1bibliotek/o
biblioteko
- 1.
-
Publika servo kaj ties ejo (ĉambro, domo), kie oni
konservas librojn, gazetojn kaj eventuale ankaŭ aliajn
registritajn datumojn (sondiskojn, filmojn ktp) por ebligi
al la homoj legi, uzi aŭ pruntepreni ilin:
urba, ŝtata, lerneja biblioteko.
librejo2
arkivejo, librotenejo2, muzeo1
- 2.
- Kolekto2.a da libroj, privata aŭ publika: li havas riĉan bibliotekonPIV1 (t.e. multajn valorajn librojn);
- 3.
- (figure) Sinonimo de serio1.a en kelkaj seriotitoloj: „Biblioteko Tutmonda“; „Esperanta Biblioteko Internacia“ (eldonita de Ellersiek kaj Borel).
- 4.
Speciale aranĝita dosiero, entenata programajn partojn (subprogramojn: procedurojn, makroojn, konstantojn ktp), atingeblajn per ilia nomo dum bindado kun programo: dinamike bindebla biblioteko; biblioteko de matematikaj, grafikaj funkcioj.
- 5.
- (evitinde)
Libroŝranko
aŭ librobretaro:
apud la kameno pendis malgranda biblioteko
[1].
dekstre de la pordo dormetis iu meblo bibliotek-simila, kiun
oni nur malofte vekis. Ĝi estis sufiĉe alta kaj
ĝia supra parto havis vitrajn pordetojn kun
malhelruĝaj kurtenoj
[2].
Rim.: PIV2 retenas tiun sencon, sed por mi ĝi estas surpriza kaj fremda. Neniam mi nomus meblon biblioteko. Kiel atestas diskuto en soc.culture.esperanto, por plimulto da esperantistoj la esperanta vorto biblioteko ne havas ĉi tiun sencon. Tiu senco malestas en pluraj gravaj tradukvortaroj. Eksterdube la vortoj „libroŝranko“ kaj „librobretaro“ estas bone atestitaj en la literaturo kaj de ĉiuj bone komprenataj; ekzemploj pri mebla biblioteko maloftas kaj ne estas imitindaj. [Sergio Pokrovskij]
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la hejmo de la metiisto,
(de
nov-jorka kuracisto, rerakontita de E.
Weilshäuser)
2. Raymond Schwarz: Kiel akvo de l' rivero
2. Raymond Schwarz: Kiel akvo de l' rivero
- angle:
- library 5. book case
- beloruse:
- 1. бібліятэка 2. бібліятэка, кнігазбор 3. бібліятэка 4. бібліятэка 5. кніжная шафа
- ĉeĥe:
- bibliotéka, knihovna (skříň, místnost, soubor knih)
- france:
- bibliothèque
- germane:
- Bibliothek, Bücherei
- hebree:
- סִפְרִיָה
- hispane:
- biblioteca
- hungare:
- könyvtár
- indonezie:
- perpustakaan
- nederlande:
- bibliotheek, boekerij
- pole:
- 1. biblioteka 2. biblioteka, księgozbiór 4. biblioteka 5. biblioteczka
- rumane:
- bibliotecă
- ruse:
- 1. библиотека 2. библиотека 3. библиотека 4. библиотека 5. книжный шкаф, стеллаж для книг
- slovake:
- knižnica, knižnica súborov
- svede:
- bibliotek
- tibete:
- དཔེ་མཛོད་ཁང་
- ukraine:
- бібліотека
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.