1poem/o

poemo

1.
POE Grandforma poeziaĵo, pli longa ol balado, ofte disdividita en ĉapitrojn (ĉi-okaze kutime nomatajn kantoj3): antikvaj Hindaj poemoj [1]; la poemoj de Homero kaj Heziodo [2]; la filozofia poemo de Lukrecio „Pri la naturo de la aĵoj“; la romantikaj poemoj de Bajrono; jam ne plu temas pri poemo verkita en Esperanto („La infana raso“ de W. Auld), sed pri poemo, kiu povus esti verkita en neniu alia lingvo, ol Esperanto [3]; senkompara riĉo kaj koncizo, multflanka filozofia erudicio kiun li (Danto) enverŝas en sian Poemon (t.e. en la Dian Komedion) kaj al kiu similan li supozas ankaŭ en la leganto [4].
2.
(evitinde) =Poeziaĵo, versaĵo
Rim.: La poemoj1 ekzistas en ĉiuj literaturoj, sed ial la okcidentaj lingvoj malhavas terminon por tiu formo poezia, kaj la okcidentaj esperantistoj ofte nomas poemo ĉian ajn poeziaĵon. Por parolanto de lingvo kiu havas apartan nomon por poemoj1 tio estas egale stranga, kiel nomi ĉian prozaĵon romano (celante ĉi tiun analogion, Kabe en sia vortaro difinis poemon kiel „romanon en versoj“). La vorto poemo tamen estis oficialiginda nur por la strikta senco grandforma, alie ĝi estus malnecesa duoblaĵo por la vorto „poeziaĵo“. [Sergio Pokrovskij]
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, El la vivo kaj sciencoj, bagateloj
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, El la vivo kaj sciencoj, La deveno de la kiso.
3. G. Waringhien: Recenzo pri „La infana raso“, La nica literatura revuo, 2:3
4. Dante tr. Kalocsay: Infero, Budapest 1933. Antaŭparolo, p. 6a
afrikanse:
gedig
albane:
poemë
amhare:
ግጥም
angle:
poem 1. long poem
arabe:
قصيدة
armene:
բանաստեղծություն
azerbajĝane:
şer
beloruse:
паэма
bengale:
কবিতা
birme:
ကဗျာတစ်ပုဒ်
bosne:
pesma
bulgare:
поема, стихотворение
ĉeĥe:
báseň
dane:
digt
estone:
luuletus
eŭske:
poema
filipine:
tula
france:
poème
galege:
poema
germane:
Gedicht
guĝarate:
કવિતા
haŭse:
waƙa
hinde:
कविता
hispane:
poema
hungare:
költemény
irlande:
dán
islande:
kvæði
japane:
jave:
geguritan
jide:
פּאָעמע
jorube:
ewi
kanare:
ಕವಿತೆಯ
kartvele:
პოემა
katalune:
poema
kazaĥe:
өлең
kimre:
cerdd
kirgize:
ыр
kmere:
កំណាព្យ
koree:
korsike:
puema
kose:
umbongo
kroate:
pjesma
kurde:
helbest
latve:
dzejolis
laŭe:
ເດີ້
litove:
eilėraštis
malagase:
tononkalo
malajalame:
കവിത
malte:
poeżija
maorie:
ruri
marate:
कविता
mongole:
шүлэг
nederlande:
gedicht
nepale:
कविता
njanĝe:
ndakatulo
okcidentfrise:
gedicht
panĝabe:
ਕਵਿਤਾ
paŝtue:
شعر
pole:
1. poemat
portugale:
poema
ruande:
igisigo
rumane:
poem
ruse:
1. поэма
samoe:
tauloto
sinde:
نظم
sinhale:
කවිය
skotgaele:
dàn
slovake:
báseň
slovene:
pesem
somale:
gabay
sote:
thothokiso
sunde:
sajak
svahile:
shairi
taĝike:
шеър
taje:
บทกวี
tamile:
கவிதையை
tatare:
шигырь
telugue:
పద్యం
tibete:
སྙན་ངག་
turke:
1. manzume, destan
ukraine:
вірш
urdue:
نظم
uzbeke:
she’r
vjetname:
bài thơ
zulue:
inkondlo

poemaro

TIP
1.
Kolekto da poemoj1: tradicia majstroverko de orienta poeto estis poemaro el kvin poemoj, nomata „Kvinopo“.
2.
Kolekto da poeziaĵoj: „Plena poemaro“ de Eŭgeno Miĥalski, eldonita en Serio Stafeto (numero 18a, 1994).
beloruse:
зборнік паэмаў
bulgare:
стихотворения
ĉeĥe:
sbírka básní
france:
recueil de poèmes
hispane:
poemario
hungare:
verseskötet
nederlande:
gedichtenbundel
ruse:
1. собрание поэм 2. поэтический сборник
slovake:
zbierka básní

administraj notoj

~aro: Mankas fontindiko.
~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.