*mantel/o PV

*mantelo

1.
TEKS Vasta longa senmanika supervesto, kiu malstrikte pendas de sur la ŝultroj: Adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis ĝin ĉirkaŭ la knabineton [1]; mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon [2]; dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon [3]; envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme [4]; kozaka, kavaleria mantelo.
a)
Similaspekta vesto specialcela, kiu ne nepre servas kiel supervesto: reĝa mantelo; frizmantelo.
b)
(figure) Protekto, ŝirmo: etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto [5]; la tiraneco aperus en la velure mola mensogomantelo de la kundecida rajto [6]; okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub mantelo de altruismo [7]. VD:masko, vualo
SUB:burnuso, pelerino, ponĉo
2.
TEKS En la eŭropa modo de post la 18a jc, ĝenerala nomo de supervesto en formo de iom longa kaftano: vojaĝmantelo, pluvmantelo, peltomantelo; homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo Marta ; Mahometo […] deiris de la ĉevalo, prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo [8]; izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua mantelo kun zono ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto, kondukas en la stratoj […] siajn veturilojn [9]. VD:palto, redingoto, surtuto, talaro
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 7:21
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:9
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 9
7. Monato, Stefan Maul: Primitive, 2006
8. C. Bachiller, trad. J. H. Ferreira: La Naskiĝo de la Tabako, en: Fundamenta Krestomatio, 1903
9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
afrikanse:
rok
albane:
pallto
amhare:
ካፖርት
angle:
1. cape, cloak, mantle 2. coat
arabe:
معطف
armene:
վերարկու
beloruse:
паліто, плашч, пылавік
bengale:
কোট
birme:
ကုတ်အင်္ကျီ
bosne:
kaput
bulgare:
палто
ĉeĥe:
kabát, mantl, pláštěnka, plášť
ĉine:
大衣 [dàyī], 袄 [ǎo], 襖 [ǎo], 斗篷 [dǒupeng], 机套 [jītào], 機套 [jītào], 护套 [hùtào], 護套 [hùtào]
dane:
frakke
estone:
mantel
eŭske:
berokia
filipine:
amerikana
france:
cape, manteau
galege:
abrigo
germane:
Mantel
guĝarate:
કોટ
haitie:
rad
haŭse:
gashi
hinde:
कोट
hispane:
capa 1.b manto, abrigo
hungare:
1.b (vminek a)leple 1. köpeny, palást 2. köpeny, kabát
igbe:
uwe
indonezie:
2. mantel
irlande:
cóta
islande:
frakki
japane:
コート
jave:
jas
jide:
מאַנטל
jorube:
ndan
kanare:
ಕೋಟ್
kartvele:
ქურთუკი
kazaĥe:
пальто
kimre:
côt
kirgize:
жүн
kmere:
ថ្នាំកូត
koree:
코트
korsike:
stemma
kose:
ibhatyi
kroate:
kaput
kurde:
post
latine:
tunica
latve:
mētelis
laŭe:
ເປືອກຫຸ້ມນອກ
litove:
kailis
makedone:
капут
malagase:
akanjo
malaje:
kot
malajalame:
അങ്കി
malte:
kowt
maorie:
koti
marate:
डगला
monge:
tsho tiv no
mongole:
цув
nederlande:
mantel
nepale:
कोट
njanĝe:
odula
okcidentfrise:
jas
panĝabe:
ਕੋਟ
paŝtue:
پوښ
pole:
płaszcz
portugale:
casaco, sobretudo, capote, capa
ruande:
ikoti
ruse:
1.a мантия 1.b покров 1. плащ, накидка 2. пальто, макинтош, плащ
samoe:
peleue
sinde:
ڪوٽ
sinhale:
කබාය
skotgaele:
còta
slovake:
plášť, zvrchník
slovene:
plašč
somale:
jaakad
ŝone:
bhachi
sote:
seaparo
sunde:
mantel
svahile:
kanzu
taĝike:
палто
taje:
เสื้อโค้ท
tamile:
கோட்
tatare:
пальто
telugue:
కోటు
tibete:
སྟོད་ཐུང་
ukraine:
пальто
urdue:
کوٹ
uzbeke:
palto
vjetname:
áo
zulue:
isikhumba

frizmantelo

Tuko kiun oni surmetas sur la ŝultrojn de la kliento en frizejo (aŭ en alia simila loko) por protekti liajn vestojn dum hartondado, ŝminkado ktp.
angle:
barber cape, salon cape
france:
blouse de coiffeur
germane:
Frisörumhang
nederlande:
kappersmantel
pole:
peleryna
ruse:
пеньюар (в парикмахерской)

peltomantelo

1.
TEKS Varma vintra mantelo2 el pelto: li estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo Metrop .
2.
TEKS Luksa pelta mantelo2, precipe ina: la aŭtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj frakoj estis videblaj [10].
10. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
angle:
mink
beloruse:
шуба
ĉine:
裘皮大衣 [qiúpídàyī]
france:
manteau fourré, pelisse
germane:
Pelzmantel
hispane:
capa de piel
nederlande:
bontmantel
ruse:
1. шуба 2. шуба

pluvmantelo

Mantelo nepenetrebla de akvo por protekti sin kontraŭ malseka vetero: Berg surhavis pluvmantelon, la mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi – seka Metrop ; de sur liaj ŝultroj pendis granda, akrakolora teksaĵo, kion kun iom da bonvolo oni povus rigardi pluvmantelo VaK .
angle:
raincoat
beloruse:
плашч
ĉine:
雨衣 [yǔyī], 襫 [shì], 襏 [bó]
france:
imperméable
germane:
Regenmantel
japane:
雨がっぱ [あまガッパ], レインコート
ukraine:
непромокальний плащ, дощовик

termantelo

GEOL Interna, varmega kaj gluema parto de la tero, ĉirkaŭ la terkerno kaj sub la terkrusto: helpe de la esplorado pri tertremo de interna lando de Antarkto oni konos la profundan strukturon de terkrusto kaj termantelo [11].
angle:
mantle
beloruse:
мантыя (Зямлі)
ĉeĥe:
zemský plášť
france:
manteau terrestre (géol.)
hispane:
manto terrestre
pole:
płaszcz ziemski
slovake:
zemský plášť

administraj notoj

friz~o: Mankas dua fontindiko.
friz~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pelto~o: Mankas verkindiko en fonto.