*honor/i

*honori

(tr)
1.
(iu) Trakti iun kun ĉiuj signoj de granda respekto; montri sian respekton aŭ altestimon al iu per eksteraj signoj: ni honoras la memoron de nia majstro; honori iun per ordeno, titolo, donaco; oni devas honori la gepatrojn; ni ĉiuj honoras tiajn agojn; li honoris min per sia amikeco [1]; ŝi ne honoris ilin per sia atento; kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras PrV ; ni honoru la memoron de nia multemerita samideano […] per leviĝo de niaj seĝoj [2]; la urbestro honoris kelkajn urbanojn pro iliaj meritoj [3]; oni honoris la pentriston per ekspozicio en ĉeesto de pli ol 1500 personoj [4].
2.
(iu)=honorigi plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto [5]; la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno [6].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 5
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
4. Monato, Grigori Arosev: Pentrado: „Mia ateliero estas mia ĝardeno“
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
 honor
beloruse:
 шанаваць, паважаць, ушаноўваць
bretone:
 enoriñ
ĉeĥe:
 ctít, prokazovat čest
france:
 honorer (montrer son respect)
germane:
 ehren
hispane:
 honrar
hungare:
 megtisztel, tisztelettel adózik, kitüntet
itale:
 onorare (tributare onore)
katalune:
 honrar
nederlande:
 eren
portugale:
 honrar
ruse:
1. чтить, почитать
slovake:
 poctiť, uctiť, vyznamenať
ukraine:
 шанувати, ушановувати, величати, віддавати шану

*honoro [7]

1.
Altestimo, granda respekto, kiun oni meritas per la neriproĉindeco de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la ŝatateco de siaj verkoj: ne ekzistas honoro sen laboro PrV ; la saĝo donos al vi honoron; akiri, serĉi, trovi, ĝui, ricevi, atingi honoronZ ; perdi honoron; estas honoro por homo ĉesigi malpacon [8]; profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj [9]; pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro PrV ; li scias la principojn de honoro [10]; ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?; per mia honoro! [11]. VD:digno, gloro.
2.
Signo de tiu estimo kaj respekto: faru honoron al la Eternulo el via havo [12]; la soldatoj donis al mi honoron per la pafiloj [13]; honoro ne donas, kion stomako bezonas PrV ; manko de oro ne estas malhonoro PrV ; mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton [14]; oni akceptis lin kun honoroj [15]; ceremonio por honoro al V. Hugo; ekstere honoro, interne doloro PrV ; li estis la honoro de sia patrujo (li honorigis sian patrujon).
beloruse:
 гонар, павага, пашана
bretone:
 enor
ĉeĥe:
 čest, honor, úcta
france:
 honneur mal~o: déshonneur.
germane:
 Ehre, Ansehen per mia ~o!: bei meiner Ehre.
hispane:
 honor
hungare:
 becsület, megbecsülés, elismerés per mia ~o!: becsületemre.
itale:
 onore
katalune:
 honor, honra
nederlande:
 eer, aanzien
portugale:
 honra (subst.), decoro
ruse:
 честь, почёт
slovake:
 počesť, česť
ukraine:
 пошана, честь

honora

1.
Honoriga: honora titolo, gvardio; honoraj oficoj [16]; honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton [17]; honoraj vizitoj [18]; ambaŭ okupis la honorajn lokojn ĉe la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo [19]; honora edzakompananto; honora medalo; honora profesio, ago, konduto, karaktero.
2.
Havanta titolon nur por honoro, sed plenumanta neniel la oficon: honora profesoro, prezidanto; nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis VivZam . VD:titola
beloruse:
 ганаровы, шаноўны, паважны
bretone:
 enorus, -enor, a enor ~a edzakompananto: paotr-enor, paotr a enor.
ĉeĥe:
 ctěný, důstojný, honorární, vážený
france:
~a edzakompananto: garçon d'honneur. 1. d'honneur, honorable, qui honore, respectable 2. d'honneur, honorifique, honoraire
hungare:
1. megtisztelő, kitüntető 2. tiszteletbeli
itale:
1. d'onore, onorifico, ad honorem 2. onorario (agg.)
katalune:
~a edzakompananto: padrí (de boda). 1. honrós, honorable 2. honorífic
nederlande:
 ere-
portugale:
1. honroso 2. honorário
ruse:
 почтенный, почтительный, почётный
slovake:
 ctený, dôstojný, vážený
tibete:
 ཞེ་ས་
ukraine:
 почесний, поважний

honore

Laŭ honora maniero: leviĝi honore al la mortintoj; doni balon honore al iu; honore trakonduki la vizitanton tra la salonoj; estas pli honore forgesi tiun moron ol ĝin sekvi Hamlet ; memorŝtono starigita honore al la mortinto [20].
beloruse:
 ганарова
bretone:
 gant enor ~e al: en enor da.
ĉeĥe:
 na počest
france:
 honorablement ~e al: en l'honneur de.
germane:
 zu Ehren
hungare:
 tiszteletére
itale:
 onorevolmente
katalune:
 honorablement
nederlande:
 ter ere
portugale:
 com honra (adv.)
ruse:
 почётно
slovake:
 na počesť

honorigi

Esti la kaŭzo, kial iu estas honorata; esti honoro por; distingigi: mi esperas, ke ŝi honorigos min edziniĝante al mi [21]; civilizitaj movadoj kiuj honorigas sian nacion [22]; lia ĉeesto honorigis nin; liaj verkoj honorigas lin; tia konduto vin honorigas; indas, ke filo honorigas siajn prapatrojn [23]; civilizitaj movadoj kiuj honorigas sian nacion [24].
21. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 9ª.
22. Bardhyl SELIMI: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭenirasMonato
23. Monato, Paŭl Peeraerts: Amara kromgusto
24. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
bretone:
 enoriñ
ĉeĥe:
 poctít
france:
 honorer (rendre digne d'honneur)
germane:
 beehren
hungare:
 tiszteletet hoz, megbecsülést szerez
itale:
 onorare (dare onore)
katalune:
 fer honor
nederlande:
 eren, eer aandoen
portugale:
 honorificar
ruse:
 оказать честь, делать честь (кому-л.)
slovake:
 poctiť

honoriga

Honoriganta: la ŝarĝo estas peza sed honoriga; nuligi la honorigan […] titolon „Mondheredaĵo” [25].
25. Monato, Franz-Georg Rössler: Telfero super Rejno
beloruse:
 ганаровы
bretone:
 enorus
france:
 d'honneur, honorable, qui honore, respectable
hungare:
 megtisztelő
itale:
 onorifico
katalune:
 honorable (que fa honor)
nederlande:
 vererend
portugale:
 honroso
ruse:
 почётный
ukraine:
 почесний, шанобливий

honorinda

Meritanta honoron: honorinda familio; mia honorinda kolego; honorinda konsilanto [26]; ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj Marta ; rekomendo de honorinda negocisto FK ; la honorindeco de lia filo estas difektita de tiu akuzaĵo.
26. La Nova Testamento, Marko 15:43
bretone:
 enorus ~indeco: enorusted.
ĉeĥe:
 ctihodný, důstojný, úctyhodný
france:
 honorable ~indeco: honorabilité.
germane:
 ehrenwert, ehrwürdig
hungare:
 tiszteletreméltó, becsülendő
itale:
 onorabile, onorevole
katalune:
 honorable, digne d'honor ~indeco: honorabilitat.
nederlande:
 eerbiedwaardig
portugale:
 honorável
ruse:
 достопочтенный
slovake:
 ctihodný, dôstojný, úctyhodný
ukraine:
 поважний

honordigno

Morala digno, kiun naskas deziro de fremda estimo kaj respekto: la honordigno de juĝisto estas zorge kaj senpartie esplori la aferojn; mi venĝis mian honor(dign)on, kaj tiun da mia patro; esti stimulata per la honordigno.
hungare:
 becsületérzés, méltóságtudat
itale:
 onore (dignità)
katalune:
 honor, dignitat moral
ruse:
 честь

malhonori, senhonorigi

Esti kaŭzo, kial iu perdas estimon kaj honoron: tia buĉado malhonoras la civilizitan mondonZ ; malvirteco, ne malriĉeco malhonoras homon; tiu kondamno senhonorigis lian familion; sango (verŝita pro batalo) malhonoras la teron [27]. VD:malglori
beloruse:
 ганьбаваць, ганьбіць, зганьбаваць, зганьбіць, аганьбаваць
bretone:
 dizenoriñ
ĉeĥe:
 potupit, zneuctít
france:
 déshonorer
germane:
 entehren
hungare:
 szégyent hoz rá, meggyaláz
itale:
 disonorare
katalune:
 deshonrar
nederlande:
 onteren, te schande maken
portugale:
 desonrar
ruse:
 позорить, опозорить, обесчестить
slovake:
 ponížiť, poškvrniť česť, tupiť, zneuctiť, znevážiť
ukraine:
 безчестити, неславити, ганьбити, вкривати ганьбою, зневажати

malhonora

1.
Malhonoranta: kondamnata al la plej malhonoraj punoj [28].
2.
Malhonoriga, malmorala, krima: malhonora ago; abomeninda fariĝis ilia drinkado, ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo [29]; Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj [30]; avidanta malhonoran gajnon [31]; ŝi ricevis malhonoran nomon [32].
beloruse:
 ганебны
bretone:
 dizenorus
ĉeĥe:
 hanebný, nectný, nedůstojný, nešlechetný
france:
 déshonorant
germane:
 unehrenhaft
hungare:
 gyalázatos
itale:
 indegno, disonorevole
katalune:
 deshonrós
nederlande:
 eerloos
portugale:
 infamante
ruse:
 позорный
slovake:
 hanebný, nedôstojný
ukraine:
 безчесний, ганебний

malhonoro

Perdo de ĉia digno kaj estimo pro ago krima, malmorala ktp: manko de oro ne estas malhonoro PrV ; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj […] en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro [33]; mia malhonoro estas antaŭ mi, kaj honto kovras mian vizaĝon [34]; kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron, kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata [35]; kiam […] Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda, [kaj li], ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi [36]. VD:hontindaĵo
france:
 déshonneur
germane:
 Schande, Unehre
ruse:
 бесчестие
ukraine:
 безчестя, ганьба, неслава, зневага

senhonora

Perdinta ĉian honordignon, malestimata: senhonora fripono, virino; brava virino estas krono por sia edzo, sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj [37]; senhonora kaj malpia estro [38]; ho mi, malnobla senhonora sklavo! Hamlet . VD:malbonfamaANT:brava2
beloruse:
 бессаромны
ĉeĥe:
 hanebný, nectný, nedůstojný, nešlechetný
france:
 indigne (sans souci de l'honneur), sans honneur
germane:
 ehrlos
hungare:
 szégyentelen, becstelen
itale:
 indecoroso, disonorato
katalune:
 infame, deshonrat
nederlande:
 eerloos
portugale:
 desonrado
ruse:
 бесстыдный
slovake:
 hanebný, nedôstojný
ukraine:
 безчесний, позбавлений честі, власної гідності

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~digno: Mankas fontindiko.
~digno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i, sen~igi: Mankas verkindiko en fonto.