leĝer/a PIV1

leĝera

1.
(pri movo) Okazanta sen peno, sen streĉo; facila2: damne, kia rafineco, kiam vi leĝere malstreĉis la korpon, kunmetinte la manojn postnuke [1]; ŝi respondis nur per leĝera kapklino [2]; de la maro blovis leĝera sala vento [3]; Rafo lante etendis la manojn kaj leĝere tenlevis dumane tiun lotusfloron [4]. ANT:streĉaVD:senpenasimpla1
2.
(pri stilo, konduto): Ne postulema, malstrikta, frivoleta: li estas ironie bonintenca poeto, kiu ĝuige pikas per leĝertonaj versoj [5]; la noveloj plej ofte havas etoson leĝeran, tamen ĉiam kun baza akordo serioza aŭ pripensinda [6]; [li] multe ŝatas sian amikon Baniko kaj precipe ties leĝeran edzinon [7]. SIN:facila2ANT:serioza, severaVD:senpretenda
Rim.: Estas malkonsilinde uzi „leĝera“ en la senco de simpla „malpeza“ aŭ „malforta“, ĉar tio kaŭzus komikajn konotaciojn: ˣleĝera artileroˣ, ˣleĝera malsanoˣ. [Wolfram Diestel]
angle:
casual
ĉine:
随便 [suíbiàn], 隨便 [suíbiàn], 不拘 [bùjū], 倜傥 [tìtǎng], 倜儻 [tìtǎng], 馬馬虎虎 [mǎmahūhū], 马马虎虎 [mǎmahūhū]
germane:
lässig, ungezwungen, locker (Stil, Verhalten), leicht (Stil, Bewegung), leger 2. salopp

administraj notoj