*griz/a PV
*griza
↝ 
- 1. ↝
- Havanta koloron mezan inter blanko kaj nigro; cindrokolora, senkolora: griza nubo, nebulo; la prudentaj grizaj okuloj de la libristo Marta ; la polvo grizigis la foliojn; grizeflava (lankolora);
- 2. ↝
- (pri haroj) Senkoloriĝinta pro la aĝo; do blanka, hele griza, arĝentkolora: griza barbo saĝon ne atestas; PrV ; en tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire [1]; gloro por junuloj estas ilia forto, kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco [2];
- 3. ↝
- (figure)
Senplezura, enua, senĝoja, malbrila:
la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero
[3].
pala.
nigra3, roza3
1.
C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:29
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:29
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
- angle:
- gray/grey ~eflava: grayish/greyish yellow, beige
- beloruse:
- шэры 2. сівы
- bulgare:
- сив
- ĉeĥe:
- sivý, šedivý, šedý
- france:
- gris (adj.) ~eflava: beige
- germane:
- grau ~eflava: graugelb, beige
- hispane:
- gris ~eflava: beige
- hungare:
- szürke, ősz ~eflava: szürkéssárga, homokszínű, bézs
- indonezie:
- abu-abu ~eflava: abu-abu, kelabu
- katalune:
- gris ~igi: agrisar ~eflava: beix
- nederlande:
- grijs (adj.) ~eflava: beige
- pole:
- szary
- portugale:
- cinzento, gris
- ruse:
- 1. серый 2. седой 3. серый
- slovake:
- sivý, šedivý
- svede:
- grå
- turke:
- boz, gri
- volapuke:
- gelik
grizi
grizo
↝ 
- Griza koloro: la sulfura flavo, la plumba grizo, la sanga ruĝo kaj la profunda nigro intermiksiĝis [5].
5.
M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
- bulgare:
- сивина
- ĉeĥe:
- šedina, šedivé místo, šeď
- france:
- gris (subst.)
- germane:
- Grau
- hispane:
- gris
- katalune:
- color gris
- nederlande:
- grijs (subst.)
- portugale:
- cor cinzenta
- slovake:
- šedina, šedivé miesto, šeď
grizaĵo
- Io griza: la abismo aperas kiel grizaĵo [6].
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 41:32
- germane:
- etwas Graues
- nederlande:
- iets grijs
griziĝi
(ntr)
- 1.
- Iĝi griza1: deŝiriĝas la lastaj folioj de l'arboj, flaviĝas la lasta verdeta herbo kaj griziĝas la karavanoj de malhelaj nubetoj [7].
- 2.
- Iĝi griza2: kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas PrV ; li rapide griziĝas.
7.
N. Hohlov: Ĉe miaj plumvestitaj amikoj, Literatura Mondo, 1922-11
- germane:
- 2. ergrauen
- ruse:
- 1. сереть 2. седеть
grizulo ↝
(familiare)
- Maljunulo: ni ne multe interrilatis, la studenta klubo kaj la olduloj: ni faris proprajn kunvenojn, festenojn, kaj fakte pli rilatis kun junaj esperantistoj el Anglujo (JEB) kaj eksterlande (TEJO) ol kun la grizuloj [8].
8.
D. Kelso: en:
Memore pri Bill Auld, La Brita Esperantisto, printempo 2007
- france:
- ancien (subst., vieillard), vieillard
grizhara ↝
9.
J. G. Herder, trad. V. Devjatnin: Infano de zorgo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto,
1904
- beloruse:
- сівы
- ĉeĥe:
- šedovlasý
- france:
- aux cheveux gris
- germane:
- grauharig
- hispane:
- canoso
- hungare:
- ősz hajú
- katalune:
- de cabells cendrosos
- nederlande:
- grijsharig
- ruse:
- седой, седовласый
- slovake:
- šedivý
griznivelo 
- 1.
Denso de rastrumeroj, en iu loko de tipografia kliŝo, kiu povas impresi kiel grado de grizo (de blanko ĝis nigro): griznivelo karakterizas la lumintenson aŭ la optikan denson de rastrumero en cifereca bildo [10].
- 2.
En cifereca bildo, ĉiu el la eblaj valoroj por intenso de rastrumeroj, impresanta kiel grado de grizo: ekrano kun 16 grizniveloj [11].
- angle:
- grayscale/greyscale
- france:
- niveau de gris
- germane:
- Graustufe
- ruse:
- оттенок серого