9baskul/o SPV
9baskulo
- 1. ↝
KrED PIV1 Aparato, konsistanta el trabo, stango, tabulo aŭ simila afero, kies unu ekstremaĵo leviĝas, kiam la alia malsupreniras: la kamionoj estas […] ekipitaj ofte per […] baskulo (ekz. la ŝarĝaŭtoj por liverado de la konstrumaterialoj) [1].
levilo, gruo2
- 2. ↝
KrED PIV1 Ludilo, konsistanta el tabulo aŭ stango, kiu estas ekvilibrigita sur mezpunkto, kaj sur kies ekstremaĵoj povas sidi personoj alterne leviĝantaj kaj malleviĝantaj laŭ la movo de la tabulo aŭ stango.
balancilo
- 3.
[2] Flago kun operacio, ŝaltanta ĝian valoron al la malo de la kuranta; tiu operacio.
- 4.
Aparato, kiu iom ajn longe konservas unu el du siaj statoj kaj laŭ ekstera signalo salte ŝaltiĝas el unu stato al la alia: la meĥaniko de la baskulo estas aparte taŭga por elektra komutado [3].
- angle:
- 1. (bascule) lever 2. seesaw, teeter-totter 3. toggle 4. trigger
- beloruse:
- 1. рычаг, каромысел, вага 2. арэлі 3. пераключальнік 4. трыгер
- france:
- bascule
- germane:
- 1. Schwenkhebel, Schwinghebel, Wippbaum, Hebebaum 2. Wippe, Wippschaukel, Schaukel [sudgermane] 3. Schalter 4. Kippschalter, Umschalter, Wippschalter
- hebree:
- נַדנֵדָה
- hungare:
- 1. himba, kétkarú emelő 2. mérleghinta, libikóka 3. billenőkör, műveletkapcsoló 4. bistabil multivibrátor, trigger
- katalune:
- 1. balança, bàscula 2. palanca (joc) 3. commutació 4. basculador
- pole:
- 1. równoważnia 2. huśtawka 3. przełącznik 4. przełącznik
- ruse:
- 1. рычаг, коромысло, весы (рычажные) 2. качели 3. переключатель 4. триггер
baskuli
(ntr)
- Moviĝi, kiel faras baskulo 1.
- ĉeĥe:
- houpat se
- france:
- basculer (intr.)
- hebree:
- לנדנד
- hungare:
- billeg, hintázik, himbálódzik, ingadozik, libikókázik
- slovake:
- húpať sa