1enket/o MT
enketo 
- 1. ↝
- Juĝa aŭ oficiala esploro: se viro kuŝas kun […] sklavino, ordonita al viro […], tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera [1]; Nun malfermu, civitan', / De ekstere sonas peto, / La policokapitan' / Al vi venas por enketo [2]! prokuroroj kaj polico devis denove esplori la aferon, sed la rezulto estis same klara kaj evidenta kiel post la unua enketo [3].
- 2. ↝
-
Metoda esploro pri ia okazaĵo aŭ opinio:
la rezultoj de la enketo certe ŝokis kaj instruistojn kaj
gepatrojn
[4];
la enketo atentigis ankaŭ, ke en Ĉinio inter la
mortintoj pro fumado 45 % suferis pro kronika malsano
ĉe pulmo, 15 % malsaniĝis je pulma kancero
[5];
la enketinstituto Eurostat konstatas, ke ĝis 2025 la
EU-loĝantaro kreskos nur
iomete, kaj nur danke al enmigrado
[6].
opinisondo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:20
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
3. S. Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 5a
4. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
5. Mu Binghua: Mortintoj pro fumado, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 21a
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ago pro aĝo, 2005
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
3. S. Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 5a
4. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
5. Mu Binghua: Mortintoj pro fumado, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 21a
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ago pro aĝo, 2005
- angle:
- inquiry, investigation, survey
- ĉeĥe:
- anketa
- france:
- enquête 1. investigation
- germane:
- Untersuchung 1. Ermittlung 2. Erhebung, Umfrage
- hispane:
- investigación, encuesta 1. investigación 2. encuesta
- indonezie:
- 1. investigasi 2. angket
- itale:
- indagine, inchiesta
- nederlande:
- enquête
- pole:
- 1. śledztwo, dochodzenie 2. ankieta
- portugale:
- 1. inquérito, investigação, sindicância
- ruse:
- 1. дознание, следствие 2. расследование
- slovake:
- anketa
enketi ↝
(x)
- Enkete esplori: la polico nun enketas pri pliaj 140 eventuale suspektaj mortoj [7]; usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj [8]; ja antaŭe lernejanoj seksumis: tiam, tamen, tio estis socie netolerebla kaj do neniu parolis, neniu prie enketis [9]; post vasta enketado inter religiuloj evidentiĝis ke ili ne esprimis malagrablajn sentojn rilate la virgulinon [10];
7.
Monato, Paul GUBBINS: BRITIO:
Doktoro Morto
8. P. S. Viana: Tro malpezaj beboj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 20a
9. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
10. Monato, Malkopiilo, 93/10
8. P. S. Viana: Tro malpezaj beboj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 20a
9. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
10. Monato, Malkopiilo, 93/10
- angle:
- make an inquiry, investigate, survey
- ĉeĥe:
- dotazovat se (anketně), provádět anketu
- france:
- enquêter
- germane:
- erheben, ermitteln, untersuchen
- hispane:
- encuestar
- itale:
- indagare
- nederlande:
- enquêteren
- pole:
- prowadzić śledztwo, prowadzić dochodzenie, przeprowadzać ankietę
- portugale:
- investigar
- ruse:
- расследовать
- slovake:
- prevádzať anketu
enketilo ↝
- Demandilo, gvida dokumento por enketado: la eldonejo sendis malgrandan enketilon al 500 abonantoj [11]; ni preparis malgrandan enketilon, por ekscii ion pli pri la lernejaj rezultoj [12]; en la hoteloj de Vilnius estis disvastigitaj enketiloj, sur kiuj oni petis pritaksi la urbon je turisma vidpunkto [13].
11.
Monato, Paul Peeraerts: Statistiko, 2003
12. K. Van Damme: enketilo, soc.culture.esperanto, 2007-01-22
13. Monato, Laimius Stražnickas: Turisma ŝoko, 2004
12. K. Van Damme: enketilo, soc.culture.esperanto, 2007-01-22
13. Monato, Laimius Stražnickas: Turisma ŝoko, 2004
- ĉeĥe:
- anketní lístek
- france:
- questionnaire d'enquête
- germane:
- Fragebogen
- hispane:
- cuestionario
- itale:
- questionario
- pole:
- ankieta (kwestionariusz), kwestionariusz
- portugale:
- questionário
- slovake:
- anketový lístok
enketisto
- Homo profesie komisiita por enketi: la enketistoj neas, ke estas iu rekta rilato inter tiu kazo kaj la Dutroux-afero[14]; 70-jaraĝa sinjorino, kiu rolis en la juĝejo kaj polica enketistejo kiel interpretistino de la bulgara [15]; tion kredas enketistoj, kiuj sondis opiniojn pri geedziĝo inter ĉirkaŭ 500 japanaj gefraŭloj [16].
14.
G. Van Damme: Tagluma
koŝmaro, Monato, jaro 1996a, numero
11a, p. 14a
15. Monato, Bardhyl Selimi: Juste interpreti ..., 2004
16. Monato, Hori Jasuo/pg: Trezoro ĉiam pli aĝa, 2005
15. Monato, Bardhyl Selimi: Juste interpreti ..., 2004
16. Monato, Hori Jasuo/pg: Trezoro ĉiam pli aĝa, 2005
- angle:
- investigator, magistrate, coroner
- france:
- enquêteur, investigateur (subst.)
- germane:
- Ermittler, Statistiker
- hispane:
- encuestador, investigador (subst.)
- itale:
- investigatore, inquirente
- nederlande:
- enquêteur
- pole:
- śledczy, dochodzeniowiec, ankieter
- portugale:
- investigador
opinienketo ↝

- Opinisondo: antaŭ jaro plej granda partio en la opinienketoj estis la Progresa Partio [17]; grava inform-esplora organizaĵo en Pekino faris opinienketon, por informiĝi, kiel peza estos tiu ŝarĝo [18]; la opinienketo de majo 1990 […] en Sarajevo kontraŭ la militdanĝero montris, ke ties popolo ne deziris la disiĝon [19].
17.
B. Hekland: Triumfas
tedulo, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p.
6a
18. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
19. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
18. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 2006
19. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
- angle:
- opinion survey
- france:
- enquête d'opinion, sondage (enquête d'opinion)
- germane:
- Meinungsumfrage
- hispane:
- encuesta de opinión, sondeo (encuesta de opinión)
- itale:
- sondaggio d'opinione
- nederlande:
- opiniepeiling
- pole:
- ankieta, sondaż, badanie opinii
- portugale:
- pesquisa (de opinião)