*se

*se

(dependiga konjunkcio)
1.
En la okazo ke..., imagante ke..., kondiĉe ke...: se li jam venis, petu lin al mi[1]; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston PrV ; se malriĉulo sukcesas, li ĉion forgesas PrV ; se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos PrV ; se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribi Hamlet ; se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povus sveni, se mi restos sola; ĉiuj proklamis, ke ili estas pretaj limigi la armadojn, se la ceteraj nacioj komencos; se mi estus sana, mi estus feliĉa [2]; mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj Hamlet ; se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li [3]; ho, se mi havus (kiom deziras havi!) rifuĝejon [4] (vd optativo) ! ĉio havas sian se kaj sed PrV (vd medalo, difekto); mi estus kontenta, se nur mi povus iom ripozi. VD:escepte se, kiel se, kvazaŭ
2.
MAT[5] Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera: se nombro estas dividebla per 4, ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:sufiĉa kondiĉo.
afrikanse:
indien
albane:
nëse
amhare:
ከሆነ
angle:
if
arabe:
إذا
armene:
եթե
azerbajĝane:
əgər
beloruse:
калі
bengale:
যদি
birme:
အကယ်.
bosne:
ako je
bulgare:
1. ако
ĉeĥe:
jestliže, -li, kdyby
dane:
hvis
estone:
kui
eŭske:
bada
filipine:
kung
finne:
jos ho, ~ mi havus: olisipa minulla.
france:
si
galege:
se
germane:
wenn 1. wenn, falls 2. wenn
greke:
αν
guĝarate:
જો
haitie:
si
haŭse:
idan
hebree:
אם
hinde:
अगर
hispane:
si (condicional)
hungare:
1. ha, amennyiben szegényből lett gazdag hamar elhiszi magát. ~ Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos: ha Jancsi nem vet, János nem arat. 2. ha
igbe:
ma ọ bụrụ na
irlande:
más rud é
islande:
ef
japane:
もし
jave:
yen
jide:
אויב
jorube:
ti o ba ti
kanare:
ವೇಳೆ
kartvele:
თუ
kazaĥe:
егер
kimre:
os
kirgize:
эгер
kmere:
ប្រសិនបើ
koree:
korsike:
si
kose:
ukuba
kroate:
ako
kurde:
ger
latine:
si
latve:
ja
laŭe:
ຖ້າຫາກວ່າ
litove:
jei
makedone:
ако
malagase:
raha
malaje:
jika
malajalame:
എങ്കില്
malte:
jekk
maorie:
ki te
marate:
तर
monge:
yog tias
mongole:
Хэрэв
nederlande:
als, indien
nepale:
यदि
njanĝe:
ngati
norvege:
hvis
okcidentfrise:
wil
panĝabe:
ਜੇ
paŝtue:
که
pole:
jeżeli 1. jeżeli, gdy, gdyby 2. jeśli
ruande:
niba
ruse:
если
samoe:
ana
sinde:
ته
sinhale:
නම්
skotgaele:
ma
slovake:
ak, keby
slovene:
če
somale:
haddii
ŝone:
kana
sote:
haeba
sunde:
upami
svahile:
kama
svede:
1. om, ifall 2. om
taĝike:
агар
taje:
ถ้า
tamile:
என்றால்
telugue:
ఉంటే
tibete:
གལ་ཏེ་
ukraine:
якщо
urdue:
اگر
uzbeke:
agar
vjetname:
nếu
volapuke:
if
zulue:
uma

se eĉ, eĉ se

(dependiga konjunkcio)
Ankaŭ en la malprobabla, ekstrema okazo ke...: se eĉ malmulte ni puŝos, la muro tuj falos; mi trovos la kernon de la vero, se ĝi sidus eĉ en la plej profunda kaŝiteco Hamlet ; postulu rekompencon ‐ eĉ se ĝi estus duono da regno, vi ricevos ĝin [6].
beloruse:
нават калі, хоць бы
finne:
vaikka
france:
même si, quand bien même
japane:
たとえ~であっても
nederlande:
zelfs indien
pole:
choćby, chociażby, gdyby nawet, jeśli nawet

nur se

MAT[7]
Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera: nombro estas dividebla per 4, nur se ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:necesa kondiĉo.
Rim.: La efiko de tiu konjunkcio estas simila al tiu de „se“, sed ĝi enkondukas la duan propozicion de la implico, ne la unuan.
angle:
only if
beloruse:
толькі калі
ĉeĥe:
jen jestliže, jen když, jen tehdy když, jen za podmínky
france:
seulement si
germane:
nur wenn
hungare:
csak akkor, ha
nederlande:
enkel als
norvege:
kun hvis, bare hvis
pole:
tylko jeśli, pod warunkiem, że
ruse:
только если
slovake:
len ak
svede:
endast om

se kaj nur se, se... kaj nur tiam (s.n.s.)

MAT[8]
Konjunkcio signifanta, ke la ekvivalento de du propozicioj estas vera: nombro estas dividebla per 6, se kaj nur se ĝi estas dividebla per 2 kaj 3 („dividebla per 6“ estas ekvivalenta al „dividebla per 2 kaj 3“).
angle:
if and only if, iff
beloruse:
калі і толькі калі
finne:
jos ja vain jos, silloin ja vain silloin, kun
france:
si et seulement si, ssi
germane:
wenn und nur wenn
hebree:
אם ורק אם, אםם
hungare:
akkor, és csak akkor
pole:
wtedy i tylko wtedy gdy, wtw gdy
ruse:
тогда и только тогда, если и только если
svede:
om och endast om, omm

seo

1.
(komune) kondiĉo1kondiĉo2: prezenti tuj ĉiujn seojn kaj sedojn al iu surstratulo [9]; La unua „seo“ („se plejmultaj esperantistoj konsciiĝos…“) estas raŭmisma [10].
2.
KOMPKompLeks Branĉa ordono, kiu ebligas dum la rultempo, depende je la kuranta valoro de kondiĉo4, elekti iun el du ordonoj (nomataj branĉo, alternativo) estkiel agon, per kiu daŭriĝu la programplenumo.
9. Rudolf Fischer: Responde al «Propede…kio?» de Renato Corsetti, ((el Ret-Info)
10. Nikolao Gudskov: Legu kaj enpensiĝu, La Ondo de Esperanto, 1998. №10 (48).
angle:
2. IF statement, conditional statement
pole:
1. warunek 2. polecenie warunkowe, rozkaz warunkowy
ruse:
2. условный оператор

administraj notoj

nur ~: Mankas dua fontindiko.
nur ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: Mankas dua fontindiko.
~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.