1poezi/o JED

poezio

1.
POE Arto esprimiĝi, ofte per versoj, en kiu la bildoj, la elektitaj sonoj kaj la ritmo servas por veki emociojn ĉe la leganto aŭ la aŭskultanto: sin dediĉi al la poezio; vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino [1]! apude estas la tombo de Dante […] la Poezio ploras pri la mortinto [2]; la simbola lingvo de la moderna poezio [3]; Poezi', ― ho Poezio, ⫽ Vi plenigas niajn korojn, ⫽ Kaj alsorĉas ravajn horojn ⫽ La Printempa Iluzio [4]; Mallonge nur al vi mi volas diri, ⫽ Ke via rim-malkara poezio ⫽ Ne estas art' kreita dum ekstazo [5]. ANT:prozoVD:poemo, poetiko, poetoSUB:lirikoPRT:rimo, stilfiguro
2.
(figure) Forto kapabla veki delikatajn emociojn: ŝia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu ĉi diamanto, [kiu] pruntis sian brilon el la poezio de la animo [6]; [tiu bildo] enhavas en si tutan trezoron da poezio [7]; ĉiu laboro, eĉ la plej proza, enhavas iom da poezio [8]; artista diletanteco […] konvenas al stato de riĉeco […] spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj Marta ; [la] iom kavaj tempioj supozigus homon, dotitan per imagemo kaj poeziemo, pli ol viron de superestrema volpovo, tian, kia li efektive estis [9].
angle:
poetry
beloruse:
паэзія
ĉeĥe:
básnictví, poezie
ĉine:
[shī], 诗 [shī]
france:
poésie
germane:
Poesie 1. Dichtkunst, Dichtung 2. Zauber
hispane:
poesía
indonezie:
puisi
japane:
[し], 詩歌 [しいか], 韻文 [いんぶん], 詩情 [しじょう], 詩趣 [ししゅ]
nederlande:
poëzie
pole:
poezja
portugale:
poesia
rumane:
poezie
ruse:
поэзия
slovake:
poézia
tibete:
སྙན་ངག་
ukraine:
поезія

poezia

Rilata al poezio 1; havanta poezion 2: poezia arto; dancis la elito de la poezia fako de Massolit [10]; ĉu Esperanto estas lingvo poezia (uzata por verki poezion1) [11]? kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj [12]; poezia pentraĵo, koncepto, bildo; Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon [13].
angle:
poetic
beloruse:
паэтычны
ĉeĥe:
básnický, poetický, vázaný
ĉine:
詩意 [shīyì], 诗意 [shīyì]
france:
poétique (adj.)
germane:
poetisch
hispane:
poético, poética
indonezie:
puitis
japane:
詩の [しの], 詩的な [してきな], 詩情豊かな [しじょうゆたかな]
pole:
poetyczny, poetycki
rumane:
poetic, poetică
ruse:
поэтический
slovake:
básnický, poetický
ukraine:
поетичний

poeziaĵo

POE Ĉia ajn verko poezia: versaĵo, soneto, odo, balado, poemo ktp: la libro entenas 37 poeziaĵojn kaj unu prozaĵon [14]; sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! [15]; [la enketisto] esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn [16]; nek en tragedioj nek en alispecaj poeziaĵoj Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon [17].
14. B. Kolker: Estas danĝere esti poetoMonato
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
16. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
17. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
beloruse:
верш, вершаваны твор, паэтычны твор
ĉine:
[shī], 诗 [shī], 詩歌 [shīgē], 诗歌 [shīgē]
france:
poésie (œuvre en vers)
germane:
Gedicht, Dichtung, Poem
hispane:
poema
japane:
[し]
pole:
wiersz, utwór poetycki
rumane:
vers, poeme
ruse:
поэтическое произведение
ukraine:
поетичний твір

poezieco

Eco de tio poezia: en kia mezuro [Esperanto] pruvis sian poeziecon [18]? (pri desegnaĵo) perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo Marta . SUB:lirikeco
beloruse:
паэтычнасьць
ĉeĥe:
poetičnost
france:
caractère poétique (de qc)
germane:
Poesie (Stimmungsgehalt)
japane:
詩性 [しせい], 詩想 [しそう]
pole:
poetyczność
rumane:
poetic
ruse:
поэтичность
slovake:
poetickosť
ukraine:
поетичність

administraj notoj

pri ~o:
    La ekzemplo kun ~emo restis en la dua senco, sed ŝajnas,
    ke ĝi povus egale troviĝi en la unua. Indus apartigi
    tiun derivaĵon. PIV1 citas Z-an ekzemplon de "~o" kun la senco "~aĵo"
    (francismo?).
    La konturoj de la sencoj ne estas sufiĉe klaraj: ~o
    estas arto, sed estas ankaŭ la "materio" produktata
    de tiu arto. Cetere la opozicio "poezio/prozo" koncernas
    nur la formon versan aŭ ne, ĉar ekzistas poezia
    prozo.
    Ankaŭ la artikolo "prozo" meritus reverkon.
    [MB]
  
pri ~eco:
    Plidetaligi la uz-kontekston de ~eco rilate al ~o 2. Eblas
    diri, ke iu ideo estas plena je ~o, sed oni prefere parolos
    pri la ~eco de la ideo. Ŝajnas, ke la nuanco estas nur
    forma.
    La ekz-o el Parnasa Gvidlibro supozigas subtilan nuancon: la
    demando ne estas "ĉu Esperanto estas ~a lingvo?", sed 'en
    kia mezuro ĝi pruvis sian ~econ?". Mi esperas, ke mi
    ĝuste komprenis ĝin.
    Cetere ŝajnas al mi, ke oni volonte uzus ~eca
    anstataŭ ~a en la okazoj, kiam ne temas pri arto.
    [MB]