*ŝalm/o
*ŝalmo
- 1.
- (poezie)
Simpla blovinstrumento, rekta fluto el vegeta aŭ osta tubo kun truoj, kiajn uzas paŝtistoj: alvenis al la gastejo unu kastristo de porkoj kaj per sia ŝalmo fajfis tri kvar fojojn [1].
- 2.
Metala tubo, per kiu oni blovas aeron en flamon por pliardigi ĝin; lutotubeto
blovilo.
- 3.
- (evitinde)
Tigo de poacoj.
kano, stango, stipo, tigo, ŝtipeto, vergo, stoplo.
Rim.:
Fundamenta estas nur la muzika senco. La aliaj aperis en PV kaj
PIV supozeble pro la plursenceco de la franca
„chalumeau“.
- angle:
- 1. (musical) pipe 2. bellows, windbag 3. stalk
- beloruse:
- 1. жалейка, дудка
- france:
- 1. pipeau 2. chalumeau 3. tige
- germane:
- 1. Schalmei 2. Blasrohr 3. Halm
- hungare:
- 1. pásztorsíp, tilinkó 2. fúvócső 3. fűszál
- itale:
- 1. zuffolo, piffero, ciaramella, cennamella 2. cannello 3. cannuccia (paglia)
- nederlande:
- 1. herdersfluit, schalmei 2. blaaspijp 3. halm
- pole:
- 1. szałamaja 2. dysza
- portugale:
- 1. gaita de cana, pífano, pífaro, pife, pifre
- ruse:
- 1. свирель, дудка 2. паяльная трубка 3. соломинка, тростинка
- ukraine:
- соломинка (для коктейлю і т.п.), очеретинка, комишинка, сопілка, дудка, паяльна трубка, стебло, соломина
pajnoŝalmo
Pajnofluto: „restas por via utiligo en la urbo,“ mi diris, „liro kaj citro; kaj en la kamparo por la paŝtistoj estus ia pajnŝalmo“ [2].
2.
Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
- france:
- flute de Pan, syrinx
- germane:
- Panflöte, Pfozhobel [ark]
sakŝalmo
Sakfluto: la sakŝalmo […] produktas bordunajn, tio signifas daŭre plusonantajn tonojn akompane al la kamparanaj melodioj [3].
3.
R. Rössler-Buckel: Turingio internacia 61, 2016
- angle:
- bagpipes
- france:
- cornemuse
- germane:
- Sackpfeife, Dudelsack
- hungare:
- duda
- itale:
- cornamusa, zampogna, piva
- nederlande:
- doedelzak
- pole:
- dudy, koza
- ruse:
- волынка
- ukraine:
- волинка, дуда, коза, міх
suĉoŝalmo, trinkŝalmo
- Pajlero aŭ alisubstanca iom rigida tubeto, per kiu oni suĉas trinkaĵon: suĉoŝalmoj […] iam estis uzataj nur de knaboj, sed [ilin] nun vaste utiligas ankaŭ plenkreskuloj, por ensorbi koktelojn, kokakolaojn kaj similajn trinkaĵojn [4]; juna virino trinkas per trinkŝalmo [5].
4.
[E. Doerfler]: Plasto
en maro kaj poluado, TEA-Bulteno, 2018:7-8 (144)
5. -: File:Sup, Wikimedia Commons, 2020-10-04
5. -: File:Sup, Wikimedia Commons, 2020-10-04
- france:
- paille pour boire