*border/i PV

*borderi

(tr)
1.
(iu)
a)
TEKS Garni per ornamaĵo randon de vesto, tuko: paŝis la nomarĥoj en vestoj borderitaj per purpuraj rubandoj [1]. VD:ĉirkaŭkudri, pasamentiSUP:ornami
b)
Garni la randon de objekto per io: tablo, vazo borderita per kupra rondo PV ; borderi trotuaron per ŝtonoj PIV1 .
c)
TEKS(arkaismo) PV =orli
2.
(io) Servi por borderi 1.a1.b:
a)
TEKS [la rigardo] haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston Marta ; (figure) la ĉielo estis delikate borderita de la vesperruĝo [2]; SUP:ornami
b)
ŝtonoj borderas trotuaron VdE ; la kapadocianoj borderis la vojon [3]; tamen ties radianta lumo, tra la peza sieĝo de grizaj nuboj, borderis orkolore la nubpecojn [4]; ili trafis sulkitan, herbokovritan grundan vojon, kiun borderis rubusoj kaj sovaĝaj rozoj [5]. SIN:randi
Rim.: La sencovasteco de ĉi tiu vorto supozeble aperis pro la komenca nekohereco kaj neprecizeco de la diverslingvaj tradukoj en la Universala Vortaro. La vortaroj ne akordas inter si: VdE konas nur sencojn 1.c kaj 2.b, PV konas ĉiujn ĉi-supre donitajn sencojn, sed PIV1 neprigas nuancon de plifortikigo ĉe senco 1.b, forĵetas sencon 1.c, supozeble pro ĝia senutileco post la apero de „orli“ kaj ankaŭ sencon 2. Ĉi-lasta forĵeto estis farita tute konscie, kiel montras la modifo de la Kabe-a ekzemplo de ŝtonoj borderas trotuaron al borderi trotuaron per ŝtonoj. Povas esti, ke la ĝeno de renversebla konstruo (la instrumenta adjekto povas fariĝi subjekto) ludis rolon en la forĵeto de senco 2, sed tiu renversebleco ekzistas ankaŭ ĉe aliaj verboj (ekz-e „garni“, „ornami“,...) kaj la koncerna senco plu estas uzata, precipe en literatura stilo.
VD:kadri, enkadrigi.
angle:
border
beloruse:
аблямоўваць, атачаць, акружаць
bretone:
bevenniñ
ĉeĥe:
lemovat kožešinou, našít lemovku, obroubit stužkou, obšít
ĉine:
1. 縿 [shān]
france:
border (garnir d'une bordure)
germane:
säumen
hebree:
לקשת את שולי הבגד
hispane:
1.a ribetear
japane:
縁取る [ふちどる]
pole:
1.a obrębiać, szamerować, lamować 1.b obramowywać, bramować, obrębiać 2.a obrębiać 2.b obramowywać, bramować, obrębiać
portugale:
1.a bordar
ruse:
окаймлять
slovake:
obklopovať, olemovať, vrúbiť
ukraine:
облямовувати

bordero

Borderaĵo: TEKS ĉirkaŭ la aperturo [de la tuniko] estu teksita bordero [6]; inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero [7].
Rim.: Pro la verba karaktero de la radiko la formo kun sufikso -aĵ aspektas preferinda malgraŭ la zamenhofeco de „bordero“.
angle:
border
beloruse:
аблямоўка, лямоўка, шляк
bretone:
bevenn
ĉeĥe:
lem, obruba
france:
bordure
germane:
Saum
hebree:
גבול
hispane:
ribete
japane:
縁取 [ふちど], 縁飾り [ふちかざり]
pole:
obramowanie, obrąbek, lamówka, szamerunek
ruse:
кайма, бордюр
slovake:
lem, obruba, obšívka

borderaĵo

Io, per kio oni borderas 1.a1.b; io, kio borderas 2: TEKS distrite li palpis la borderaĵon de la ŝirmilotuko [8]; granita borderaĵo de trotuaro PV .
angle:
border, edging
beloruse:
аблямоўка, лямоўка, шляк
bretone:
bevenn
france:
bordure
germane:
Saum
hispane:
ribete
pole:
obramowanie, obrąbek, lamówka, szamerunek
ruse:
кайма, бордюр
ukraine:
бордюр, облямівка

refaldoborderi

(tr)
(arkaismo) [9]
TEKS=orli
9. L. Bastien: Vocabulaire de poche espéranto-français, ourler
angle:
hem
beloruse:
падшываць, падрубаць (швом)
germane:
doppelt eingeschlagen säumen
hispane:
dobladillo
pole:
obrębiać, mereżkować, wywijać skraj materiału
ruse:
подрубать (материю), подшивать (материю)

administraj notoj