*saĝ/a PV

*saĝa

1.
Posedanta saĝon: Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono […] kaj diris: Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo [1].
2.
Inteligenta kaj sperta: pli bona estas saĝa malamiko ol malsaĝa amiko PrV ; kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando [2]; feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas PrV ; saĝaj spertoriĉaj vortoj Ifigenio .
3.
Prudenta: kiu kolektas dum la somero [kaj] kiu retenas siajn lipojn estas saĝa [3]; ĉiuj aprobis tiun saĝan decidon.
angle:
wise, sensible
beloruse:
мудры
ĉeĥe:
moudrý
france:
raisonnable, sage (adj.), sensé
germane:
weise, klug
hispane:
sabio
hungare:
bölcs, okos, értelmes
indonezie:
bijaksana
itale:
saggio (agg.)
nederlande:
wijs, verstandig
pole:
mądry, rozumny
portugale:
sábio
ruse:
мудрый
slovake:
múdry
tibete:
མཁས་པ་

saĝo

1.
Eksterordinara, supera scio kaj inteligento: la saĝo de Salomono [4]; la saĝo de Dio [5]; ili ektimis la reĝon (Salomonon), ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio [6].
Rim.: Do, tiusence saĝo estas pli altvalora ol prudento: akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro, kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento [7]; saĝulo estas fenomeno pli eksterordinara ol prudentulo (prudento estas atributo de burĝo aŭ filistro, saĝo konvenas al filozofo, profeto, dio). Krome, la prudento estas racia, dum saĝo povas esti malprudenta (kiel Diogeno), intuicia kaj superracia; oni povas havi saĝan koron [8], sed ne „prudentan koron“. [Sergio Pokrovskij]
2.
Prudento: Dio puni deziras, li la saĝon fortiras PrV ; perdi la saĝon PrV ; pli da babilemeto ol da saĝoZ ; feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj […] akiris prudenton [9].
3.
Intelekto: kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas PrV ; saĝo (erudicio) abunda, sed ne profunda PrV ; la homa saĝo […] ne povas ĉirkaŭpreni tiujn aferojn [10]; en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo (oni lernu en ĉiu aĝo) PrV ; havi genian saĝon [11].
angle:
wisdom
beloruse:
1. мудрасьць 2. разважлівасьць, абачлівасьць 3. розум
france:
sagesse
germane:
Weisheit, Klugheit
hispane:
sabiduría, sensatez, prudencia, juicio
hungare:
1. bölcsesség perdi la ~on: eszét veszti 2. ész, értelem 3. ész
indonezie:
kebijaksanaan
itale:
saggezza
nederlande:
wijsheid
pole:
mądrość, rozum 1. mądrość
portugale:
sabedoria, sensatez, prudência, juízo
ruse:
1. мудрость 2. разум 3. ум
slovake:
múdrosť
tibete:
3. ཤེས་རབ་

saĝeco

Saĝo1: kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo […] kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco [12]; la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco [13]; ĉe sia tuta saĝeco la majstro tamen estis nur malriĉa [14].
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:30,34
13. La Nova Testamento, Jakobo 3:17
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
angle:
wisdom
beloruse:
мудрасьць
france:
sagesse
germane:
Weisheit, Klugheit
hispane:
sabiduría
hungare:
bölcsesség, okosság
indonezie:
kebijaksanaan
itale:
saggezza
nederlande:
wijsheid
pole:
mądrość
portugale:
sabedoria
ruse:
мудрость
tibete:
ཤེས་རབ་

saĝulo

Homo havanta saĝon, inteligenton, prudenton, komprenemon: en mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa PrV ; kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas PrV ; li ne estas el grandaj saĝuloj [nek] elpensis la filozofian ŝtonon PrV .
beloruse:
мудрэц
france:
sage (subst.)
germane:
li ne estas el grandaj ~uloj: er gehört nicht zu den Hellsten Weiser
hungare:
bölcs
pole:
mędrzec
ruse:
мудрец

saĝumi

Afekte, troe, ĝene rezoni kaj paroli laŭ la maniero de saĝa homo: interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi [15]; junuloj sin kredas saĝaj, sed efektive ili nur saĝumas, ili afektas saĝon per falsa kaj subtila rezonado kaj harfendado [16]; kial vi do saĝumas – ekkriis senpacience Patro Pasero [17].
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
16. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
17. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
france:
ergoter, pinailler
germane:
schlaumeiern, klugscheißen

malsaĝa

1.
Ne posedanta normalan spiritostaton nek ĝustan juĝkapablon: oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn EE ; dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo [18]; kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo [19]; malsaĝulo ofte estas profeto PrV . VD:freneza
2.
Malprudenta, malmodera kaj nesingarda en la praktika konduto: malordema kaj malsaĝa, li ne taŭgas por sia ofico; malsaĝe malŝpari la hereditan monon. ANT:prudenta
3.
Seninteligenta, stulta: malsaĝa kiel ŝtipo PrV ; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo [20].
beloruse:
1. утрапёны, шалёны 2. неразумны, неабачлівы 3. дурны, бязглузды
france:
déraisonnable, insensé, stupide
germane:
1. irr, irre, närrisch, verrückt 2. unklug, unweise 3. dumm, dämlich, verblödet
hispane:
insensato, imbécil, necio
hungare:
1. bolond, őrült 2. eszetlen 3. buta, ostoba, hülye
itale:
stolto, scriteriato 3. scemo, sciocco
nederlande:
dom, stom
pole:
głupi, nierozumny
portugale:
tolo, insensato, imbecil, néscio
rumane:
prost
ruse:
1. безумный 2. неразумный 3. глупый, дурной
slovake:
hlúpy

malsaĝeco

Seninteligenteco, ne bona juĝado pri situacioj, celoj kaj rimedoj: ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam PrV ; malpacienculo elmontras malsaĝecon [21]; en la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero [22].
france:
déraison
germane:
Dummheit, Narrheit
pole:
głupota

malsaĝulo

Homo ne havanta saĝon, sen prudento, sen sana konsidero de situacioj: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon PrV ; danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj PrV ; komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko [23].
23. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
beloruse:
дурань
france:
insensé (subst.), sot (subst.)
germane:
Narr, Dummkopf, Irrer
hungare:
ostoba
nederlande:
domoor, dommerik
pole:
głupiec
ruse:
глупец

supersaĝi

(tr)
Agi pli saĝe, per sia saĝo superi: ĉi tiun ni iel supersaĝos [24].
24. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
france:
surpasser en sagesse
germane:
überlisten

komuna saĝo

(frazaĵo)
Prudento, kapablo por juĝi ordinarajn situaciojn, saĝo2: granda parto de la iraka popolo ĝojas pri forigo de terura diktaturo, komuna saĝo diras, ke tio estas kredebla [25]; ĉiuj kun komuna saĝo konvinkiĝis, ke Japanio bezonas plialtigi la imposton por financi la ĉiam kreskantan elspezon [26].
25. Monato, Hektor Alos i Font: Ĉu kompatindaj irakanoj?, 2004
26. Monato, Isikawa Takasi: Impostaltigo, 2014
france:
bon sens, sens commun
germane:
gesunder Menschenverstand
hungare:
józan ész
indonezie:
akal sehat
nederlande:
gezond verstand
pole:
mądrość zbiorowa

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.