*plu

*plu

1.
Adverbo indikanta daŭradon kaj neĉesadon de stato aŭ ago en la tempo (= daŭre, pli longtempe): Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis [1]; vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon [2]; li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli [3]; mi ne estas plu tre juna [4]; danĝere estas lin lasi plu en tia libereco [5]; oni povas rompi la kolon, neniam plu mi sidiĝos sur ĉevalon [6]; ili estis tiel lacaj, ke la piedoj ne volis plu porti ilin [7]; li estis malsana, kaj oni diris, ke li ne povas plu vivi [8]. SIN:daŭre1
2.
Adverbo indikanta pli malproksimajn, atingotajn partojn de la medio aŭ objekto en kiu okazas aŭ kiun koncernas ago, procezo ktp: se mi havos monon ĉiufoje, kiam mi metos manon en la poŝon, kion mi bezonos plu [9]? diru, diru, kion plu vi scias [10]! haltu, neniun paŝon plu [11]! ne manĝu pli frue, ĉar vi ricevos neniom plu [12]; vi estas papo, nenion plu vi povus deziri [13]; ne estas plu libera loko, la domo estas plena de eminentaj gastoj [14]; se vi farus pluan aludon pri via edzino en ĉi tiu ĉambro, mi vere rompos al vi la kolon [15]. SIN:plie1VD:kaj tiel plu
Rim. 1: Zamenhof klarigas, ke „diri pli anstataŭ plu oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. Pli = pli multe, plu = daŭre, pli malproksimen; pli signifas kvanton, multecon, plu signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi ambaŭ vortojn“LR.
Rim. 2: Kun nea vorto, plu signifas la maldaŭron, la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon plu; ne parolu plu [16]; ĝis tie kaj ne plu [17]; mi vin ne vizitos plu [18]; li ne povis plu sin deteni [19]; ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo [20]; formorti, dormi kaj nenio plu [21]; nune, kiam plu nenia savo por ni restas [22]; neniaj duboj plu [23]. Vd jam ne, ankoraŭ ne, ne pli.
Rim. 3: La tre malgranda diferenco inter la senco de plu kaj tiu de ankoraŭ2 kuŝas en tio, ke ankoraŭ signifas esence ripeton, dum plu precize signifas daŭradon.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:28
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:49
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
10. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
15. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 8
16. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:28
21. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
22. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
23. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
1. even longer, ever more, further, again, on (as in: live on) 2. further, further on, more, on
beloruse:
далей, яшчэ
ĉeĥe:
dál, nadále, dále, více
ĉine:
[gèng], 更加 [gèngjiā]
finne:
edelleen, yhä, vielä, (kun nea vorto:) enää
france:
plus, davantage
germane:
1. weiter 2. noch (weiterhin), weiterhin, außerdem
hungare:
tova, tovább
japane:
さらに, もっと, 引き続き [ひきつづき]
nederlande:
verder, meer, langer
pole:
dalej, nadal
portugale:
mais (continuação)
rumane:
încă, mai departe
ruse:
дальше, далее, ещё
slovake:
ďalej
ukraine:
більше, більш, далі, ще

plue

Akcentita formo, samsenca kiel plu1: plue atendi mi ne volas nek bezonas Marta ; la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue [24]; ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue [25]; kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel [26]; estu trankvila kaj aŭskultu plue [27]! haltinte momenton por profunde spiri, ŝi plue babilis [28]; vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas PrV .
angle:
in addition, more, again, further
beloruse:
далей, яшчэ
ĉeĥe:
dále, nadále
ĉine:
更多 [gèngduō], 更 [gèng]
finne:
edelleen, lisäksi, pidemmälle
france:
davantage, continuellement
germane:
weiterhin
hungare:
továbbiakban, továbbá
japane:
その上さらに [そのうえさらに], さらに引き続いて [さらにひきつづいて]
nederlande:
verder
pole:
w dalszym ciągu
rumane:
ca până acum
ruse:
дальше, далее, ещё
slovake:
ďalej
ukraine:
більше, далі, ще

pluen

Akcentita formo de plu2, uzata precipe kiam temas pri avanco en spaco: ŝi ne povis iri pluen Marta ; Abram iris pluen, ĉiam pluen al la sudo [29]; [ili] pelados sian akiron pluen, sen ripozo [30]; [li] eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon [31].
angle:
further on, even more
beloruse:
далей
ĉeĥe:
dále (směr)
finne:
edelleen, kauemmas
france:
de l'avant
germane:
weiter
japane:
さらに先へ [さらにさきへ], もっと遠くへ [もっととおくへ]
pole:
dalej, dłużej
rumane:
mai departe, mai lung
ruse:
дальше
slovake:
naďalej, ďalej

plua

Daŭranta plu, okazanta en posta tempo: la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj [32]; [ili] gajnis pluajn kvin talantojn [33]; pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo [34]; la pluan sorton de la lastaj mi ankoraŭ pritraktos [35]; la transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila [36].
angle:
more, further, additional
beloruse:
далейшы
ĉeĥe:
další (pokračující)
ĉine:
大的延伸 [dǎdīyánshēn]
finne:
tuleva, vastainen, lisä-
france:
continuel, de plus
germane:
weitere
hungare:
további
japane:
なおその上の [なおそのうえの], さらなる, その後の [そのごの]
pole:
dalszy
rumane:
încă
ruse:
дальнейший
slovake:
ďalší
ukraine:
подальший

plui

(ntr)
Plue resti en ia stato: la vintro pluos ses semajnojn [37]; „vi jam estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato! kaj ankaŭ via ĉarma edzinet’“, li pluis, klinante sin ĉe la talio [38]; leviĝis la alta ve-ondego, ĝi pluis kelkan tempon, poste malkreskis [39]; tiu situacio pluas ĝis alpaŝas la podion, la lasta ĉe la lastaj [40]; dume, la klimata ŝanĝiĝo pluas kaj ŝajne neniu strebas apliki vere efikajn rimedojn [41]. SIN:daŭri
angle:
to last, to continue, to remain
beloruse:
доўжыцца, працягвацца, цягнуцца
ĉeĥe:
pokračovat
ĉine:
持續 [chíxù], 持续 [chíxù], 繼 [jì], 继 [jì]
finne:
jatkua (edelleen)
france:
continuer (intransitif)
germane:
sich fortsetzen, andauern, weiter gehen
hungare:
folytatódik, tovább tart
nederlande:
voortduren
pole:
trwać
rumane:
dura
ruse:
продолжаться
slovake:
pokračovať, trvať ďalej

pluigi

Plue fari: dum pafado la du „brakoj“ de la arko „repuŝiĝas“, kaj la rezultanta energio pluigas la forton de la eligata sago [42]; oni estas diktatoro, aŭ nur ordonanto al iu, oni pluigas la ordonojn, sed ĉu oni estas homo [43]? SIN:daŭrigi, kontinui
angle:
to continue with, to keep on, to persist with
beloruse:
працягваць, падаўжаць
ĉeĥe:
prodlužovat, rozšiřovat
ĉine:
[jì], 继 [jì], 紹 [shào], 绍 [shào]
finne:
jatkaa, pidentää
france:
continuer (transitif)
germane:
fortsetzen, weiter geben
hungare:
folytat, meghosszabbít
japane:
さらに続ける [さらにつづける], 続行する [ぞっこうする], 延長する [えんちょうする]
nederlande:
voortgaan met
pole:
kontynuować
rumane:
continua
ruse:
продолжать, продолжить
slovake:
predlžovať, rozširovať
ukraine:
продовжувати

kaj tiel plu, kotopo (k.t.p.)

(frazaĵo)
Kaj plu en simila maniero, sen plu detaligi: [li nin] enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu [44]; vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu [45]; vi mem reklamas ĉie, ke antaŭ mi la animo estas malfermita libro, kotopo [46]; laŭ tia rezonado [tiam ne] ekzistis nanoplanedoj, hercaj ondoj, kosma radiado, oni povus longe kotopoi [47]; en efektiveco tio estas ja nur babilaĵo! […] kaj tiel plu kaj tiel plu! diris la rabista knabino [48]; tien metu liton, lavujon kaj tiel plu [49]. VD:kaj cetere
angle:
and so on
ĉine:
之类 [zhīlèi], 之類 [zhīlèi], 什么的 [shénmede], 什麼的 [shénmede], 等等 [děngděng], 云云 [yúnyún], 諸如此類 [zhūrúcǐlèi], 诸如此类 [zhūrúcǐlèi], 以此类推 [yǐcǐlèituī], 以此類推 [yǐcǐlèituī], 庇廕 [bìyīn]
germane:
und so weiter
japane:
~など, その他 [そのほか]
pole:
i tak dalej
rumane:
și așa mai departe
ruse:
и так далее

administraj notoj