2kompot/o JED

kompoto

KUI
Manĝaĵo farita el fruktoj kuiritaj kun sukero, akvo aŭ vino, ks: ĉokolado kaj klementina kompoto [1]; dum la tago mi trinkis akvon, sukon kaj kompoton [2]; Silente nun kaj kun metod' ⫽ Vi fiŝkaptadas en kompot' ⫽ Por savi ĝin de la pere' / Sur fundo kompotuja [3]. (figure) mi havas grandan deziron fari kompoton el ŝia tuta vizaĝo [4].
Rim.: La kompotoj tre varias en sia konsisto laŭ lando: en Polando ĝi estas densa, spicita suko, en Germanujo ĝi konsistas el fruktopecoj en siropo kaj en Francujo temas pri kaĉigitaj fruktoj. Ŝajnas ke Esperantaj verkistoj ne tre ĝeniĝas pri tiuj diferencoj. Por eviti miskomprenojn eble estas pli bone paroli pri ‚siropo‘, ‚fruktokaĉo‘, ‚fruktodeserto‘ aŭ alternative precizigi per ‚pola kompoto‘, ‚franca kompoto‘ ks. [Wolfram Diestel]
angle:
compote
beloruse:
кампот
ĉeĥe:
kompot, nakládané ovoce
france:
compote, fruits au sirop
germane:
Kompott
hispane:
compota
japane:
コンポート
katalune:
compota
nederlande:
moes
pole:
mus
portugale:
compota
ruse:
компот
slovake:
kompót
turke:
hoşaf, komposto
ukraine:
компот

administraj notoj