koncip/i

koncipi

(tr)
Formi en si post fekundiĝo la ĝermon de vivanta estaĵo: laŭ la katolika dogmo, la Dipatrino estis koncipita senpeke; Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe [1]. VD:embriigi, filigi, naskontiĝi.
1. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, Preĝaro por katolikoj
angle:
conceive, become pregnant
beloruse:
зачаць
ĉeĥe:
počati
ĉine:
受胎 [shòutāi], 怀 [huái]
france:
concevoir (engendrer), engendrer, devenir enceinte
germane:
empfangen, schwanger werden
hispane:
concebir, embarazarse de, quedar embarazada de
hungare:
fogan ~ita senpeke: szeplőtelenül fogant.
japane:
はらむ, 妊娠する [にんしんする]
katalune:
concebre
nederlande:
ontvangen
pole:
zajść w ciążę, począć ~ita senpeke: poczęta bezgrzesznie.
portugale:
conceber, gerar
rumane:
concepe, începe
ruse:
зачать
slovake:
počať

koncipo

Ago koncipi: koncipon kaŭzis mitrala kuglo, kiu unue trafis la skroton de iu soldato, kaj poste penetris la uteron de virino [2].
2. Ĝangalo: Senmakula koncipiĝo ‐ moderna versio, http://gxangalo.com/noticoj/temo26/de30.html
beloruse:
зачацьце, засьнітак
ĉeĥe:
otěhotnění, početí
france:
conception (création d'un être)
hispane:
concepción
japane:
妊娠 [にんしん]
katalune:
concepció
pole:
poczęcie, koncepcja
rumane:
concepție
ruse:
зачатие
slovake:
otehotnenie, počatie

koncipiĝi

Iĝi koncipinta: mi koncipiĝis en la fru' de la lasta jar' // kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar' [3]; koncipiĝo; KAT en 1883 oni inaŭguris duan paroĥon dediĉitan al la Senmakula Koncipiĝo [4].
3. Dolcxamar: Ĉu vi pretas por la veno de Dolcxamar?, http://esperanto-panorama.net/muziko/tekstoj/dolcxam.html
4. La Eklezio en Azerbajĝano, Espero Katolika 2002-5/6
beloruse:
зачынацца, быць зачатым
france:
être conçu (engendré), être engendré ~iĝo: conception (création d'un être). Senmakula K~iĝo: Immaculée Conception.
hispane:
concebir
pole:
począć Senmakula K~iĝo: Niepokalane Poczęcie.
rumane:
concepe Senmakula K~iĝo: Concepția Imaculată.
ruse:
быть зачатым

kontraŭkoncipa

MED
Malebliganta koncipon: sinjoro doktoro, mi ne plu povas dormi: donu do al mi kontraŭkoncipajn pilolojn [5].
5. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, S-ino Kruko iras al la kuracisto
beloruse:
процізачаткавы, супрацьзачаткавы, процізапладняльны
france:
contraceptif (adj.), anticonceptionnel (adj.)
hispane:
anticonceptivo, contraceptivo
katalune:
anticonceptiu, contraceptiu
pole:
antykoncepcyjny
rumane:
anticoncepțional
ruse:
противозачаточный, контрацептивный

kontraŭkoncipilo

MED
Ĉia kontraŭkoncipa rimedo: kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo [6]; [post la reformoj de la 80-aj jaroj] liberaliĝis aliro al familia planado kaj kontraŭkoncipiloj [7].
6. Infano, Vikipedio
7. trad. J.-M. Cash: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-04
beloruse:
процізачаткавы сродак, супрацьзачаткавы сродак, процізапладняльны сродак, кантрацэптыў
ĉine:
避孕药 [bìyùnyào]
france:
contraceptif (subst.)
hispane:
anticonceptivo, contraceptivo
katalune:
anticonceptiu, contraceptiu
pole:
środek antykoncepcyjny
rumane:
măsuri anticoncepționale
ruse:
контрацептив, противозачаточное средство

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~a: Mankas dua fontindiko.