*ceter/a
*cetera
-
Ĉiu restanta, ĉiu alia; ĉiu, kiun oni
ankoraŭ ne menciis:
ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo
[1];
la urbestro kaj la ceteraj (ĉeestantoj) kun timo leviĝas de siaj seĝoj
[2];
[por] fariĝi akrigisto […] oni bezonas […] nur
ŝtonan akrigilon, ĉio cetera troviĝos per si mem
[3];
gravuru […] ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn
nomojn sur la dua ŝtono
[4];
la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila
[5].
alia2, kroma
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:10
5. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:10
5. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
- angle:
- remaining
- beloruse:
- астатні, іншы
- ĉeĥe:
- cetera, další, ostatní
- ĉine:
- 餘 [yú], 其余 [qíyú]
- france:
- autre, restant (adj.)
- germane:
- übrig, restlich
- hebree:
- הנותר
- hispane:
- demás
- hungare:
- egyéb, más
- indonezie:
- lainnya, yang lain
- itale:
- rimanente (agg.)
- japane:
- 残りの [のこりの], そのほかの, その他の [そのたの]
- nederlande:
- overige
- pole:
- inny, pozostały
- portugale:
- restante
- rumane:
- celălalt, rămas, altul
- ruse:
- прочий, другой, остальной
- slovake:
- ostatný, ostatní, ďalší
- svede:
- övrig, resterande
- tokipone:
- awen
- ukraine:
- інший
cetere
-
Krom tio, aliflanke:
ili venu […], cetere mi estas tiel laca, ke mi ne povas plu iri
[6];
oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, […] kiu cetere havas nek
rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide
[7];
ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la
blua ĉielo, cetere ŝia tuta figuro estis senmova
Marta
;
la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke
ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo
[8].
ekster2 (tio), krome, parenteze
6.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
- beloruse:
- зрэшты, аднак
- ĉeĥe:
- beztak, beztoho, ostatně, vlastně
- ĉine:
- 順便提一下 [shùnbiàntíyīxià], 順便說一句 [shùnbiànshuōyījù], 順便問 [shùnbiànwèn], 对了 [duìle]
- france:
- d'ailleurs, au reste, du reste
- germane:
- übrigens, im Übrigen, außerdem, beiläufig bemerkt
- hebree:
- לעומת זאת
- hispane:
- además
- hungare:
- egyébként, egyébiránt, különben
- indonezie:
- selain itu, sisanya, di sisi lain
- itale:
- peraltro, inoltre, poi (inoltre)
- japane:
- そのほかに
- nederlande:
- overigens
- pole:
- oprócz tego, poza tym, zresztą, dodatkowo
- rumane:
- în plus
- ruse:
- впрочем
- slovake:
- konečne, koniec koncov, nakoniec, napokon, ostatne
- svede:
- för övrigt
- ukraine:
- а втім, зрештою
cetero
-
Ĉio restanta:
se iu malsatas, li manĝu […] la ceteron (krom tiu instrukcio)
mi ordigos, kiam mi venos
[9];
li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de
lia generacia tabelo forperdiĝis
[10];
la junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo
por ili ne ekzistis
[11];
faru vian aferon, Dio zorgos
ceteronPrV
.
resto1
9.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 11:34
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
- beloruse:
- астатняе (наз.), іншае (наз.)
- ĉeĥe:
- zbytek
- ĉine:
- 餘 [yú], 余留 [yúliú], 其余 [qíyú]
- france:
- reste (tout ce qui reste)
- germane:
- Rest, Übriges
- hebree:
- הנותר
- hispane:
- resto
- hungare:
- egyéb, többi
- indonezie:
- sisa
- itale:
- rimanente (sost.)
- japane:
- 残りすべて [のこりすべて]
- nederlande:
- overschot, rest (zn.)
- pole:
- reszta, pozostałość
- rumane:
- rest, restul
- ruse:
- прочее (сущ.), остальное (сущ.)
- slovake:
- zostatok, zvyšok
- svede:
- rest
- ukraine:
- решта, усе інше
kaj cetere (k.c.)
(frazaĵo)
-
Kaj aliaj, ne aparte menciitaj, aferoj:
respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian
estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, […] kaj cetere
[12];
oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj
cetere
[13];
vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron,
vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu
[14];
kaj cetere, kaj cetere, daŭris tio ĝis mateno
[15];
kaj similaj, kaj tiel plu
12.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
13. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- et cetera
- beloruse:
- і іншае
- ĉine:
- 等样 [děngyàng]
- france:
- et cetera
- germane:
- et cetera
- indonezie:
- dan lain-lain, dll., dan lainnya, et cetera
- pole:
- i pozostałe
- rumane:
- et cetera