skip/o PIV1
skipo
- 1.
-
Grupo de
difinita nombro da kunlaborantoj,
plenumantaj komunan taskon:
Leopoldo komisiis al li […] prepari la vojaĝon de
skipo de esploristoj
[1];
22-homa skipo sukcese atingis la poluson per paraŝutoj
[2];
alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako
[3];
venis televida skipo – kaj jen mi en la vespera regiona novaĵelsendo
[4].
bando, brigado2, opo, taĉmento, teamo, trupo
- 2.
- Unu el pluraj tiaj grupoj, dividantaj komunan taskon, eventuale alternantaj laŭ tempoplano: oni senprokraste sendis skipojn da laboristoj por ekspluati la okron [5]; la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon MkM ; dua skipo serĉas ankoraŭ, malsupre de montara vojo, la precizan lokon kie devus troviĝi la korpo [6]; okhora skiplaboro (en du aŭ tri okhoraj tagdividoj) [7]; pro spaco-manko, infanoj „skipe“ iras lernejen: kelkaj lernas matene, kelkaj post-tagmeze [8].
1.
Wim M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a
2. Monato, Brrr . . .
3. Monato, Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago, 2009
4. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
5. Monato, Robert Roze: Francio: Flagrantaj koloroj
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Skandalo de la „kvazaŭpolitiko“ kiu makulas la Prezidanton Alvaro Uribe
7. La Ondo de Esperanto, Günter Grass: El „Mia jarcento“
8. Monato, Irano ― Lando de la reuz-lernejo

- angle:
- 1. team 2. shift
- beloruse:
- 1. каманда, брыгада, калектыў, зьмена (на прадпрыемстве)
- bulgare:
- 1. екип
- ĉeĥe:
- 1. košová výtah, skip, šikmý výtah
- france:
- 1. équipe
- germane:
- 1. Mannschaft, Team, Brigade ~laboro: Schicharbeit. 2. Schicht (Arbeiter)
- hungare:
- 1. csapat, brigád, műszak
- katalune:
- 1. equip
- nederlande:
- 1. ploeg (taskgrupo, teamo), team
- slovake:
- 1. košový výťah, šikmý výťah
- ukraine:
- зміна (на виробництві і т.п.)
skipestro
-
Iu, kiu estras skipon:
li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro […] la skipestron
de laboristoj
MortulŜip
;
tiu skipestro el granda aŭtomobil-firmao zorge konstatas ke oni laboras pri
rad-moviloj kiuj kapablas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita
de la stirilo
[9];
ofte dungiĝas kiel skipestro pri la riparado
[10].
laborestro, manaĝero
9.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Novaj teĥnikoj pri datenkolekto kaj kontrolo
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La klimataj rifuĝintoj de Bangladeŝo
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La klimataj rifuĝintoj de Bangladeŝo
- germane:
- Vorarbeiter, Schichtleiter, Teamleiter
- ukraine:
- начальник зміни, боцман