*pont/o PV

*ponto

1.
ARKI Konstruaĵo ebliganta trairon de rivero, fosaĵo, kavo ks: la arkaĵoj de ponto; profunda torento […] super [kiu] estis konstruita nova ponto [1]; lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo [2]; la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj [3]; en la mezo de la rivero estis granda insulo, al kiu kondukis ponto, konstruita sur ŝipetoj [4]; fervoja ponto [5]; stratdefluila ponto [6]; vaporŝipo […] venas al la granda alvetura ponto de Nordenham [7]; (figure) el la vorto kredo leviĝis la ponto de espero [8]; (frazaĵo) bruligi post si la pontojn (malebligi al si ĉiun ŝanĝon de decido) [9]; al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro PrV ; (frazaĵo) la afero ne staras sur pinto de ponto (ne urĝas) PrV . VD:karto, kubo, transpasi
2.
MUZ Parto de kordinstrumento, subtenilo, sur kiu estas streĉitaj la kordoj: la instrumento havas 4 aŭ 5 pontojn [10].
3.
(figure) Interkomunikilo: Lingvo Internacia havas la celon krei inter la gentoj neŭtralan ponton [11]; Hungarlando estas ponto inter oriento kaj okcidento; tiu procedo prezentos ponton de transiroZ ; ŝi serĉis ponton (transiron, pretekston) al pli intima konversacio. VD:pontolingvo
angle:
bridge
beloruse:
1. мост
ĉeĥe:
kapitánský můstek, velitelský můstek
ĉine:
1. 桥 [qiáo]
france:
1. pont (voirie) bruligi post si la ~ojn: brûler ses vaisseaux, brûler les ponts. la afero ne staras sur pinto de ~o: il n'y a pas le feu, il n'y a pas urgence, ça peut attendre. 2. chevalet (partie d'instr. de musique) 3. pont (fig.), lien (fig.), transition
germane:
1. Brücke
greke:
1. γέφυρα
hispane:
puente
hungare:
1. híd
indonezie:
1. jembatan
japane:
[きょう], 船橋 [ふなばし], ブリッジ, 駒 [こま], 懸け橋 [かけはし], 橋渡し [はしわたし]
nederlande:
1. brug
norvege:
1. bro
pole:
1. most
portugale:
1. ponte
rumane:
1. pod
ruse:
1. мост
slovake:
kapitánsky mostík, veliteľský mostík
svede:
1. bro
tibete:
ཟམ་པ་
turke:
1. köprü
ukraine:
міст, пішохідний мостик, сходні, капітанський місток

baskulponto

ARKI Ponto, kies planko havas plurajn partojn, unu aŭ kelkaj el kiuj povas leviĝi kaj malleviĝi ĉirkaŭ horizontala akso, orta al tiu de la ŝoseo: la Londona baskulponto [Tower Bridge] PIV1 .
Rim.: La rilato kun baskulo estas nur proksimuma.
angle:
drawbridge, bascule bridge
ĉeĥe:
sklápěcí most, zdvihací most
france:
pont à bascule
germane:
Klappbrücke, Wippbrücke
hungare:
csapóhíd, billenőhíd, felnyitható híd
japane:
はね橋 [はねきょう]
nederlande:
basculebrug
pole:
most zwodzony
ruse:
разводной мост
slovake:
zdvíhací most
ukraine:
розвідний міст

levponto

ARKI Ponto, kies planko povas leviĝi kaj malleviĝi: ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso [kaj] tute apude de la levponto staris maljuna saliko [12]; mi hastis antaŭen por vidi ĝin plaŭdi en la ĉirkaŭfosaĵon tuj antaŭ la fermita levponto [13].
Rim.: La donitaj ekzemploj ŝajnas montri al kastelaj levpontoj, kiuj fakte estas baskulpontoj . Sed ekzistas alia speco de levponto, ĉe kiu la planko leviĝas per vertikala translacia movo. Ne estas klare, kiel tiaj ĉi pontoj nomiĝas en Esperanto.
ĉeĥe:
padací most, zvedací most
france:
pont-levis
germane:
Hebebrücke
hispane:
puente levadizo
japane:
はね橋 [はねきょう]
nederlande:
ophaalbrug
pole:
most podnoszony
slovake:
padací most, zdvíhací most
ukraine:
підйомний міст

pendponto PV , pendoponto PIV1

ARKI Ponto, kies planko pendas de metalaj ŝnuregoj: la staja pendoponto havas du aŭto-koridorojn en ĉiu direkto, fervojliniojn kaj piedirajn kaj biciklajn vojetojn [14].
14. Monato, Evgeni Georgiev: Ponta ponton malfermas, 2013
ĉine:
悬索桥 [xuánsuǒqiáo], 懸索橋 [xuánsuǒqiáo], 吊桥 [diàoqiáo], 吊橋 [diàoqiáo]
france:
pont suspendu
germane:
Hängebrücke
hispane:
puente colgante
japane:
つり橋 [つりばし]
kekĉie:
ab̕ q̕a
nederlande:
hangbrug
pole:
most wiszący
ukraine:
висячий міст

turniĝanta ponto PV , turnebla ponto PIV1

ARKI Ponto, kies planko povas turniĝi ĉirkaŭ vertikala akso.
france:
pont tournant
germane:
Drehbrücke
nederlande:
draaibrug
pole:
most obrotowy

superponti, transponti

PIV1 (tr)
1.
Meti ponton super io: superponti kanalon; transponti fendegon.
2.
(figure) Transpasi malhelpaĵon, baron: transponti malfacilaĵon; aŭtoj […] servis por rapide transponti grandajn distancojn [15]; genie transponti tiujn ĉi du skolojn [16]; la dokumento ne instrukcias kiel transponti la internan konflikton [17]; la civila socio kaj la privata sektoro havas firman volon transponti tiun dividon [18]; la movado por Esperanto […] celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn [19]. VD:venki
15. Monato, Kiel solvi trafikproblemojn, 2004
16. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
17. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
18. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
19. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
beloruse:
1. пабудаваць мост
ĉeĥe:
být přemostěn, přemosťovat
ĉine:
桥接 [qiáojiē], 橋接 [qiáojiē]
france:
1. ponter 2. dépasser (surmonter), surmonter, vaincre (surmonter)
germane:
überbrücken, überspannen 2. überwinden
hungare:
áthidal
japane:
橋をかける [きょうをかける]
nederlande:
1. overbruggen 2. overwinnen
pole:
1. budować most, zawieszać most, spiąć mostem
ruse:
1. навести мост 2. преодолеть
slovake:
preklenúť, premostiť
ukraine:
зводити міст над чим-н., перекидати міст

superpontigi, transpontigi

(tr)
PV Superponti: venis al mi la demando, kial, dum tutaj jarcentoj, neniu provis transpontigi tiun abismon [20].
ĉeĥe:
překlenout mostem
nederlande:
overbruggen
slovake:
premostiť

administraj notoj

pri lev~o:
    Atenti pri la terminologia ĥaoso ĉ. lev~o.
    [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
baskul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
turniĝanta ~o , turnebla ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.