iteraci/o PIV1

iteracio

1.
MATKOMP Ripetado de matematika aŭ komputa proceduro aplikata al la rezulto de antaŭa apliko, ekz-e por sumi elementojn de opo aŭ por trovi pli bonan aproksimon de la solvo: programi rikuron1 per iteracio; senfina iteracio (iteracio programita tiel, ke la kondiĉo de ĝia fino neniam plenumiĝas); ĉiu iteracio havas etikedon […] tuj antaŭ la komenco de la iteracio […], la plej interna iteracio havas kondiĉon [1]; (figure) ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la generacioj da kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo [2].
2.
(komune) Rundo; iteraciero: ni bezonis plurajn iteraciojn, ĝis ni fine atingis interkonsenton [3]; mi kontrolis […], ĉu la antaŭa iteracio de „Lernu“ […] havis serĉfunkcion [4].
angle:
senfina ~o: infinite loop. 1. iteration
beloruse:
 ітэрацыя, цыкль (ітэратыўны) senfina ~o: бясконцы цыкль.
ruse:
senfina ~o: бесконечный цикл. 1. итерация
ukraine:
 ітерація, інформ. цикл

iteracia

MATKOMP Uzanta iteracion, rilata al iteracio: iteracia metodo; la iteracia nombrilo alkrementas aŭ dekrementas laŭ la variablo [5].
angle:
 iterative
beloruse:
 ітэратыўны
ruse:
 итеративный

iteracii

(ntr)
MATKOMP Plenumi iteracion, ripetadi iun procedon: iteracii super elementoj de tabelo; fraktaloj povas esti […] iteraciitaj sistemoj de funkcioj [6].
angle:
 to iterate
beloruse:
 ітэраваць
ruse:
 итерировать

iteraciero KompLeks

MATKOMP Unuopa apliko de iteraciata ago: Helpo pri la komando „continue“: Pasu al la sekva iteraciero de FOR, WHILEUNTIL [7].
angle:
 iteration step
beloruse:
 крок ітэрацыі
ruse:
 виток итерации, шаг итерации
ukraine:
 крок ітерації

iteraciilo KompLeks

MATKOMP Operatoro kiu aplikas operacion aŭ algoritmon al ĉiu elemento de aro: la arteoria iteraciilo matematike skribata kiel `{f(x): x in a}` en programlingvo povas aspekti kiel por x en a faru f(x); la matematikaj iteraciiloj ∑, ∏ [8]; la produtoperatoro, simbolata de , estas iteraciilo programlingve esprimata ekz-e tiel: p:=1; por p en a faru p := p * f(x); (kaj simile pri ).
angle:
 iterator
beloruse:
 ітэратар
ruse:
 итератор

iteracia ordono

KOMP En programlingvoj, lingva esprimilo (malsimpla ordono2) destinita por programi iteraciojn: C1.d disponigas tri specojn da iteraciaj ordonoj.
angle:
 loop statement
beloruse:
 апэратар цыклю
ruse:
 оператор цикла

kondiĉa iteracio

KOMP En pliparto da programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la okazigon de ripetoj de la iteraciata korpo kondiĉas bulea esprimo: kondiĉa iteracio konvenas por komputi aproksimojn.
angle:
 while-loop
beloruse:
 цыкль з умовай
ruse:
 цикл с условием

komenckondiĉa iteracio KompLeks

KOMP Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 estas testata antaŭ la eventuala plenumo de iteraciero: en komenckondiĉa iteracio la korpo de iteracio povas plenumiĝi nulfoje.
angle:
 pre-test while-loop
beloruse:
 цыкль з папярэдняй умовай

finkondiĉa iteracio KompLeks

KOMP Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 de daŭrigo estas testata post la plenumo de iteraciero: en finkondiĉa iteracio la korpo de iteracio estas plenumata almenaŭ unufoje.
angle:
 post-test while-loop, do while loop
beloruse:
 цыкль з умовай працягу

nombrila iteracio KompLeks

KOMP En programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la ripetadon regas krementata nombrilo1: nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado.
angle:
 for-loop
beloruse:
 цыкль з парамэтрам
ruse:
 цикл с параметром

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.