kompoŝt/o PIV1

kompoŝto

HOR Fekunda teraĵo ricevata de malkomponiĝo de vegetaĵoj: terverma kompoŝto estas konsiderata la plej bona biologia sterkaĵo entute [1]. VD:mulĉo
1. [A. Oberndorfer]: Kiel produkti bonan kompoŝton, Esperanta Retradio, 2014-05-05
angle:
compost
beloruse:
кампост
ĉine:
堆肥 [duīféi]
france:
compost
germane:
Kompost
japane:
堆肥 [たいひ], コンポスト
pole:
kompost
rumane:
compost
ukraine:
компост

kompoŝtado

HOR Farado de kompoŝto: kompoŝtado estas malnova praktiko [2].
2. R. P. Sawadogo: Relerni kompoŝtadon, monda solidareco, 2002-01 (72)
beloruse:
кампаставаньне
france:
compostage

kompoŝtigi, kompoŝti

(tr)
Igi kompoŝton, transformi en kompoŝton: kompoŝtigi la vegetaĵojn [3]; kompoŝtu viajn ne manĝatajn manĝaĵojn [4].
3. R. Triolle: Ekologio kaj konsumismo, Monato, 2012-2018
4. -: veganaesperantisto, [vidita en 2024]
beloruse:
кампаставаць
france:
composter

kompoŝtigebla, kompoŝtebla

Taŭga por kompoŝtiĝo: gravas noti, ke terminoj kiel […] „natura“ kaj „kompoŝtebla“ ne estas reguligitaj terminoj [5].
beloruse:
прыдатны да кампаставаньня
france:
compostable

kompoŝtujo

HOR Ujo en kiu oni okazigas fermentadon de vegetaĵoj, kiu produktas kompoŝton: Laŭra elvenis portante sitelon da forĵetaĵoj el la kuirejo; ŝi preterpasis min sur sia vojo al la kompoŝtujo [6].
6. J. Lindstedt: La Helikoj, Monato, 2012-2018
beloruse:
кампостная яма
france:
composteur

administraj notoj