adasism/o

adasismo

POE
Sufiksrimo: krom maltrafaj rimoj kaj abundegaj adasismoj, svarmas en la tradukoj [...] strangaĵoj [1]; temas pri bonaj tradukoj, kun versoj […], kvankam jen kaj jen ŝoviĝis frazo iom konfuza, aŭ adasismoj [2].
Rim.: Tiu vorto mokas la kutimon de fruaj Esperantaj poetoj rimi vortojn kun sama sufikso kaj interalie tiujn finiĝantajn per „-adas“.
1. Nikolao Gudskov: Provo ektuŝi serban poezion (Srdj Arandjelović, Antologio de la serba poezio (1200-2000)), Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 32a
2. Monato, Bona leĝera rokmuziko
angle:
 suffix rhyme
beloruse:
 аднародная рыфма
ĉeĥe:
 laciný rým, nepravý rým
germane:
 Suffixreim
hebree:
 חריזה של סיומות דקדוקיות
hispane:
 rima por sufijo
itale:
 suffissismo, rima suffissata
katalune:
 rima sufixal
pole:
 rym sufiksowy (częstochowski)
ruse:
 однородная рифма
slovake:
 nepravý rým, rýmovačka

administraj notoj