*pri

I.

*pri

Prepozicio signifanta „koncerne al“, „rilate al“, „teme de“ kaj uzata:
1.
Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino [1]; memori pri mezuro en laboro kaj plezuro PrV ; rememorigi pri miaj pekoj [2]; paroli pri multaj aferoj [3]; kredi pri prospero [4]; kredi pri kaprica hazardo [5]; dubi pri la bona volo kaj intenco [6]; dubi pri tia ebleco EE ; aspiri pri edziĝo kun ŝi [7]; albana popolo de Kosovo, sopiranta pri propra ŝtato [8]; funebri pri Sara kaj plori pri ŝi [9]; zorgi pri la pano [10]; ĵuri pri ili FK ; trompi iun pri io; kunlabori pri la sukceso de; [li] rakontis al li pri la apero de la pastro [11]; vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l' reĝido Hamlet ; sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke […] [12]. VD:je, pro.
2.
Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato: mi estas kontenta pri ĉaro da […] [13]; [li] esprimis sin tre kontenta pri sia laboro [14]; mi estas malkontenta pri tia indiferenteco [15]; mi estas certa pri tio, kion mi diras [16]; la malnova jaro nun forpasis, mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio [17]; konscia pri la problemo [18]; konscia pri la danĝero [19]; pri havo najbara oni estas malavara PrV . VD:pro, de.
3.
Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo: atesto pri la naskiĝo [20]; profesoro pri matematika logiko [21]; la problemo pri la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio [22]; raporto pri la lando [23]; la demando pri lingvo internacia EE ; la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948 [24]; komisiono pri mediprotektado [25]; popola rajto pri memdecido [26]; traktato pri amikeco inter du ŝtatoj [27]; la internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj [28]; la ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno [29]; la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo [30]; la legendo pri la belulino Zobeido FK ; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte PrV ; la modo pri tio pasis jam de longe. VD:al, de.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:18
3. La Nova Testamento, Luko 11:53
4. Stefan Maul: Ekscita jaro, Monato, 2003/12, p. 5
5. Stefan Maul: Koincido, Monato, 2004/11, p. 4
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
8. Bardhyl Selimi: Duonkore donata, Monato, 2007/05, p. 11
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 23:29
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
14. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16
15. last: Fajra afero, Monato, 2006/10, p. 13
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
19. Bardhyl Selimi: Tragedio en Gerdec, Monato, 2008/06, p. 10
20. Alexander Gofen: Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo, Monato, 2009/06, p. 10
21. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
22. Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, Monato, 2006/06, p. 19
23. Stefan Maul: Bojkoto?, Monato, 2008/05, p. 5
24. Stefan Maul: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
25. Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, Monato, 2004/11, p. 23
26. Bardhyl Selimi: Historia vizito, Monato, 2007/08, p. 9
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
28. Paweł Fischer-Kotowski: Reage al ACTA, Monato, 2012/04, p. 7
29. Evgeni Georgiev: Onto-ponto, Monato, 2000/05, p. 11
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
afrikanse:
oor
albane:
për
amhare:
ስለ
arabe:
حول
armene:
մոտ
azerbajĝane:
haqqında
beloruse:
аб, аба, пра, наконт
bengale:
সম্পর্কে
birme:
အကွောငျး
bosne:
oko
ĉeĥe:
o
ĉine:
关于 [guānyú], 關於 [guānyú], 对于 [duìyú], 對於 [duìyú]
dane:
om
estone:
umbes
eŭske:
buruz
filipine:
tungkol sa
france:
au sujet de, à propos de, sur(au sujet de)
galege:
sobre
germane:
1. über, an
guĝarate:
વિશે
haitie:
sou
haŭse:
game da
hinde:
के बारे में
hispane:
sobre (respecto de), relativo a
hungare:
-ról (képes helyhatározó), -ről (képes helyhatározó), -tilletően
igbe:
banyere
indonezie:
tentang
irlande:
faoi
islande:
um
japane:
[やく]
jave:
babagan
jide:
וועגן
jorube:
nipa
kanare:
ಬಗ್ಗೆ
kartvele:
შესახებ
kazaĥe:
туралы
kimre:
tua
kirgize:
жөнүндө
kmere:
អំពី
koree:
에 대한
korsike:
circa
kose:
malunga
kroate:
oko
kurde:
ji dor
latine:
de
latve:
par
laŭe:
ກ່ຽວກັບ
litove:
apie
makedone:
за
malagase:
ny
malaje:
mengenai
malajalame:
കുറിച്ച്
malte:
dwar
maorie:
e pā ana ki
marate:
बद्दल
monge:
txog
mongole:
тухай
nederlande:
over, aangaande, betreffende
nepale:
बारेमा
njanĝe:
za
okcidentfrise:
oer
panĝabe:
ਬਾਰੇ
paŝtue:
په اړه
pole:
o
portugale:
sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de)
ruande:
hafi
ruse:
о, об, про, насчёт
samoe:
e uiga i
sinde:
جي باري ۾
sinhale:
ගැන
skotgaele:
mu dheidhinn
slovene:
o
somale:
ku saabsan
ŝone:
pamusoro
sote:
ka
sunde:
kira-kira
svahile:
kuhusu
taĝike:
дар бораи
taje:
เกี่ยวกับ
tamile:
பற்றி
tatare:
турында
telugue:
గురించి
ukraine:
про це
urdue:
کے بارے میں
uzbeke:
atrofida
vjetname:
về
volapuke:
zulue:
mayelana
II.
Radiko kun la senco „pri“:

pria

Tiutema, koncernanta tion aŭ tiun: oni kolektis centojn da tiuj insektoj kaj ja trovis la viruson en kelkaj el ili, laŭ pria noto publikigita de la „Fondaĵo de Oswaldo Cruz“ [31].
31. Juan Carlos Montero Medina: Kuloj kaj malsanuloj, Monato, 2016/10, p. 17
beloruse:
датычны, зьвязаны (напр. з тэмай), адпаведны
pole:
w temacie, w związku z
ruse:
по данной теме, в этой связи

prii PAG

(tr)
Esti pria; koncerni: la afero ne prias min [32].
beloruse:
датычыць, датычыцца
pole:
dotyczyć, odnosić się
ruse:
касаться, относиться
III.
Prefikso signifanta:
1.
Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe adjektivoj): prilingva artikolo [33]; primora komedio.
2.
Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton, do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
a)
Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la propozicio „pri“, rektan objekton: veti pri io → priveti ion; plori pri iu → priplori iun; kanti kanton pri iu → prikanti heroon [34]; dubi pri io → pridubi ion; prizorgi, prirespondi ion (zorgi, respondi je la bezonoj pri io); tiu kampo […] estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo priĵurita (forĵurita, ĵure oferdonita) [35].
b)
Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj: pripagi; priservi; priŝteli; priŝteli la mastron (kp ŝteli monujon); prifajfi aktoron;
3.
Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la koncerna objekto:
a)
(malofte) Sen ŝanĝo de la objekto: David prikalkulis la popolon [36]; prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri); pritranĉi (tondi) vinberbranĉon [37]; ŝi ne prikalkulis sian agon (ne konsideris la konsekvencojn aŭ eblojn) Marta ; la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpura [38]; li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo [39].
b)
Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe pri-2: priparoli demandon (paroli pri la demando kaj tuŝi ties diversajn aspektojn); prisilenti temon (nenion ajn diri); priskribi pejzaĝon (iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron); pripensi; primediti Ifigenio ; prifriponi la popolon [40]; prilabori teron; prifalĉi kamponZ (kp falĉi grenon); priplanti [41] ĝardenon (kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonoj [42] (kp ĵeti ŝtonojn); prikonstrui monton [43] (kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojn [44] (kp rabi brutojn); priserĉi homon [45] (kp serĉi ies monon); prisemi kampon [46] (kp semi hordeon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron [47] (kp manĝi rikoltojn); li pritondis sian kapon (kp tondi harojn); ĉiun nokton mi priverŝas mian litonZ (kp verŝi larmojn); fajra kolono prilumis al ili la vojon [48]; tian palan vizaĝon la luno prilumis.
Rim.: Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de ig. Prilumi povas nur io, kio estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per lampo“ ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.
beloruse:
~plori: аплакваць. ~kanti: апяваць. ~ŝteli: абкрасьці, абакрасьці. ~fajfi: асьвістаць. ~paroli: абмяркоўваць. ~silenti: замоўчваць. ~skribi: апісваць. ~pensi: абдумваць. ~labori: апрацоўваць. ~serĉi: абшукваць.
germane:
 be- ~plori: beweinen. ~kanti: besingen. ~ŝteli: bestehlen. ~fajfi: auspfeifen. ~trakti: behandeln. ~paroli: besprechen. ~silenti: verschweigen. ~skribi: beschreiben. ~pensi: bedenken, überdenken. ~labori: bestellen, bearbeiten. ~falĉi: abmähen. ~ĵeti: bewerfen. ~konstrui: bebauen. ~serĉi: durchsuchen, filzen (durchsuchen). ~semi kampon: Saat ausbringen. ~lumi: beleuchten, bescheinen.
hungare:
~plori: megsirat. ~kanti: megénekel. ~ŝteli: meglop. ~fajfi: kifütyül. ~paroli: megbeszél. ~silenti: elhallgat. ~skribi: leír. ~pensi: meggondol, megfontol. ~labori: megművel, feldolgoz, megmunkál. ~falĉi: lekaszál. ~ĵeti: megdob. ~konstrui: beépít. ~serĉi: megmotoz. ~semi kampon: bevet. ~tondi: megnyír. ~lumi: megvilágít.
nederlande:
~ŝteli: bestelen. ~fajfi: uitfluiten. ~trakti: behandelen. ~silenti: verzwijgen. ~skribi: beschrijven. ~pensi: overdenken. ~labori: bewerken.
pole:
 o-, ob- ~plori: opłakiwać. ~kanti: opiewać. ~ŝteli: okradać. ~fajfi: wygwizdać. ~trakti: raportować. ~paroli: omawiać, obgadać. ~silenti: przemilczeć, zatajać. ~skribi: opisywać. ~pensi: przemyśleć, obmyślać, zastanawiać się. ~labori: opracować, przetwarzać, obrabiać. ~falĉi: skosić, wykosić. ~ĵeti: obrzucić, zasypać. ~konstrui: obudować. ~serĉi: obszukiwać, rewidować. ~semi kampon: obsiewać pole. ~lumi: oświetlać.
ruse:
 о-, об- ~mora komedio: комедия нравов. ~plori: оплакивать. ~kanti: воспеть, воспевать. ~ŝteli: обокрасть. ~fajfi: освистывать, освистать. ~paroli: обсуждать, обсудить. ~silenti: замалчивать. ~skribi: описывать, описать. ~pensi: обдумывать, обдумать. ~labori: обрабатывать, обработать. ~ĵeti: закидать. ~konstrui: застроить. ~serĉi: обыскать. ~semi kampon: засеять поле. ~lumi: освещать.

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.