*kolor/o PV

*koloro

1.
Aparta impreso farita sur la okulo de lumradio per la spektro de ĝiaj ondolongoj (inter 380 kaj 760 nm): la sep koloroj de la ĉielarko; ruĝeta koloro FK ; flavruĝa koloro DL ; la ŝtono havas koloron blanka-bluan FK ; blanko, grizo kaj nigro estas neŭtralaj koloroj; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas PrV ; sento de feliĉeco, kiu montras al ili ĉion kun la plej agrablaj koloroj (ŝajno, aspekto); bela desegno kaj belegaj koloroj FK ; brilaj koloroj FdO ; la pala koloro de la vizaĝo Marta ; haroj de nedifinita koloro Marta ; la ruso havis ĉevalon […] de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran ĉevalon FK . koloroj
2.
Difinita koloro rolanta kiel konvencia signo.
a)
Kolora simbolo de iu homgrupo, teamo: sektoj el ĉiuj koloroj [1]; administrantoj estas enpostenigitaj laŭ politika koloro (opinio, partio), kaj ne laŭ kapabloj [2].
b)
SPO Ĉiu el la du grupoj de la ludkartaj emblemoj, la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo).
3.
(figure) Sensebla ecaro, pro kiu io distingiĝas kaj rekoneblas: la iom laca koloro de lia vizaĝo Marta ; neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj VivZam .
a)
BELE Stilo: la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo tre kuriozan koloron; senkolora oficiala parolo [3].
b)
MUZ=tembro
1. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
2. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
afrikanse:
kleur
albane:
ngjyra
amhare:
ቀለም
angle:
color, colour
arabe:
لون
armene:
գույն
azerbajĝane:
rəng
beloruse:
колер, фарба, афарбоўка
bengale:
রঙ
birme:
အရောင်
bosne:
u boji
bretone:
liv
bulgare:
цвят
ĉeĥe:
barva, instrukce pro nastavení barevného výstupu
ĉine:
[sè], 顏色 [yánsè], 色泽 [sèzé]
dane:
farve
estone:
värv
eŭske:
kolorea
filipine:
kulay
france:
couleur, coloris, teinte (coloris), ton (coloris) kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas: la nuit, tous les chats sont gris.
galege:
cor
germane:
Farbe kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas: nachts sind alle Kstzen grau.
guĝarate:
રંગ
haitie:
koulè
haŭse:
launi
hinde:
रंग
hispane:
color
igbe:
agba
indonezie:
warna
irlande:
dath
islande:
lit
japane:
カラー
jave:
werna
jide:
קאָליר
jorube:
awọ
kanare:
ಬಣ್ಣ
kartvele:
ფერი
katalune:
1. color kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas: de nit tos els gats són negres. 2.b color (ex: escala de color, al pòquer) 3.a forma, estil, expressió 3.b timbre
kazaĥe:
түс
kimre:
lliw
kirgize:
түс
kmere:
ពណ៌
koree:
korsike:
culore
kose:
umbala
kroate:
boja
kurde:
reng
latine:
colorem
latve:
krāsu
laŭe:
ສີ
litove:
spalva
makedone:
боја
malagase:
loko
malaje:
warna
malajalame:
നിറം
malte:
kulur
maorie:
te tae
marate:
रंग
monge:
xim nqaij daim tawv
mongole:
өнгө
nederlande:
kleur
nepale:
रङ
njanĝe:
mtundu
okcidentfrise:
kleur
panĝabe:
ਰੰਗ ਹੈ
paŝtue:
رنګ
pole:
1. kolor, barwa kiam nokto vualas, ĉiuj ~oj egalas: nocą wszystkie koty są czarne . 2.b kolor 3.a koloryt 3.b barwa głosu
portugale:
cor, colorido, timbre (de voz)
ruande:
ibara
ruse:
1. цвет 2.b цвет 3.a колорит 3.b окраска
samoe:
lanu
sinde:
رنگ
sinhale:
වර්ණ
skotgaele:
dath
slovake:
farebný odtieň
slovene:
barva
somale:
midabka
ŝone:
ruvara
sote:
mmala
sunde:
warna
svahile:
rangi
svede:
färg
taĝike:
ранг
taje:
สี
tamile:
வண்ண
tatare:
төс
telugue:
రంగు
tibete:
ཚོན་མདོག་
tokipone:
kule
turke:
renk
ukraine:
колір
urdue:
رنگین
uzbeke:
rang
vjetname:
màu
zulue:
umbala

kolora

Havanta koloron: koloraj bildoj; brikokolora muro Marta ; belkoloraj floroj Marta ; rozokolora buŝo Marta ; pajlokolora [4]; arĝentkoloraj haroj [5]; cindrokolora vesto Marta ; pentraĵoj flamkoloraj VivZam ; sangkolora; unukolora; dukolora; trikolora.
angle:
colored, coloured
beloruse:
каляровы
bulgare:
оцветен, цветнокож
ĉeĥe:
barevný, barvitý
ĉine:
有色 [yǒusè], 多彩 [duōcǎi]
france:
coloré sang~a: couleur sang. unu~a: monochrome. du~a: bicolore. tri~a: tricolore.
germane:
farbig unu~a: einfarbig. du~a: zweifarbig. tri~a: dreifarbig.
indonezie:
berwarna unu~a: monokrom. du~a: dwiwarna. tri~a: triwarna.
japane:
色のついた [いろのついた]
katalune:
colorat unu~a: unicolor. du~a: bicolor. tri~a: tricolor, tricromàtic.
nederlande:
gekleurd, kleurig sang~a: bloedrood. unu~a: eenkleurig, monochroom. du~a: tweekleurig. tri~a: driekleurig.
pole:
kolorowy, barwny sang~a: krwistoczerwony. unu~a: jednobarwny, monochromatyczny. du~a: dwubarwny. tri~a: trójbarwny.
ruse:
цветной
slovake:
farbistý, pestrofarebný, pestrý, viacfarebný
tokipone:
kule
turke:
renkli, boyalı
ukraine:
кольоровий

kolori

(tr)
Doni koloron al, kaŭzi koloron ĉe: la grenoj flave koloras la kampon; la suno koloras la nubojn; la tempo grize koloris liajn harojn; sur la portretoj el Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro VivZam ; (figure) la akompananta muziko koloras la tutan dialogon.
angle:
color, colour
beloruse:
фарбаваць
bulgare:
оцветявам
ĉeĥe:
kolorovat
ĉine:
[rǎn], 上色 [shàngshǎi], 染色 [rǎnsè]
france:
colorer
germane:
färben
indonezie:
mewarnai
japane:
彩る [いろどる], 染める [そめる]
katalune:
colorar
nederlande:
kleuren, verven
pole:
kolorować, koloryzować, barwić, ubarwiać
ruse:
окрашивать, окрасить
slovake:
kolorovať
svede:
färga
tokipone:
kule
turke:
boyamak, renk vermek
ukraine:
барвити, забарвлювати, надавати забарвлення

kolorigi

Surŝmiri ion (desegnon, gravuraĵon, paperon, tolaĵon...) per koloriloj: virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj [6]; ŝi kolorigis sian vizaĝon kaj vestis sin kiel maljuna butikistino [7]; fenestrojn [mi] kolorigas per cinabro [8]; florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro [9]; la suno min brulkolorigis [10].
angle:
color, colour
beloruse:
фарбаваць
bretone:
livañ
bulgare:
боядисвам
ĉeĥe:
nechat natřít, nechat omalovat
france:
colorier
germane:
bemalen
indonezie:
mengecat
japane:
着色する [ちゃくしょくする], 色を塗る [いろをぬる], 染色する [せんしょくする]
katalune:
acolorir
nederlande:
kleuren, verven
pole:
kolorować, barwić
ruse:
красить, окрашивать, окрасить
slovake:
nafarbiť, vymaľovať, zafarbiť
svede:
måla
turke:
renklendirmek, boyamak
ukraine:
фарбувати, зафарбовувати

kolorigilo

Farbo: ili nur zorgas pri kostumoj, kolorigiloj kaj parfumoj [11]; desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj [12]; la komenciĝanta produktado de artefaritaj feroksidoj kaj kemiaj kolorigiloj negative efikis la industrion pri natura okro [13].
angle:
paint, colourant, colour, dye, color, colorant
beloruse:
фарбавальнік, фарба
bulgare:
боя
ĉeĥe:
barva
ĉine:
顏料 [yánliào], 漆 [qī]
france:
peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture)
germane:
Farbe
indonezie:
cat, pewarna
katalune:
pintura, colorant
nederlande:
verf
ruse:
краска, краситель
slovake:
farba
turke:
boya
ukraine:
фарба, рідше краска

kolorigisto

Homo, kies metio estas kolorigi:
a)
BELA Surŝmirante desegnaĵojn, manuskriptojn ktp per koloriloj: la kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras [14].
b)
TEKS Kolorigante ŝtofon, drapon.
c)
Kolorigante ungojn, harojn: piedungokolorigistino [15].
d)
KON Farbisto: li ellernis la farbistan metion […] kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno [16].
angle:
painter, dyer
ĉeĥe:
malíř pokojů
france:
1.a coloriste
germane:
1.b Färber Illustrator
indonezie:
pengecat, tukang cat
japane:
塗装職人 [とそうしょくにん], ペンキ屋 [ペンキや]
katalune:
1.a colorista 1.b tintorer
nederlande:
verver
pole:
1.b farbiarz
slovake:
maliar izieb
turke:
1.a renk sanatçısı, renkçi
ukraine:
фарбар, красильник

kolorilo

Farbo: pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo [17]; sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj, arĝento, rubenoj [18].
angle:
paint
beloruse:
фарбавальнік, фарба
ĉeĥe:
barva (nátěr.hmota)
ĉine:
[qī], 顏料 [yánliào]
france:
peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture)
germane:
Farbe
indonezie:
cat
japane:
着色剤 [ちゃくしょくざい], 色素 [しきそ]
katalune:
pintura
nederlande:
verf
pole:
barwnik, pigment
ruse:
краска, краситель
slovake:
farba (náterová hmota)
turke:
boya
ukraine:
барвник

koloristo

1.
BELA Pentristo, kiu abunde, lerte uzas kolorojn, pli ol desegnajn liniojn; kolorisma pentristo.
2.
Iu, kiu profesie provizas artverkojn per taŭgaj koloroj: mi serĉas redaktiston kaj koloriston por simpla muzikfilmeto [19].
angle:
colorist, colourist
beloruse:
калярыст
bretone:
liver
ĉeĥe:
malíř pokojů
france:
coloriste
germane:
1. Kolorist 2. Zeichner, Colorist
japane:
色彩画家 [しきさいがか]
katalune:
colorista
nederlande:
colorist
ruse:
колорист
slovake:
maliar izieb
ukraine:
колорист

diverskolora, mikskolora

Havanta plurajn malsamajn kolorojn: ŝi havis sur si diverskoloran veston [20]; ŝafo mikskolora [21]; diverskoloraj papilioj [22]; retoj eltranĉitaj el diverskolora papero [23]; la mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis [24].
angle:
multicoloured, multicolored, colorful, colourful
beloruse:
шматколерны, шматкаляровы
ĉeĥe:
různobarevný, strakatý
ĉine:
彩色 [cǎisè], 五色 [wǔsè], 各种颜色 [gèzhǒngyánsè], 五顏六色 [wǔyánliùsè], 七彩 [qīcǎi]
france:
multicolore, polychrome
germane:
verschiedenfarbig
indonezie:
warna-warni, berwarna-warna
japane:
色とりどりの [いろとりどりの]
katalune:
policrom, virolat
nederlande:
veelkleurig, polychroom
pole:
wielobarwny, kolorowy
slovake:
rôznofarebný, strakatý
turke:
çok renkli, rengârenk
ukraine:
різнокольоровий, різнобарвний, різноколірний

domkolorigisto, murkolorigisto

angle:
housepainter
beloruse:
маляр
france:
peintre en bâtiment
germane:
Maler (Handwerker)
indonezie:
pengecat, tukang cat
japane:
家屋塗装業者 [かおくとそうぎょうしゃ]
katalune:
pintor (de parets)
nederlande:
huisschilder
pole:
malarz pokojowy
ruse:
маляр
turke:
boyacı

multkolora, multekolora

Havanta multajn kontrastajn kolorojn: multekolora papilio BdV ; la duonpatrino […] montris laĉon plektitan el multkolora silko [25]; la ĝardenfloroj multkoloras ekde frua printempo [26].
angle:
multicolored, multicoloured
beloruse:
шматколерны, шматкаляровы
bulgare:
колоритен
ĉeĥe:
mnohobarevný, pestrobarevný
ĉine:
彩色 [cǎisè], 五色 [wǔsè], 各种颜色 [gèzhǒngyánsè], 五顏六色 [wǔyánliùsè], 七彩 [qīcǎi]
france:
chamarré, multicolore
germane:
bunt
indonezie:
warna-warni
japane:
多色の [たいろの], 多色刷りの [たいろずりの]
katalune:
multicolor
nederlande:
veelkleurig, polychroom
pole:
wielobarwny, kolorowy
slovake:
farbistý, pestrofarebný, pestrý, viacfarebný
ukraine:
барвистий, багатобарвний, багатокольоровий, строкатий

senkolora

Ne havanta koloron, tio estas aŭ blanka, griza, nigra, aŭ tute diafana: maldika senkolora hararo [27]; senkolora lako [28]; la senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo Marta .
27. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Åge
28. M. Belosevic: -, soc.culture.esperanto, 1997-03-28
angle:
colorless
beloruse:
бясколерны
bulgare:
безцветен
ĉeĥe:
bezbarvý
ĉine:
无色 [wúsè], 焦黃 [jiāohuáng], 蜡黄 [làhuáng], 沒有顏色 [méiyǒuyánsè], 色素缺乏 [sèsùquēfá]
france:
incolore
germane:
farblos
indonezie:
tanpa warna, takberwarna, tanwarna
japane:
無色の [むしょくの]
katalune:
incolor
nederlande:
kleurloos
pole:
bezbarwny
slovake:
bezfarebný
ukraine:
безбарвний

sonkoloro

MUZ Tembro: efektdampiloj […] ŝanĝas precipe la sonkoloron [29].
angle:
timbre
beloruse:
афарбоўка (гуку, голасу), тэмбр
bulgare:
тембър
ĉeĥe:
barva hlasu, barva zvuku
ĉine:
音色 [yīnsè], 音質 [yīnzhì], 声线 [shēngxiàn], 音品 [yīnpǐn]
france:
couleur musicale, timbre (sonore)
germane:
Klangfarbe
indonezie:
timbre, warna nada
japane:
音色 [ねいろ]
katalune:
timbre
nederlande:
muziekkleur, timbre
pole:
barwa głosu
ruse:
окраска
slovake:
farba hlasu, farba zvuku
ukraine:
тембр, відтінок звуку

ŝanĝkolora

Kies koloro facile ŝanĝiĝas laŭ rebriloj de la lumo aŭ pro alia kaŭzo: komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, ŝanĝkolora, kiel serpento [30].
30. H. Sienkiewicz, trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
пералівісты (пра колер)
france:
chatoyant
japane:
色の変わる [いろのかわる], 玉虫色の [たまむしいろの]
katalune:
tornassolat
nederlande:
kleurrijk
ukraine:
переливчастий

trikoloreto

(komune)
BOT Violego: ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton [31]; alpaj edelvejsoj kaj moder-klimataj trikoloretoj kune [32]; li […] veturis sur la trikoloretoj ĉirkaŭ la monumento [33].
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
32. Monato, Garvan Makaj': La islanda: revo de ne plu juna lernemulo, 2015
33. A. Gregor, trad. J. Chvosta: Aŭto-ekskurso, Nica Literatura Revuo, 1959-07 ĝis 08 (4/6), p. 294-298a
angle:
pansy
beloruse:
браткі (кветка)
bulgare:
теменуги
ĉeĥe:
maceška, maceška trojbarevná
ĉine:
三色紫罗兰 [sānsèzǐluólán], 三色堇 [sānsèjǐn]
france:
pensée (botanique)
germane:
Stiefmütterchen
hungare:
árvácska
japane:
サンシキスミレ, パンジー
nederlande:
driekleurig viooltje
perse:
بنفشهٔ سه‌رنگ
pole:
bratek, fiołek trójbarwn
ruse:
трёхцветная фиалка, анютины глазки
slovake:
sirôtka
svede:
styvmorsviol
ukraine:
братки

trikoloro

Flago trikolora: trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj Marta ; hungara trikoloro fiksita al la kajuto [34].
angle:
tricolour, tricolor
beloruse:
трыкалёр
germane:
Trikolore
indonezie:
triwarna

vakskolora

Pala, sensanga: sur liaj vakskoloraj vangoj ekbrulis ruĝaj makuloj KKr ; blanke uniformitaj homoj, kun vakskoloraj vizaĝoj KrM ; la komandanto nur retrovis malfeliĉan knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton KPr . VD:senkolora
beloruse:
бледны, бяскроўны, васковы
ĉine:
无血色 [wúxiěsè]
germane:
wächsern, bleich
indonezie:
pucat
ukraine:
вощаний, блідо-жовтий

administraj notoj

dom~igisto, mur~igisto: Mankas dua fontindiko.
dom~igisto, mur~igisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.