1inteligent/a PV

inteligenta

Facile komprenanta kaj vigle pensanta: inteligenta infano, lernanto, servisto; li ne estas tre inteligenta rilate al sia aĝo; (figure) inteligentaj rigardoj, respondoj; dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj Marta ; homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita Marta ; la policestro estis homo inteligenta: li tuj divenis, kiu estis la mortiginto [1]; (arkaismo) (figure) la plimulto de la inteligenta mondo (de la monda intelektularo) jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua EE . VD:prudenta, sagaca, saĝa, sprita, ruza.
angle:
intelligent, smart, clever, bright
ĉeĥe:
chápavý, inteligentní
ĉine:
聪明 [cōngming], 㑩 [luó], 慧黠 [huìxiá], 穎悟 [yǐngwù], 聪 [cōng], 聪慧 [cōnghuì], 智慧 [zhìhuì], 俐 [lì], 聪敏 [cōngmǐn]
france:
intelligent, malin, ingénieux
germane:
intelligent, klug, schlau, clever
hispane:
inteligente
hungare:
intelligens, értelmes, jó felfogóképességű
ide:
inteligenta
japane:
聡明な [そうめいな], 頭のよい [あたまのいい], 利口な [りこうな]
nederlande:
intelligent, slim, pienter
pole:
inteligentny
portugale:
inteligente
ruse:
смышлёный, сообразительный
slovake:
chápavý, inteligentný, rozumový
svede:
intelligent
tibete:
རིག་པ་ཅན་
ukraine:
розумний, тямущий, інтеліґентний

inteligento

Kapablo facile kompreni kaj vigle pensi: la inteligento konsistas el tio, ke per juĝkapablo kaj rezonado homoj eltrovas solvojn pri problemoj, kiujn starigas la vivo [2]; savi ĝin povis nur granda inteligento kaj detala kompreno de l' situacio [3]; la homa inteligento [...] tre facile eraras [4]; la kamparanoj kovris al vi la tutan mondon, vualis vian inteligenton [5]. SIN:intelektoVD:komprenemo, komprenkapablo, komprenpovo
angle:
intelligence
ĉeĥe:
inteligent, vzdělanec
france:
intelligence, intellect
germane:
Intelligenz
hispane:
inteligencia
nederlande:
intelligentie
pole:
inteligencja
portugale:
inteligência
ruse:
смышлёность, сообразительность
slovake:
inteligent, vzdelanec
svede:
intelligens

inteligenteco

Inteligento: plenumi sian taskon kun inteligenteco; havi grandan inteligentecon pri la negoco; la faraono rimarkis en [tiuj soldatoj] inteligentecon kaj kvietan energion [6]; vivecaj okuloj indikis inteligentecon pli ol ordinaran [7]; en tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo Marta ; (arkaismo) tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco (de la monda intelektularo) [...] vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn EE .
Rim.: Eblas fojfoje percepti nuancon inter la kapablo (inteligento) kaj ies eco posedi ĉi tiun kapablon (inteligenteco).
angle:
intelligence
ĉeĥe:
inteligence, inteligentnost
ĉine:
智慧 [zhìhuì], 智力 [zhìlì], 智能 [zhìnéng]
france:
intelligence, intellect
germane:
Intelligenz
hispane:
inteligencia
hungare:
jó felfogóképességű
ide:
inteligenteso
japane:
聡明さ [そうめいさ], 英知 [えいち], 理解力 [りかいりょく], 知能 [ちのう], 才能 [さいのう]
nederlande:
intelligentie
pole:
inteligencja
portugale:
inteligência
ruse:
смышлёность, сообразительность
slovake:
inteligencia
svede:
intelligens
ukraine:
розум, тямовитість, кмітливість, інтеліґентність

inteligentulo

1.
Homo inteligenta: se oni observas la homojn, oni konstatas, ke inter ili troviĝas malmulte da inteligentuloj: preskaŭ ĉiuj ja estas kutimuloj, rutinuloj, tradiciuloj [8].
2.
(arkaismo) Intelektulo: mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro [9].
angle:
1. intelligent person 2. intellectual
ĉeĥe:
inteligent, vzdělanec
ĉine:
1. 知識分子 [zhīshifènzǐ] 2. 知識分子 [zhīshifènzǐ], 讀書人 [dúshūrén]
germane:
1. intelligenter Mensch 2. Intellektueller, Intellektuelle
hungare:
1. intelligens ember, értelmes ember 2. entellektüel, értelmiségi ember
japane:
才人 [さいじん], 英才 [えいさい]
pole:
1. inteligent 2. inteligent, intelektualista
portugale:
1. pessoa inteligente
slovake:
inteligent, vzdelanec

malinteligenta

Ne inteligenta, stulta: la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj [10]; eĉ la plej malinteligentaj policanoj pensus pri tio [11].
angle:
unintelligent, stupid
ĉeĥe:
hloupý, neinteligentní
ĉine:
愚蠢 [yúchǔn], 三八 [sānbā], 笨 [bèn], 蠢 [chǔn], 侗 [tóng], 倥 [kōng], 嚚 [yín], 懵 [měng], 頑 [wán], 呆 [dāi], 痴 [chī]
france:
inintelligent, sot
germane:
unintelligent, nicht intelligent, unklug, dumm, blöd
hungare:
unintelligens, nehéz felfogású
japane:
愚鈍な [ぐどんな], ばかな, 頭の悪い [あたまのわるい]
pole:
tuman, matoł, głupek
portugale:
rude, bronco, burro (f; não inteligente)
slovake:
hlúpy, neinteligentný
ukraine:
тупий, тупоумний, неінтеліґентний

arta inteligento, artefarita inteligento

KOMP Branĉo de komputiko, kiu aŭtomatigas lernadon, rezonon, decidadon, ĝenerale por solvado de kompleksaj problemoj: komence de la 1960-aj jaroj mondvaste oni instalis laboratoriojn por esplori la artan inteligenton [12]; sistemo ... uzas artefaritan inteligenton por identigi vian tiparon per simplaj demandoj [13]
12. Vikipedio, roboto, 3013-03-08
13. CastleType: Identigi tiparon, 2012
angle:
artificial intelligence
ĉine:
人工智能 [réngōngzhìnéng]
france:
intelligence artificelle
germane:
künstliche Intelligenz
nederlande:
kunstmatige intelligentie

administraj notoj