জ
birme:
တာဝန်ခံ
bosne:
napunite
bulgare:
зареждам
ĉine:
装料 [zhuāngliào], 裝料 [zhuāngliào], 装载 [zhuāngzài], 裝載 [zhuāngzài], 装 [zhuāng], 裝 [zhuāng]
dane:
oplade
estone:
tasuta
eŭske:
kobratzen
filipine:
sumingil
france:
charger (arme, batterie...)
galege:
cobrar
germane:
laden 1.b aufladen (mit Strom) 1.c einlesen, ein Programm laden, 1. bestücken, 2. beladen
guĝarate:
ચાર્જ
haitie:
chaje
haŭse:
cajin
hinde:
चार्ज
hispane:
cargar 1.a cargar (un arma) 1.c cargar
hungare:
1.a megtölt (pl. puskát) 1.c beölt (pl. programot) 1. feltölt (pl. akkut)
igbe:
ana
irlande:
muirear
islande:
ákæra
itale:
caricare
japane:
充電 [じゅうでん]
jave:
ngisi daya
jide:
אָפּצאָל
jorube:
gba agbara si
kanare:
ಚಾರ್ಜ್
kartvele:
დააკისროს
katalune:
carregar
kazaĥe:
төлем
kimre:
codi tâl
kirgize:
күнөө
kmere:
សាក
koree:
충전
korsike:
in prigiò
kose:
intlawulo
kroate:
naplatiti
kurde:
biha
latve:
maksa
laŭe:
ໄລ່ເອົາ
litove:
imti
makedone:
наплаќаат
malagase:
mampianiana
malaje:
caj
malajalame:
ചാർജ്ജ്
malte:
ħlas
maorie:
he ki atu tenei
marate:
शुल्क आकारू
monge:
them
mongole:
үнэ
nederlande:
laden
nepale:
शुल्क
njanĝe:
azilipiritsa
okcidentfrise:
kosten
panĝabe:
ਚਾਰਜ
paŝtue:
اخلي
pole:
ładować (akumulator), ściągać (pliki)
portugale:
carregar
ruande:
kwishyuza
ruse:
1.a заряжать 1.c загружать 1. заряжать
samoe:
tau
sinde:
چارج
sinhale:
භාර
skotgaele:
cosgais
slovene:
zaračuna
somale:
ka qaadaan
ŝone:
murandu
sote:
laela ka
sunde:
ngeusian
svahile:
malipo
taĝike:
пардохтро
taje:
คิดค่าใช้จ่าย
tamile:
வசூலிக்க
tatare:
заряд
telugue:
వసూలు
ukraine:
зарядки
urdue:
چارج
uzbeke:
ayblash
vjetname:
phí
zulue:
gcwalisa

ŝargo

1.
Eksplodaĵo kaj pafaĵo enmetebla en ian ajn pafilon: la ĉasŝtelisto sin preparas pafi sian duan ŝargon [6].
2.
Forto aŭ io necesa por funkciigi aparaton: ŝargo de akumulatoro, de fotokamero.
3.
ELE
a)
Ĉia korpo, kiu pasante en elektra kampo, devias de sia antaŭa trajektorio: ŝargo estas korpo, kies nombro de elektronoj malsamas kun la nombro de protonoj.
Rim.: Por ĉi tiu senco oni diras ankaŭ „ŝargita korpo“.
b)
Fizika grando, esprimanta la direkton kaj intenson de devio de ŝargo 3.a en elektra kampo kaj ankaŭ la produton de kurentintenso per la tempo, dum kiu pasis la koncerna kurento: la dimensioj de ŝargo estas M0L0T1I1; protonoj havas pozitivan elektran ŝargon kaj ke elektronoj havas negativan elektran ŝargon [7]; ŝargo de kondensatoro; la grandega negativa ŝargo de la kvazaro [8]. SIN:elektrokvanto. VD:kulombo.
4.
(arkaismo) Provizaĵo, peza transportaĵo; ŝarĝo: „vi donu al mi la pecon“ ― „tre volonte,“ diris Joĉjo, „sed mi avertas vin, ke vi treniĝos kun la ŝargo“ [9].
angle:
1. load, charge 2. charge 3. charge
beloruse:
зарад
ĉine:
装载物 [zhuāngzàiwù], 裝載物 [zhuāngzàiwù]
france:
charge
germane:
Ladung 1. Ladung (Munition)
hispane:
carga
hungare:
töltés 1. töltény
itale:
carica
japane:
弾丸 [だんがん], 電荷 [でんか]
katalune:
càrrega
nederlande:
lading
pole:
ładunek, nabój, pocisk, patron (broń)
portugale:
carga
ruse:
заряд
ukraine:
заряд

ŝargiĝi

(ntr)
Proviziĝi je ŝargo: li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [10].
france:
se charger

ŝargilo

1.
MASMILFOT Ujo, bendo aŭ plato kiu provizas la maŝinon per aĵo(j) por plenumo: seskugla ŝargilo; kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝargiloj [11]; oni plenigas la ercojn kaj almiksaĵojn (fand-ingrediencojn) per oblikva lifto, liftĉaro tra funelforma ŝargilo, duobla kluzosistemo en la fonoŝakton [12]; per uzado de „rapidŝargilo“ […] oni enmetas la ses kartoĉojn en la cilindron samtempe, ne unudue [13].
2.
ELE Ilo por provizi elektran fonton per elektro: [la] panersuĉilo […] funkcias per reŝargebla akumulatoro, se oni remetas ĝin post uzado sur la ŝargilo[n] ĝi ĉiam estas uzopreta [14].
3.
KOMP Operaciuma programo por legi programpecojn (la ŝargomodulojn) en la ĉefmemoron por plenumo.
angle:
loader
beloruse:
загрузчык
bulgare:
3. зареждаща програма
ĉine:
1. 装货机 [zhuānghuòjī], 裝貨機 [zhuānghuòjī] 2. 充电器 [chōngdiànqì], 充電器 [chōngdiànqì]
france:
chargeur
germane:
1. Magazin, Laderampe, Lader 2. Ladegerät, Ladeschale 3. Loader (Programm), Scheduler (Betriebssystem)
hispane:
cargador
hungare:
betöltő
itale:
1. caricatore 3. loader
japane:
装弾子 [そうたまこ], 充電器 [じゅうでんき], フィルムマガジン
katalune:
carregador
pole:
ładowarka (akumulatorów), program ładujący, kaseta z filmem, magazynek na naboje
ruse:
загрузчик
ukraine:
патронна обойма, касета, завантажувач

malŝargi

(tr)
Senigi je energio, pafaĵo, provizo: malŝargi mian pistolon [15].
15. A. Puŝkin, trad. A. Fiŝer: La Pafo, 1913
france:
décharger

malŝargiĝi

(ntr)
Forperdi, elĉerpi sian ŝargon: malŝargiĝinta baterio [16].
16. Monato, Walter Klag: Elektro elektita
france:
se décharger

reŝargebla

Kiu povas ricevi novan ŝargon post malŝargiĝo: la uzo de reŝargeblaj piloj estus eĉ pli bona, ol la reportado de malplenaj ekzempleroj (al la vendejo) [17].
17. Monato, Paŭl Peeraerts: Belgio pintas
france:
rechargeable

administraj notoj

pri ~o 3.a:
        Trovi auxtoritatajn fontojn por tiu senco kaj por
        "~ita korpo", se eblas. [MB]
      
pri ~o 3.:
        PIV1 nomas tiun grandon "sxarganco". [MB]
      
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi: Mankas dua fontindiko.
re~ebla: Mankas dua fontindiko.