splend/a PIV2

splenda

(malofte) (poezie)
Impona per brila lukso; pompe impresanta: policisto […] vagis digne antaŭ splenda teatro [1]; belo splende brilis en viaj okuloj ridantaj kaj elfuĝemaj, kaj vi, ĝojplena kaj enpensema, vin levis sur la sojlon de juneco [2]. VD:baroka, brila, grandioza, luksa, majesta, pompa, puca, riĉa3, ŝika, snoba
1. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11
2. Giacomo Leopardi: Al Silvia
angle:
splendid, magnificent
beloruse:
цудоўны, чароўны
france:
splendide
germane:
prachtvoll, prunkvoll, prächtig
pole:
wspaniały

administraj notoj