*kanvas/o PV
*kanvaso
- 1.
Lina aŭ kanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni faras brodaĵon aŭ punton: ŝi rekomencis labori kaj klinis la kapon tre proksime al la kanvaso [1]; la semado de l’ rizo […] pasis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ brodaĵo sur la kanvaso de la kampoj [2]; li vestas sin kiel junulo, per […] sakforma pantalono kaj kanvasaj sportŝuoj [3]; etaj fragilaj tradiciaj boatoj, tiel nomataj „korakloj“, faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo [4]; (figure) la romano pentras vastan kanvason kaj potenciale povus fariĝi la bazo por epostipa filmo [5].
pentrotolaĵo
Rim.: La vorto etimologie devenas de κάνναβις, kanabo ĉar el ties fibroj oni origine produktis la teksaĵon, i.a. uzatan por veloj.- 2.
- (figure)
Skizo,
skemo,
ĝeneralaj trajtoj:
sonetoj, paŭsantaj tre faman kanvason, la „Roman de la Rose“,
kiu estas franca korteza poemo
[6].
estis aprobita la kanvaso proponita de Picasso, post diversaj amendoj,
[kiu] estas komisiita finpoluri la tekston
[7].
maketo, malneto, ŝablono3
1.
A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov:
La pika damo, 2003-2010
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
5. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
6. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, 2007
5. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
6. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
- angle:
- 1. canvas sneakers. 2. canvas, setting, scope
- beloruse:
- 1. палатно, канва 2. канва
- ĉine:
- 2. 草稿 [cǎogǎo], 提綱 [tígāng], 帆布 [fānbù]
- france:
- 1. canevas (toile) 2. canevas (plan), ébauche (d'un ouvrage), esquisse, plan (d'un ouvrage), synopsis, trame (d'un ouvrage)
- germane:
- 1. Kanevas, Stramin 2. Schema, Entwurf, Vorlage
- hungare:
- 1. kanavász 2. minta, sablon
- japane:
- キャンバス, 画布 [がふ], 帆布 [はんぷ], 下書き [したがき], 構想 [こうそう]
- katalune:
- 1. llenç 2. esbós
- nederlande:
- 1. canvas 2. stramien
- perse:
- 1. کرباس، متقال، پارچهٔ کانوادوزی 2. طرح، زمینه
- pole:
- 1. kanwa 2. kanwa
- ruse:
- канва 1. полотно, холст
- ukraine:
- канва