suĵet/o NeoGlo

suĵeto

BELE La sinsekvo da okazaĵoj rakontataj en beletraĵo, dramo, filmo aŭ alia verko fikcia: multajn suĵetojn kaj scenojn li rekte pruntis el verkoj de la francaj klasikuloj [1]; tiumaniere la suĵeto de la romano respegulas ankaŭ lin mem [2]; usonaj filmoj kiĉigas historiajn suĵetojn [3]. SIN:fabuloVD:ĉefmotivo, enhavo, rakonto, mito, temo1, historio3, intrigo2, ruĝa fadeno
1. A.S. Puŝkin, tr. N.Nekrasov: Eŭgeno Onegin, SAT, 1931. Noto pri 1:18.
2. Jobo (Julio Baghy): Recenzo pri „La vila mano“, Literatura Mondo, Feb. 1931 (p. 31-32).
3. Reinhard Haupenthal: Iom pri kiĉo, La Ondo de Esperanto, 2007:7
angle:
plot (narrative)
beloruse:
сюжэт
ĉeĥe:
syžet
ĉine:
主題 [zhǔtí], 主题 [zhǔtí], 叙事 [xùshì], 敘事 [xùshì]
france:
sujet (litt.), affabulation (de roman, récit)
germane:
Handlung (Erzählkunst), Motiv, Sujet
nederlande:
plot, intrige
pole:
tematyka
ruse:
фабула, сюжет

administraj notoj