*stip/o UV

*stipo

BOT
1.
Genro el familio poacoj (Stipa); unu specio estas alfo: stipo[j] estas ĝardene kulturataj kiel ornamaj herboj, unu specio, alfo havas signifon por paperfabrikado, ili kreskas sur herbejoj, stepoj de la tropiko, subtropiko, kontinenta zono, ilin karakterizas la ofte 30 cm longaj, hirtaj aristoj [1].
Rim.: Tiu ĉi estas la fundamenta senco. Kvankam en UV aperas erarigaj tradukoj angla: broom kaj franca: genêt, t.e. genisto, almenaŭ la angla poste estis korektita en Akademiaj Korektoj al „feather-grass (stipa)“.
stipo (Stipa pennata)
CC BY-SA 4.0  [2]
2.
Trunketo, tigo: juto estas basto-fibro el stipoj de la planto korkoro [3].
Rim.: Ne konfuzu kun ŝtipo!
beloruse:
1. кавыль 2. сьцябло
bulgare:
1. коило
ĉeĥe:
noha houby, třeň houby
france:
1. stipe
germane:
1. Federgras 2. Stiel, Stängel
hungare:
1. árvalányhaj, hajka 2. szár, nyél
japane:
ハネガヤ, 柄 [から]
latinece:
1. Stipa
nederlande:
1. vedergras
pole:
1. ostnica 2. łodyga
ruse:
1. ковыль 2. стебель
slovake:
noha huby
svede:
1. fjädergräs
ukraine:
ковила, тирса

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.