snob/o
snobo
-
Homo, kiu sendistinge imitas ĉion modan aŭ altklasan, kaj sentigas
malestimon al aliaj aferoj.
afektulo,
dando
- beloruse:
- сноб
- ĉeĥe:
- panák, povýšenec, snob, výstřední muž
- france:
- snob
- germane:
- Snob
- hispane:
- esnob
- hungare:
- sznob
- katalune:
- esnob
- nederlande:
- snob
- ruse:
- сноб
- slovake:
- povýšene, snob
- ukraine:
- сноб, франт
snobi
(x)
-
Afekti superecon kontraŭ aliuloj:
oni snobas aliajn homojn per la kulto de la „ĝusta
vorto“
[1].
1.
M. M. Campagna: Re: Pri la cirkulero de R Eichholz, soc.culture.esperanto, 1993-12-19
snobismo
-
Snoba kutima sinteno:
snobismo eble estas influa fenomeno en la brita kulturo
[2].
2.
M. Rauhamaa: Re: Nomoj de lingvoj, soc.culture.esperanto, 1996-05-12
- beloruse:
- снабізм
- ĉeĥe:
- povýšenost, snobizmus, snobství
- france:
- snobisme
- slovake:
- povýšenosť, snobizmus
- ukraine:
- снобізм
administraj notoj
~o:
Mankas fontindiko.
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i:
Mankas dua fontindiko.
~ismo:
Mankas dua fontindiko.