nab/o

nabo

1.
TEK Centra parto de rado, en kiu oni enigas la radie dislokitajn stangojn (spokojn) kaj en kies mezon oni metas la akson, ĉirkaŭ kiu okazas la rotacio de la rado: rapidecon de 140 km/h […] havigas 4 elektraj nabomotoroj [1]; grandegaj ventoturbinoj [kies] naboj troviĝas en alteco de 135 metroj [2]. SUP:aksingo
2.
(figure) Centro, pli specife la centra nodo de tia aranĝo strukturita simile al nabo kaj spokoj, en kiu oni atingas alian nodon nur tra la centra: Dubajo estas […] transformata en gigantan zonon de doganlibera butikumado kaj la trian plej grandan flugkompanian nabon de la mondo [3]; interkonsentoj inter „ĉefaj naboj“ de la usona alianco en la regiono Azio-Pacifiko [4]. VD:centralo, fokuso
3.
KOMP Aranĝaĵo interliganta plurajn aliajn aranĝaĵojn: ĉiuj komputiloj en oficeja ĉambro estas konektitaj al la loka reto per nabo fiksita sur la muro en la kontraŭa angulo. VD:enkursigilo, komutilo
angle:
hub
beloruse:
канцэнтратар, хаб 1. утулка, ступіца, трубка (у коле) 3. канцэнтратар, хаб
ĉeĥe:
náboj kola
ĉine:
1. [gǔ], 轂 [gǔ] 3. 集線器 [jíxiànqì], 集线器 [jíxiànqì]
france:
1. moyeu 3. concentrateur (informatique)
germane:
Hub 1. Nabe 2. Hub 3. Hub
hispane:
concentrador (cómputo) 1. buje 3. concentrador (cómputo)
hungare:
hub, fej, hálózati főelosztó 1. kerékagy 3. hub, fej, hálózati főelosztó
japane:
ボス, ハブ [はぶ]
katalune:
concentrador 1. boixa, rodet 3. concentrador
nederlande:
hub 1. naaf 3. hub
perse:
توپی
portugale:
1. cubo (de roda), mancal, chumaceira
ruse:
концентратор, хаб 1. ступица (в колесе), втулка 3. концентратор, хаб
slovake:
náboj kolesa
svede:
nav
turke:
1. poyra, tekerlek göbeği
ukraine:
маточина, втулка

administraj notoj

pri ~o 2.:
      post marki unuopajn sencojn de „nodo“, referencu al specifa senco (plej bone el
      dif)
      [WD]