filament/o
filamento
-
Relative al ĝia longeco, tre maldika, fadensimila strukturo.
- a)
- Tre maldika drato, kiu, varmigate de elektro, produktas lumon en ampolo: hafnio […] estas brila griza transirmetalo kiu estas uzata en volframaj alojoj por elektrodoj kaj filamentoj [1]; same kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la filamenton [2].
- b)
- Tiuforma anatomia elemento: la brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj, ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido [3]; neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj [4]; homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj [5].
- c)
- La malsupra parto de stameno: stamenoj estas dupartaj: filamento: tigeto de stameno, antero: pinto de stameno kun poleno [6].
- d)
- Projekcio de sunaj protuberancoj: la sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko […] ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj [7].
- e)
- Tiuj fadenformaj partoj de la kosma strukturo, kie inter malplenoj koncentriĝas masoj: la partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj superamasoj [8].
- beloruse:
- ніць, нітка, філямэнт, джгуцік
- ĉeĥe:
- nitka (tyčinky)
- france:
- filament, filandre, filet (bot.)
- germane:
- Filament 1.a Glühdraht, Glühwendel 1.b Faser, 1.c Staubfaden
- hispane:
- filamento
- hungare:
- izzószál, fűtőszál 1.b rost 1.c porzószál, filamentum
- itale:
- filamento
- japane:
- フィラメント, 花糸 [かし], 線条組織 [せんじょうそしき]
- katalune:
- filament
- portugale:
- filamento, fibra
- ruse:
- 1.a нить накала 1.b волокно 1.c жгутик
- slovake:
- nitka tyčinky
- ukraine:
- нитка тичинки, нитка розжарювання, ниточка
filamenteca
- Havanta karakteron de filamento.
- angle:
- filament
- beloruse:
- філямэнтны, валакністы
- ĉeĥe:
- vláknitý
- france:
- filamenteux
- germane:
- filamentös
- hispane:
- filamentoso
- hungare:
- szálas, rostos
- itale:
- filamentoso
- katalune:
- filamentós
- ruse:
- волокнистый
- slovake:
- niťovitý, vláknitý