maket/o PIV2
maketo

Malgranda modelo, el vakso, argilo k.a., de skulptaĵo;
imitaĵo, eble malgrandskala, de aparato, konstruaĵo,
dekoracio ks:
Sur alia etaĝo (de la muzeo) tronas grandaj
maketoj de kelkaj belegaj monumentoj: la baziliko de
Sankta Petro en Romo, la katedraloj de Ankono kaj de
Florenco, Panteono en Romo, Partenono ktp kun ĉiuj detaloj
perfekte faritaj laŭskale
[1];
libromaketo.
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru modelo, etmodelo, modelaĵo.
Rim.:
Prototipo estas modelo funkcianta;
maketo plej ofte prezentas nur la eksteran aspekton de sia
objekto.
- angle:
- prototype, model, mock-up, scale model, breadboard construction, dummy
- beloruse:
- макет
- ĉeĥe:
- atrapa, maketa
- ĉine:
- 模型 [móxíng], 样板 [yàngbǎn], 樣板 [yàngbǎn]
- france:
- maquette
- germane:
- Modell, Attrappe, Entwurf libro~o: Blindband.
- pole:
- makieta
- rumane:
- machetă
- ruse:
- макет libro~o: макет книги.
- slovake:
- atrapa, maketa
- ukraine:
- макет