team/o PV

teamo   Vikipedio

SPO Grupo da kunagantoj, precipe kunludantoj en sporto aŭ ludo: kiam ŝi malfermis ŝrankon por enmeti siajn vestojn, ĝi plenplenis de sportaj ŝuoj por unu tuta futbala teamo [1]. VD:partio1.b, skipo, taĉmento1.c
1. S. Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, 1997:8, p. 24a
angle:
team
beloruse:
каманда (спартовая)
ĉeĥe:
družstvo, mužstvo, směna, tým
france:
équipe
germane:
Team, Mannschaft
hebree:
קבוצה (ספורט)
hispane:
equipo
hungare:
csapat
nederlande:
team
pole:
drużyna
portugale:
time, equipe
ruse:
команда (спорт.)
slovake:
team, tým

teama

Koncernanta teamon, farata de teamo: merkatiko estas teama laboro, kuna laboro [2].
2. D. Keefe: Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto, La Balta Ondo, 2014-12-28
france:
collectif (adj.), d'équipe

samteamano

SPO Ano de la sama teamo kiel la parolanto: Ĵak Le Puil - vortaristo, kanzonisto, redaktoro kaj ... mia iama samteamano en dumkongresa kvizo [3].
3. B. Kolker: Parizo slangas en Esperanto, Monato, 1997:5, p. 23a
angle:
teammate
france:
coéquipier
germane:
Mannschaftskamerad, Teamkollege
hebree:
חבר לקבוצה
hispane:
coequipero, miembro del equipo
hungare:
csapattárs
nederlande:
teamgenoot
pole:
członek tej samej drużyny
ruse:
товарищ по команде

administraj notoj